lernu!
        <language>en</language>
lernu!
nobla
            <description><![CDATA[Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriproĉe justa, brava, honesta kaj malegoisma:
Tion povis fari nur mia nobla amiko.
Ŝi noble pardonis al mi la ofendojn.
La nobleco de lia konduto venkis min.
Mi esperas, ke amo nobligos vin.
Tiu malnoblulo ne plenumis sian promeson!]]></description>
fasko
            <description><![CDATA[1. Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj:
Mia filo alportis al mi faskon da belaj floroj.
Tie policistoj trovis fasketon da haroj.
Al tiu bela knabineto tre taŭgas harfasketo.
Antaŭ ol sporti mi faskigis miajn harojn.
2. Kuniĝo kaj unuiĝo:
Ni venkos nur se ni kunigos en faskon niajn fortojn.]]></description>
riproĉi
            <description><![CDATA[Esprimi al iu mallaŭdon aŭ malkontenton aŭ akuzon pri ties ago aŭ konduto ktp:
Miaj gepatroj neniam riproĉas mian konduton al mi.
Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
La edzo rigardis min kun riproĉa rigardo.
Min pikas memriproĉo.
Vi estas neriproĉebla (ne meritas riproĉon).
Mi ŝatus havi tian senriproĉan edzinon kiel vi.]]></description>
minaci
            <description><![CDATA[1. Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al li malbonaĵon:
Li minacis min per morto.
Kiu multe minacas, ne estas danĝera.
Kie minaco, tie malpaco.
Viaj minacaj vortoj min tute ne timigis.
Ili ion diris minace al ŝi.
2. Sin montri kiel baldaŭ okazonta, esti verŝajne okazonta (se paroli pri malbonaĵo, malfeliĉo):
Malsano minacas min.
Konstanta minaco de inundo ne donas al ni trankvile vivi.
Lia malsano estas minacanta morton.]]></description>
lukri
            <description><![CDATA[Akiri (monon) per sia laboro:
Kiom vi lukras? Mi lukras po kvindek eŭrojn en semajno.
Mi ŝparis monon el mia lukro kaj aĉetis tiun robon.
Via okupo estas lukra (alportanta vivtenan monon).
Mia patro estas la lukranto de la tuta familio.]]></description>
ŝerci
            <description><![CDATA[Diri aŭ fari ion neserioze, celante amuzi kaj ridigi:
Li ŝatas ĉiam ŝerci.
La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
Liaj komplimentoj estis ŝercaj.
Ŝerce dirite, cele pensite.
Mia frato estas granda ŝercemulo.
Mi diris tion al vi senŝerce.]]></description>
vori
            <description><![CDATA[1. Krude manĝi, ŝirante per la dentoj (speciale se paroli pri bestoj); nutri sin:
La tigro voris antilopon.
En la zoologia ĝardeno ni vidis voreman leonon.
Pandoj estas herbovoraj bestoj.
Erinacoj estas insektovoroj.
2. Manĝegi:
La publiko voris artikolojn de la klaĉrevuo.]]></description>
ŝiri
            <description><![CDATA[1. Rompi ion, forte tirante:
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.
De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
Mi flikos la ŝir(aĵ)ojn de via pantalono.
Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
2. Malfacile tiri:
Ni devos ŝiri vian denton.
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
Mi elŝiros ŝin el via koro!
Tiu knabaĉo forŝiris monon el miaj manoj kaj forkuris.
3. Kaŭzi akran doloron:
Ĉiuj aŭdis tiun (kor)ŝirantan krion.]]></description>
koncerni
            <description><![CDATA[Esti la afero de iu, la temo de io; aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion:
Tio ne koncernas vin (ne estas via afero)!
Ĉi tiu leĝo koncernas universitatojn.
Mi nenion diris, ĉar mi ne sentis min koncernata.
Organizante la seminarion ni interkonsentos kun koncernaj organizoj.
La instruistino skribis al mi koncerne miajn studojn.]]></description>
kruda
            <description><![CDATA[1. Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta ĝian primitivan staton; neprilaborita, nepreparita, nekulturita:
Ne eblas manĝi la viandon, ĉar ĝi ankoraŭ estas kruda.
Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.
Mi preparis krudaĵojn (nekuiritajn fruktojn/legomojn).
2. Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata:
Mi ne pardonos ŝin - ŝi diris al mi krudajn vortojn.
Li batadis ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo.
Mi sentis krudecon en lia voĉo.
3. Dolorige impresanta la sentumojn, pro bruta fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega:
Mi sidis hejme, ĉar estis kruda vintra tago.
Li ĉion krude rompis.
4. Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima:
Via kruda karaktero ne helpos vin en la vivo!
Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
Li tre ŝanĝiĝis - nun li estas malkruda.]]></description>
lezi
            <description><![CDATA[1. Kaŭzi patologian difekton aŭ ŝanĝon en organo:
Skarlatino ofte lezas iun organon. 
Mi falis de ŝtuparo kaj okazis lezo de mia vertebraro.
Unu el fakoj de kirurgio estas leza kirurgio.
2. Kaŭzi damaĝon:
Neologismoj tute ne lezas la strukturon de la lingvo.
Mi akuzos ilin pri plagiato kaj lezo de kopirajto.]]></description>
konsideri
            <description><![CDATA[1. Atente esplori objekton aŭ ideon laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj:
Malpli esperu, pli konsideru.
Longa konsidero savas de sufero.
Vi havis multe da tempo por konsiderado de ĉi tiu afero.
Tio estas konsiderinda argumento.
Viaj vortoj estas senkonsideraj (senpripensaj)!
2. Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago:
La edzo devas konsideri la bezonojn de sia edzino.
Mia patrino montris konsideron al ĉiuj.
Li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj.
Konsidere la zorgojn, mi ne povis pensi pri la manĝo.
3. Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi kiel; opinii, taksi:
Mi ĉiam konsideris ŝin kiel amikinon.]]></description>
frapi
            <description><![CDATA[1. Ektuŝi per rapida movo de mano; bati:
Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
Ne doloras frapo sur fremda kapo. 
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura!
2. Bati produktante mallongan sonon:
Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn. 
Ĉesu frapadi per la dentoj!
Kie estas la frapilo de la pordo? 
Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon.
3. Atingi la sensojn per ia subita impreso:
Ĉu tiu viro frapis vian atenton?
Ŝia robo estas okulfrapanta.
4. Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto:
Ŝi estis frapita de blindeco.
La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
Li rapide saniĝis post sunfrapo.
Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.]]></description>
kompromiti
            <description><![CDATA[Meti en danĝeron ies reputacion, honoron:
La skandalo kompromitis ne nur la prezidenton.
La ministro denove estas en kompromita situacio.
Ĉiuj gazetoj skribis pri li kaj kompromitanta klientino.
La kompromitado de la prezidento estis projektita.
Feliĉe ŝi liberigis min de kompromitiĝo.]]></description>
roso
            <description><![CDATA[Etaj gutoj de vaporo, kiuj dum nokto fluidiĝas sur la vegetaĵojn aŭ sur la teron:
Ili estas tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso.
Ĉi nokte rosas.
Estis tiom varmege, ke ni eĉ kolektis ĉiun roseron por trinki.
La fenestrovitroj de la kuirejo estas kovritaj de rosumo.]]></description>
valida
            <description><![CDATA[Prezentanta la laŭleĝajn kondiĉojn postulatajn por regule efiki:
Ĉi tiu bileto jam ne estas valida.
Mia pasporto jam ne validas.
Mi ŝatus daŭrigi la validecon de abonkarto.
La notario validigos mian testamenton.
La kontrakto validiĝos post unu monato.
Tiu leĝo jam eksvalidiĝis (perdis sian validecon).]]></description>
fluida
            <description><![CDATA[Kies molekuloj malmulte alteniĝas inter si kaj facile glitas unu sur alia, kiel okazas en fluecaj kaj gasaj substancoj:
Sur Marso akvo ne povas esti fluida.
Akvo kaj aero estas fluidoj.
Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
Ni fluidigos glacion kaj akvumos la florojn.
Komenciĝis printempo kaj glacio baldaŭ fluidiĝos.
La vintro malfluidigis la riverojn.]]></description>
rivoluo
            <description><![CDATA[1. Rotacio de 360 gradoj ĉirkaŭ akso:
La helico de la aviadilo faras po mil rivoluojn minute.
Akso de figuro, per kiu la surfaco estas tute senŝanĝa, nomiĝas rivolua akso.
La rado ne rivoluas sufiĉe rapide.
2. Movo, per kiu astro revenas al sia origina pozicio:
La rivoluo de la Tero ĉirkaŭ la Suno daŭras proksimume 365 tagojn.
La Luno estas rivoluanta satelito de la Tero.]]></description>
varti
            <description><![CDATA[Gardi kaj prizorgi estulon, kiu bezonas helpon pro sia juneco:
Mi vartos mian frateton, ĉar miaj gepatroj foriras.
Per tro multa varto malboniĝas la farto. 
Mi laboras kaj mia infano restas en vartejo.
Mi ne volas lasi mian infanon al vartistino.]]></description>
tenti
            <description><![CDATA[1. Instigi iun al ia malpermesata ago, montrante ĝian allogon:
Ŝi provis tenti lin, sed li restis fidela.
Vane vi tentas, mi ne konsentos.
Li ne povis kontraŭstari al tento.
La tentanto (la diablo) instigis lin fari malbonon!
Eva tentiĝis manĝi malpermesitan frukton.
2. Eksciti la deziron, emon:
Malplena sako (malriĉeco) tentas al peko.
Tentaj perspektivoj instigis lin peni kaj provi atingi la postenon.]]></description>
vana
            <description><![CDATA[1. Ne produktanta efikan rezulton; senutila:
Mia tuta laboro estis vana.
Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (senpova).
El malplena telero vane ĉerpas kulero.
Ĉiuj vidas la vanecon de tiu diskuto, sed neniu finas ĝin.
Ili vanigis miajn esperojn.
2. Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva:
Mia timo montriĝis vana.
Tiu sonĝo estis nur vanaĵo.]]></description>
esplori
            <description><![CDATA[Zorge peni por precize ekkoni ion per ekzameno, observo aŭ eksperimento:
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
Esploristoj veturis por esplori nekonatan landon.
Por fremda koro ne ekzistas esploro.
Kiu okupiĝas pri esplorado de ĉi tiu krimo?
Ŝi rigardis nin per esplorema rigardo.
Li ne volis doni la informojn, sed ni sukcesis elesplori ilin.]]></description>
ĝermo
            <description><![CDATA[1. Komenca formo de la embrio, reproduktonta vegetaĵon aŭ beston:
Ĉi tiuj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco.
La semoj jam ĝermis.
Humida vetero bone influas ĝermadon.
2. Komenca elemento de progresonta afero:
Via ideo estas la ĝermo de la tuta sistemo!
La deziro renkonti vin ĝermis en mi!
Malamo ekĝermis en ŝia koro.]]></description>
vigla
            <description><![CDATA[1. Freŝa, gaja pro ĵusa vekiĝo el bona dormo:
Mi estis vigla, ĉar mi bone kaj longe dormis.
Lia longa malsano tute malvigligis lin.
2. Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo:
Via filo estas tre vigla kaj petola.
Ŝi vigle dancis kaj ŝia vigleco infektis nin ĉiujn.
Ne estu tiom pasiva - vigliĝu kaj dancu!
3. Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia:
La estro ĝojis pri vigla laboro en la oficejo. 
Laboristoj viglas nur kiam mi rapidigas ilin.
Ni devas pripensi, kiel eblas plivigligi la movadon.
La mortiĝantan klubon indas revigligi.
4. Atente prigardanta, observema:
Liaj viglaj okuloj vidis ĉiujn niajn movojn.
Ne malstreĉu la vigladon - la danĝero proksimiĝas.]]></description>
observi
            <description><![CDATA[1. Rigardi kun daŭra atento por esplori:
En observejo ni observas la astrojn.
La sciencoj estas bazitaj sur la observo.
Ŝi observadas min (severe gardas sub sia rigardo).
Li kaŝobservis la virinon.
2. Ĝuste fari tion, kion ordonas leĝo, regulo ktp; ekzakte obei:
Observu iliajn ordonojn.
Ni devas prizorgi la severan observadon de la regularo.
Vi estos punita, se vi malobservos leĝojn.
Mi estas sendependa kaj neniu observigos al mi tiujn regulojn.]]></description>
veneno
            <description><![CDATA[Malutila substanco, tute aŭ parte detruanta la funkciojn de la vivo:
Fosforo estas mortiga veneno.
Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
Kuradi kiel venenita muso.
Ĉi tiuj fungoj estas venenaj.
Veneniĝo estas tre malagrabla stato.
Neniu veneno povas mortigi min - mi estas venenimuna.
Li povas morti, ĉar ni ne havas kontraŭvenenon.]]></description>
konsoli
            <description><![CDATA[1. Mildigi ies ĉagrenon, bedaŭron, doloron kaj reesperigi lin per afablaj kuraĝigaj paroloj:
La vidvino ploris kaj ĉiuj konsolis ŝin.
Li ne volis akcepti miajn konsolojn.
Nekonsolebla estas ŝia edzo.
2. Malakrigi, mildigi ies doloron aŭ bedaŭron:
Min konsolas nur lia ĉeesto.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Restas nek konsilo, nek konsolo.
Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.
Ĉiuj timas senkonsolan maljunecon.]]></description>
venĝi
            <description><![CDATA[1. Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno:
Mi neniam venĝus alian homon - mi ne estas venĝema.
Mi ne pardonos lin kaj faros venĝon.
Ŝi foriris kun venĝa rido.
Mi sentas, ke mi estos venĝita.
2. Kompensi suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno:
Mi venĝos al li la morton de miaj gepatroj!
Tio estas mia venĝa bato al vi!
Li venĝas nur por satigi sian venĝemon.
3. Fari malbonon por kompensi suferitaĵon:
Li terure venĝis al mi.
Venĝado estas lia metio.
Ĉu vi vidis la filmon "Venĝanto"?]]></description>
milda
            <description><![CDATA[1. Malakre impresanta la sentumojn:
Milda voĉo de patrino dormigis la bebon.
Mi esperas, ke tio mildigos la krizon.
2. Plaĉanta al koro aŭ spirito, afabla, malsevera:
Ŝia milda rigardo montris, ke ŝi amas min.
Li ŝatas ĉiujn milde ekscitadi.
Ili parolis malmildajn vortojn.
Tio montras la toleremon, mildecon kaj afablecon de mia avino.]]></description>
komposti
            <description><![CDATA[Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi:
Ĉu vi kompostis ĉi tiun tekston permane?
Ni konservos la kompostaĵojn por la reeldono.
Kompostilo estas aparato, per kiu la kompostisto permane aranĝas la tipojn en egalajn liniojn.]]></description>
vaporo
            <description><![CDATA[Gasa nubo supreniĝanta el varmiĝanta fluidaĵo:
Vidu, la akvo jam bolas kaj eliras vaporo.
Kuiriston vaporo satigas. 
En la ĉielo videblis belaj vaporaj nuboj.
Kiel bonguste vaporas la rostaĵo!
Dum leciono de kemio ni vaporigis vaporiĝemajn likvaĵojn.
Je kiu temperaturo vaporiĝas akvo?
Kiel malaperis la likvaĵo? - Ĝi elvaporiĝis.
Ĉu via kuraĝo jam forvaporiĝis?]]></description>
perturbo
            <description><![CDATA[1. Malordo en la korpo pro malbona funkcio de iu organo:
Mi havas perturbojn en la sanga cirkulado.
Ne manĝu multe - ja via digestado estas perturbita.
Lia hepato malfunkcias kaj perturbiĝas la cirkulado de la sango.
2. Malordo aŭ nefunkciado de maŝino, aparato, elektra cirkvito:
Kio kaŭzis la perturbojn de televida ricevado?
Kiom kostos senperturbigi ĉi tiun aparaton?
3. Rompo de la reguleco ĉe fenomeno:
Sciencistoj rimarkis rotaciajn perturbojn de la planedo.]]></description>
ĝemi
            <description><![CDATA[1. Esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj:
La vundito mallaŭte ĝemis.
Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
Ne forĝemu vian tutan vivon (ne perdu ĝemante)!
Mia malsana patro dolorĝemas.
Ŝi plorĝemas, ĉar mortis ŝia edzo.
2. Aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo:
La fonto ĝemas sur la ŝtonoj.
Kia interesa estas la ĝemo de la pluvo tra la folioj.
La ĝemado de rivereto helpas min ekdormi.
Min timigis la ĝemegoj, kiujn elpuŝis la monto.]]></description>
rigli
            <description><![CDATA[1. Senmovebligi pordon, fenestron, klapon aŭ kovrilon per speciala ilo konsistanta el fortika metala peco ŝovebla en truon:
Ne forgesu rigli la pordon de la kelo.
Mi jam fortikigis la riglilon en la pordego.
Ĉu la libro estas sekreta, ke vi tenas ĝin malantaŭ riglilo?
2. Bari per taŭga signalado aŭ meĥanismo trakon de fervojo:
La riglado okazas kiam la trajno alproksimiĝas.
La trako estas riglita. Ni povos veturi, kiam oni denove malriglos ĝin.]]></description>
kuspi
            <description><![CDATA[Klini aŭ faldi ion kontraŭ la natura direkto:
Mia kato ne ŝatas, kiam iu kuspas ĝiajn harojn.
Kuspe faldu la manikojn kaj komencu labori.
La randoj de tiu ĉapelo devas esti kuspitaj.
La malvarmo kuspas la foliojn.]]></description>
persvadi
            <description><![CDATA[Sukcesi per emocivekaj argumentoj konduki iun al ia ago:
Li provis persvadi min veturi kun li, sed vane.
Ŝi ĉiel persvadas al li, ke li edziĝu al ŝi.
La persvado estas la celo de ĉia elokventeco.
La parolo de vendisto estis tiom persvada, ke mi aĉetis tiujn bombonojn.]]></description>
konduki
            <description><![CDATA[1. Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laŭ sia propra plaĉo:
Kiu kondukis la blindulon?
La patrino kunkondukis sian filon.
Via konduka tekniko estas la plej kompetenta.
Alkonduku al mi tiun ŝtelemulon!
2. Ebligi la iradon al iu loko:
Ĉi tiu vojeto kondukas al la arbaro.
Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
La tegmento forkondukas la pluvon.
3. Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato:
La reĝo kondukis sian landon al pereo.
Finfine mi prenis la kondukilojn en miajn manojn!
Ŝi enkondukis novan modon.
4. Ebligi al iu alvenon al nova stato:
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Mi ne volas, ke li dekonduku vin de la ĝusta vojo.
5. Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon:
Ĉi tiu heroo kondukis nian armeon.
La kondukado de la maŝino estis facila por li.
La kondukanto de veturilo sidis sur la konduksido.
Li transkondukis la armeon trans la maron.
6. Esti trairebla de elektro, varmo, elektromagneta ondo kaj simile:
La metaloj bone kondukas elektron.
Hodiaŭ ni lernis pri varmokondukado.]]></description>
ventoli
            <description><![CDATA[Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerdonon aŭ enblovigante eksteran aerfluon:
Necesas ventoli la ĉambron, ĉar estas tro varme tie.
Ventolado de la ĉambro, kie estas komputilo, estas nepra.
Ĉu en via kelo estas ventolejo (truo en muro)?
Somere ni ŝaltas ventolilon kaj ĝuas ĝian blovadon.]]></description>
rigida
            <description><![CDATA[1. Malfacile fleksebla:
Viaj membroj estas rigidaj de frosto!
Mi ne ŝatas, kiam iu rigide (fikse) rigardas min.
La rigideco de lia korpo montris, ke li jam mortis.
Mi eĉ rigidiĝis de tia terura vidaĵo.
Mia mano alrigidiĝis al mikrofono - mi tiom longe tenis ĝin.
2. Obstine sama, necedema, ne adaptiĝa al la bezonoj kaj cirkonstancoj:
Ni ne estas amikoj, ĉar lia karaktero estas rigida.
Malsano venas rapide, foriras rigide.
Ŝi ĉiam rigidiĝas en siaj decidoj.]]></description>
fleksi
            <description><![CDATA[1. Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno, arkigi:
Mi ne povas fleksi la kruron, ĉar ĝi estas engipsigita.
Fleksu arbon dum ĝia juneco (ne lasu pasi la ĝustan momenton!).
Tiu vojo havas multe da fleks(aĵ)oj.
Fleksanto estas muskolo, kiu servas por fleksi.
La korpo de akrobato estas fleks(iĝem)a.
2. Cedigi, obeigi:
Mi fleksos vian obstinecon, neobeema knabino!
Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
Ni povas kunvivi nur pro ŝia fleksebla karaktero.]]></description>
humila
            <description><![CDATA[Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per sia agmaniero:
Mia servisto estas humila.
Ne iras hakilo al kolo humila.
Ne agu humile, ĉar neniu respektos vin.
La humileco de mia edzino estas suspektinda.
Mi ne ŝatas vian malhumilan sekretariinon.
Ĉu vipado humiligas la beston?
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
Malhumileco estas kara plezuro.]]></description>
vipo
            <description><![CDATA[1. Batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo:
Li eĉ el sablo vipojn tordas (estas elturniĝema).
Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
Mi vipis la hundon, ĉar ĝi malobeis.
Oni vipas ĉevalojn per rajdvipo / vipeto.
2. Premanta aŭ punanta superpotenco:
Li aperigos vipon super vi.
Li estas homo, vipata de sorto.
Ili paŝis, kurbigitaj de la vipado de la ŝtormo.]]></description>
kurba
            <description><![CDATA[Tia, ke ĝi estas nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj:
Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
Viaj kruroj certe ne estas kurbaj!
Ĉi tiu kurbo montras naskiĝojn dum dek jaroj.
La kurbeco de ĉi tiu arko estas bele ornamita.
La ventego kurbigis arbetojn.
Sidu rekte por ke via dorso ne kurbiĝu.
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
Mi ne havas fortojn por senkurbigi ĉi tiun draton.]]></description>
tordi
            <description><![CDATA[1. Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto:
Ŝi tordas fadenojn - iu maltordis ilin.
Tordi ŝnurojn el sablo (fari senutilan penon).
Eltordu la akvon el vesto / premtordu la veston - ĝi malsekigos la plankon.
La serpento tordiĝas.
2. Misformi aŭ difekti tordante:
Ŝi tordis al si la piedon kaj nun ĝi tre doloras.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
Mi ne komprenis lin - lia frazo estis torda.
Ne fortordu la veron!
La prezento de la faktoj estas distordita.]]></description>
rotacii
            <description><![CDATA[Turniĝi ĉirkaŭ interna akso:
Ĉiu planedo rotacias kun malsama rapideco.
Jupitero famas pro sia rapida rotacio.
Ni havas tagon kaj nokton pro la rotacia movo de Tero.
La rotacirapido de novaj durdiskoj povas esti eĉ 10000 rotacioj en minuto.
Rotaciuloj estas klaso de vermoj.]]></description>
persisti
            <description><![CDATA[1. Energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi:
Li persistis ĉe sia opinio.
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
Mi ricevis tiun postenon nur pro la persista strebado.
Ŝia persisteco helpos ŝin multon atingi en la vivo.
Persistejo estas loko en fortikaĵo aŭ regiono, aranĝita por la lasta defendado.
2. Longe daŭri:
Tiu tendenco ankoraŭ persistas.
Ni ne iris promeni pro la persista pluvo.]]></description>
penti
            <description><![CDATA[Senti bedaŭron pro farita kulpo kun deziro ripari ĝin kaj ne plu rekulpi:
Li tutkore pentis pri sia peko.
Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
Vi eraris kaj via pento ne savos niajn rilatojn.
Mi vin pentigos pri via perfido!
Edziĝo tro momenta estas longapenta.
Ŝi volas ripari sian kulpon per bonaj agoj - ŝi pentofaras.]]></description>
koncedi
            <description><![CDATA[Post hezito aŭ dubiĝo konsenti pri la ebleco de io:
La advokato devis koncedi, ke li malgajnis.
Mi bedaŭras, ke vi ne koncedis pli frue.
Min mirigis ŝia koncedo.
Mi kredas, ke lia koncedo estas nur ŝajna.]]></description>
repudii
            <description><![CDATA[Leĝkonforme eksigi sian edzinon aŭ edzon per siaflanka decido:
Ŝi decidis repudii sian edzon pro lia perforto.
Repudiinte sian edzinon, li komencis multe drinki.
La repudio ne estas sola formo de eksedziĝo.]]></description>
infuzi
            <description><![CDATA[Verŝi bolantan akvon aŭ fluaĵon sur ian substancon, por ke tiu fluaĵo prenu la esencajn sukojn el tiu substanco: 
Infuzu la kafon, mi petas.
Infuzitaj kamomiloj malgrandigas ŝvelon. 
Ĉu la teo jam infuziĝis?
Infuzado de verda teo ne estas simpla.
Ĉu vi ŝatas infuzaĵon de mento?]]></description>
fraŭdi
            <description><![CDATA[Trompoŝteli iun, ne pagante al li tion, kio estas leĝe ŝuldata aŭ ne donante tion, al kio li leĝe havas rajton; friponi, trompante pri kvantoj, datoj, kontoj en negoco aŭ alia afero:
Li fraŭdas la ŝtaton pri siaj impostoj.
La fraŭdo de la negocisto estis publikigita.
Mi ial pensas, ke mi estas fraŭdita - mi havas senton pri fraŭdiĝo.
Ĉu vi defraŭdis (prifraŭdis) mian leteron?!]]></description>
abunda
            <description><![CDATA[1. Estanta en pli ol sufiĉa kvanto:
Saĝo abunda, sed ne profunda.
Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
Pro malabundo de mono mi faris nur malgrandan feston.
La porcio estas superabunda - mi ne finmanĝos ĝin.
2. Entenanta pli ol sufiĉan kvanton aŭ nombron:
Mia avino havas tre abundan ĝardenon.
Nia lando abundas je arbaroj.
Tiu tempo estis jaroj de abundeco en la tuta lando.]]></description>
investi
            <description><![CDATA[1. Solene enoficigi:
Oni pripensas investi novan ambasadoron.
Ĉe nia lernejo estis investita nova direktoro.
Investituro estas mezepoka rajto de reĝoj elekti kaj investi la episkopojn.
2. Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo kiel ekzemple por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn kaj tiel plu:
La ŝtato investis multe da mono al rekonstruo de la ĉefurbo.
La firmaon savis nur privata investado. 
Kiom grandaj estas investaĵoj de tiu ĉi projekto?
Mi ne intencas reinvesti monon por plibonigi la laborejon.]]></description>
peki
            <description><![CDATA[1. Malobservi religian aŭ moralan leĝon:
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Peko malnova perdas pekecon.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
Homo senpeka neniam ekzistis. 
Li ĉiam restas propeka kapro.
2. Malobservi regulon de dececo, scienco, arto:
Ĉi-foje li pekis kontraŭ la logiko.
La uzado de tiu vorto estas peko kontraŭ la reguloj de la lingvo.
Li estas fama pro sia senpeka elokventeco.]]></description>
pacienco
            <description><![CDATA[Forto, kapablo trankvile elteni: 
1. atendadon (ekzemple de iu/io malfruanta, aŭ de evento, kies momento de okazo ne estas konata):
Mi jam ne havas paciencon daŭre atendi ilin.
Malpaciencaj infanoj volis ekvidi la donacojn.
Mi malpacienciĝis kaj iris serĉi la infanojn mem.
Ŝi ĉiam kun senpacienco atendas Kristnaskon.
2. malbonon lin trafadantan (do atendadon de ties esperebla fino):
Gratulon pro via pacienco elteni malfacilan operacion!
Estu pacienca - la doloro baldaŭ finiĝos.
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
3. pezan laboron (do atendadon de ties esperebla rezulto):
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
Hejme ŝi pacience faris ĉiujn laborojn.]]></description>
afekti
            <description><![CDATA[1. Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj:
Mi scias, ke interesiĝon li afektis.
Mi tuj rekonas afekton de la homo.
Ŝi estis al mi afekte ĝentila.
Ŝi estas bona kaj senafekta virino.
2. Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon:
Infanoj, ĉesu afekti!
Tiu afektulino ŝatas afektadi antaŭ la spegulo.
La nuntempa junularo estas tre afektema.
Via afekta voĉo min nervozigas.]]></description>
sketi
            <description><![CDATA[Gliti:
Ne timu sketi sur la glacio, mi helpos vin ne fali.
Kvankam estis ege malvarme, ni sketadis dum kelkaj horoj.
Mia amikino okupiĝas pri arta sketado.
En la sketejo estos festo - venos multaj profesiaj sketistoj.
Por la vintro mi havas sketilojn kaj por la somero - rulsketilojn.]]></description>
masoni
            <description><![CDATA[1. Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per mortero aŭ cemento:
Mia frato masonas domojn - li estas masonisto.
La monŝranko estis enmasonita kaj kaŝita malantaŭ la bildo.
La masonaĵo de nia domo baldaŭ estos finita.
Li masonfermos (plenmasonos) ĉi tiun fenestron, ĉar ĝi ne bezonatas.
2. Fortike kaj firme starigi ion abstraktan:
Diligenta lernado masonas bonan fundamenton por la vivo.
La paco estas masonita de la interkompreno.]]></description>
diligenta
            <description><![CDATA[Konstante kaj zorge laborema, efika kaj rapida en sia laboro:
Li estas tre diligenta studento.
Bonaj infanoj lernas diligente.
Ŝi ne tre diligentas pri hejmmastrumado.
Mi ĉiam agas kun diligenteco.
La negoco de diligentulo donas nur profiton.
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.]]></description>
ŝtopi
            <description><![CDATA[1. Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco:
Ŝtopu la botelon por ke la trinkaĵo ne forverŝiĝu!
Ĉu vi povas malŝtopi la botelon?
Kien vi metis la ŝtopilon? Mi volas reŝtopi la botelon.
2. Tute obstrukci:
Multaj veturiloj ŝtopis la ĉefan straton de la urbo.
La akvotubo ŝtopiĝis.
La akcidento kaŭzis teruran ŝtopiĝon de la trafiko.
3. Tute plenigi:
Mi jam ŝtopis mian stomakon.
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.]]></description>
obstrukco
            <description><![CDATA[1. Embaraso, kaŭzita de amaso da objektoj, kiuj malhelpas cirkuladon, trairadon tra vojo, kanalo ktp:
Sur la strato estis granda obstrukco.
Veturiloj obstrukcis la ŝoseon.
Kiel vi malobstrukcos la ĉefajn stratojn de la urbo? 
2. Intenca malhelpado al parlamenta laboro, farita per ĉiuj leĝaj rimedoj:
Obstrukco malhelpis al la parlamento pritrakti la aferojn.
Ili provis obstrukci la balotadon de la leĝo.]]></description>
troti
            <description><![CDATA[1. Kuri en aparta maniero kun rapideco meza inter paŝado kaj galopo:
Ĉevaloj trotis tra la herbejo.
Ne juĝu la ĉevalon laŭ ĝia trotado.
La rajdanto trotigis la ĉevalon.
2. Rapide marŝi per mallongaj paŝoj:
Ŝi gaje trotis al la rendevuo kun sia koramiko.
La knabo piediris per la trotilo.]]></description>
fripono
            <description><![CDATA[Tiu, kiu lerte trompas, ruze ŝtelas:
Friponoj ŝtelis de mi la ringon.
Kia fripono, tia bastono.
Li ofte friponis en sia firmao.
Kiu estas kunfripono de tiu ĉi friponaĵo?
Ili mem trompas kaj prifriponas la popolon.
La friponeto ĉiam petolas.]]></description>
eksplodi
            <description><![CDATA[1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumeniĝo de gaso:
Nitroglicerino estas eksplodaĵo, kiu facile eksplodas.
Mi suferis pro eksplodo.
Tiu stultulo eksplodigis dinamiton!
2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj:
Bombo eksplodis.
Multaj domoj ruiniĝis pro eksplodo de vulkano. 
Gardu vin, tiu substanco estas eksplodpova!
3. Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni:
Mi baldaŭ eksplodos de kolero!
Neniu povis trankviligi ŝian eksplodon de ĝojo. 
La karaktero de mia frato estas eksplodema.
4. Subite kaj brue komenciĝi:
La ŝtormo eksplodis neatendite.
Denove mi aperis en eksploda situacio.]]></description>
konveni
            <description><![CDATA[1. Bone adaptiĝi al difinita situacio aŭ al preciza cirkonstanco:
Ĉi tiu kompleto bone konvenas al vi.
La blua koloro estas konvena al mi.
Ni aĉetis tiun apartamenton pro konveneco.
2. Bone adaptiĝi al ies sentoj, karaktero aŭ socia stato:
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
Al mi nun konvenas funebri kaj malkonvenas festi.
3. Deci:
Ne konvenas tiel paroli kun gepatroj!
Knaboj opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.
Mi konvene plenumis mian taskon.]]></description>
eviti
            <description><![CDATA[1. Peni ne renkonti iun:
La perfidulo ĉiam provis eviti min.
Ĉu vin ankoraŭ ne lacigas evitado de mi?
Akuzito eviteme respondis la demandojn. 
Li estas evitenda krimulo.
2. Sukcesi ne esti trafita de io:
Ŝi sukcese evitis danĝeron.
Ankoraŭ neniu evitis la sorton.
Vi evitigis al mi multajn erarojn!
Morto estas neevitebla.]]></description>
neta
            <description><![CDATA[1. Nekonfuza kaj preciza:
Mi ŝatis ŝian netan desegnon.
Sur la tablo vi povas vidi lian neton.  
Mi nun nete reskribas mian versaĵon.
Nepre netigu vian lernejan taskon!
2. Sentara, senigita je ĉiu ajn kromaĵo, kalkulata laŭ sia nura propra kvanto:
Ĉi-jare nia neta profito estas granda.
Mia malneta salajro estas 2000 eŭroj.]]></description>
konvikti
            <description><![CDATA[Pruvi per certaj montroj, ke iu estas kulpa:
Ili konviktis lin pri tiu krimo.
Mi estis konviktita pri murdo.
Konvikto per cirkonstancoj estas tre malfirma.
Konviktaj montroj estis evidentaj.]]></description>
kvita
            <description><![CDATA[1. Plene liberigita de ŝuldo:
Ŝi jam estas kvita al mi, ĉar ŝi redonis la monon.
Bovo prenita, koko donita kaj - kvita.
Mi kvitigas vin de via ŝuldo.
2. Plene liberigita de devo:
Per tio mi estos kvita je la postuloj de ĝentileco. 
Dankon, vi savis mian vivon. - Vi antaŭe savis la mian, do inter ni kvite.
Kvitiĝas servo per reservo.]]></description>
mencii
            <description><![CDATA[Diri kelkajn vortojn, citi nomon aŭ detalon ne tuŝantan la ĉeftemon, flanke atentigi pri:
Li nur menciis, ke io okazis, sed ne rakontis detale.
Ĉu vi kontraŭas mencion de via nomo?
La dato de la eldono ne estis menciita.
Menciinda estas ŝia kontribuo en la kongreso.
Pardonu min! - Ne menciinde!]]></description>
ekskluzivi
            <description><![CDATA[1. Esceptanta ĉion aŭ ĉiun alian:
Neniu en ĉi tiu organizo havas ekskluzivajn rajtojn.
Mian tutan vivon mi dediĉis ekskluzive al bestkuracado.
Mi venis tien nur pro ekskluziveco de ceremonio.
2. Eksterlasanta aŭ formetanta la menciitan aferon aŭ personon:
La prezo de la manĝo estas ekskluziva de la vino.
Mi invitis ĉiujn ekskluzive ŝin.
La bileto ekskluzivas la transdonadon al alia persono.]]></description>
asimili
            <description><![CDATA[1. Proprigi al sia korpo sorbitan substancon:
La homa korpo facile asimilas natrion.
Asimilo de vitalaj substancoj estas grava.
2. Alproprigi al sia spirito:
Mi tute ne kapablas asimili matematikon.
Rapida asimilado de novaj scioj ne devigas min lerni parkere. 
3. Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn:
Iuj nacioj ĉiam provas asimili la aliajn.
Tiu popolo baldaŭ estos asimilita.
Mi ne volus asimiliĝi kun la najbara nacio.
4. Adapti fremdaĵon al la sistemo de koncerna lingvo:
Estas oportune asimili ofte uzatajn fremdajn vortojn. 
Multaj vortoj en nia lingvo estas asimilitaj.]]></description>
apogi
            <description><![CDATA[1. Subteni kaj firmigi objekton pere de alia:
Ŝi apogis la kapon sur la mano.
Unu kapo facile trovas apogon.
Mi iras per apogilo, ĉar mia kruro rompiĝis.
Traboj subapogas la verandon.
2. Plifortigi per sia aŭtoritato:
Mi apogis lian proponon pri la nova projekto.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.]]></description>
inventi
            <description><![CDATA[Krei, elpensi ion novan:
Kiu inventis tiun aparaton?
Kiam okazis invento de la presado?
Mi volas vidi inventinton de tia modo.
Ĉu la patento pri tiu inventaĵo apartenas al vi?
Inventisto okupiĝas pri elpensado de novaj inventaĵoj.]]></description>
hardi
            <description><![CDATA[1. Meti brulvarmigitan ŝtalon en malvarman likvaĵon por ĝin pli malmoligi kaj pli elastigi:
Li hardis glavon.
Bone hardita klingo helpos lin batali.
Tiam multaj viroj okupiĝis pri hardado de glavoj.
2. Malmoligi:
Cemento rapide hardiĝas kaj neniel eblas ĝin malhardi.
Ĉu tiu mastiko estas rapidharda?
3. Fari nesentema por fizikaj aŭ moralaj suferoj, fortigi ies karakteron:
Milito hardis nin.
Malvarma akvo hardas la korpon.
Finfine tiu hardiĝinta krimulo estos en prizono.
Mi ŝatas la harditecon de lia volo.]]></description>
ekstrema
            <description><![CDATA[1. Estanta ĉe la finfino, plej malproksima:
Ili loĝas en ekstrema Oriento.
Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
Nia domo staras ĉe la ekstremo de lago.
La bastono havas nur du ekstremaĵojn.
2. Estanta ĉe la plej alta grado:
Estis ekstrema plezuro pasigi tempon kun vi.
En ekstrema okazo mi aranĝos ĉion mem.
Tio estis ekstremo de senhonteco!
Ŝi ekstreme koleris.]]></description>
improvizi
            <description><![CDATA[1. Tuj kaj senprepare verki:
La gvidanto improvizis ĉion dum la aranĝo. 
Mi ludis tiun rolon improvize.
Ĉi tiu versaĵo estas improvizaĵo.
2. Senprepare organizi ion:
Ŝi sukcese improvizis la feston por siaj amikoj.
La improvizita aranĝo estis interesa.
Li estis bona improvizanto de ludoj.]]></description>
izoli
            <description><![CDATA[1. Apartigi de la aliaj, malhelpante ĉiajn komunikojn aŭ rilatojn:
Ni devos izoli tiun frenezulon en izolejon.
La maljunulino vivis izole de la homoj.
Li ne malgajis loĝante en izoliĝo.
La arbara izoliteco min trankviligis.
2. Ĉesigi ĉian kontakton kun korpoj kondukantaj la elektron:
Zorge izolu la konduktilojn!
Izolilo konsistas el izola substanco.
Kontraŭvarma izolaĵo helpos izoli ĝin de varmo.
3. Protekti ion kontraŭ perdo de varmo, aŭ kontraŭ enlaso de varmo, malvarmo, akvo, bruo, ktp:
Ni izolis nian domon por ke ne eniru malvarmo.
Mi sonizolos mian ĉambron kaj ne aŭdos bruon.
Izolado de la domo per granda muro helpis ilin eviti ŝtelistojn.]]></description>
rafini
            <description><![CDATA[1. Pli-purigi substancon per iaj procedoj:
Tiamaniere oni rafinas petrolon.
Li okupiĝas pri rafinado de oleo.
Ĉu tie troviĝas rafinejo de sukero?
2. Elegantigi, delikatigi:
Vi devas rafini vian stilon.
Lia gusto estas rafinita.
Li klarigis tion per la rafinita lingvo.
3. Uzi subtilaĵon en la penso aŭ parolo:
Liaj rezonoj estas tre rafinitaj.
Parolante li rafinis super la diferencoj de tiuj terminoj.
Estas tro da rafinado en liaj pensoj.
4. Lertigi je ruzado:
Lia agitado estis tre rafinita.
Dum la ludo liaj agoj estis ĉiam tre rafinitaj.]]></description>
froti
            <description><![CDATA[Plurfoje tien kaj reen premŝovi ion sur io:
Li ĝojis kaj pro tio frotis al si la manojn.
Ŝi provis ĝin purigi per forta froto.
Mi ŝatas, kiam iu frotadas mian dorson.
La diamanto estis frotita kaj polurita.
Necesas enfroti ŝmiraĵon en manon.
Malbonkvalita farbo rapide defrotiĝas.]]></description>
adopti
            <description><![CDATA[1. Alpreni per oficiala, laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon:
Ni decidis adopti tiun bebon.
La kondiĉoj de adopto estas striktaj.
Miaj adoptaj gepatroj estas tre bonaj.
Ĉu bonas la rilatoj inter adoptintoj kaj adoptitoj?
2. Alproprigi al si ion spiritan: 
Li adoptis ĉi tiun metodon de instruado.
Ĉi tiu modo estis adoptita de ĉinoj.]]></description>
adapti
            <description><![CDATA[1. Taŭge, ĝuste kunigi ion materian al io:
Estos facile adapti butonojn al ĉi tiu robo.
Post adapto de brodaĵo la bluzo aspektas kiel nova.
Havu adaptilon por enŝalti viajn alportitajn aparatojn.
2. Konformigi por specialaj celoj aŭ kondiĉoj:
Vi devos adapti la materialon al la prelegoj.
Mi facile adaptiĝis al la nova loĝejo.
Post malfacila operacio lin atendas readaptado.]]></description>
defendi
            <description><![CDATA[1. Helpi, protekti kontraŭ atako:
Mi nepre defendos mian landon.
Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.
Tio estas defenda strategio.
Bebo ja estas sendefenda.
2. Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj:
Li bone defendis sian opinion.
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.]]></description>
melki
            <description><![CDATA[1. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto:
La avino foriris melki bovinon.
Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
La melkado estas farata dufoje en la tago.
Ŝi estas melkistino.
En grandaj bredejoj estas melkomaŝinoj.
2. Ekspluate akiri, eltiri profiton:
Vi denove sukcesis melki monon el viaj amikoj.
Mi ne estas senfine melkebla bovino!]]></description>
protekti
            <description><![CDATA[1. Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato:
Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
La kongreso estas sub alta protektado de nia prezidento. 
Liaj protektaj vortoj helpis al ŝi ricevi tiun postenon. 
2. Defendi, gardi kontraŭ minaco:
Unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas.
Mia pli aĝa frato prenis min sub sian protekton.
Ŝi nenion timas, ĉar ŝi havas bonan protektanton.
Via koramiko estas tre protektema.]]></description>
degeli
            <description><![CDATA[Likviĝi de la varmo, malglaciiĝi, malfrostiĝi, fandiĝi:
Venis printempo kaj la neĝo komencis degeli.
Printempan altiĝon de riveroj kaŭzas degelo. 
Mi rimarkis degelon en niaj rilatoj.
Mi malsaniĝis pro la degela vetero.
Ekstere estis malseke kaj malpure pro degelaĵo.
La suno degeligis la neĝon.]]></description>
esprimi
            <description><![CDATA[Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj:
Vi rajtas esprimi vian opinion.
En ŝiaj okuloj mi vidis esprimon de timo.
La esprimado de sentoj estas tre facila en Esperanto.
Vi eĉ ne imagas, kion mi sentas - tio estas neesprimebla.
Lia rigardo estis esprimplena.
Senesprima vizaĝo montris, ke ŝi malsanas.]]></description>
spite
            <description><![CDATA[Intence kontraŭstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas la batalon:
Mi forveturos spite malpermeson de mia patrino.
Mi spitas al la pluvo.
Pli facile estas eviti ol spiti.
Ŝi rimarkis lian spitan konduton.
Via konstanta spitado ne plaĉas al mi.
Nia filo estas malobeema kaj spitema.]]></description>
stufi
            <description><![CDATA[Longe kuiri viandon en fermita kaserolo kun malmulte da akvo, tre modere varmigante por konservi ĝian tutan sukon:
Hodiaŭ mi stufis viandon en ĝia suko.
Mi tre ŝatas stufitan bovaĵon kun legomoj.
Tie ni manĝis tre bongustan stufaĵon.
Stufujo estas poto por stufi viandon.]]></description>
varbi
            <description><![CDATA[1. Fari per siaj instigoj, ke iu soldatiĝu:
Ili varbis mian fraton en la armeon.
Ne ĉiuj varbitoj iĝas bonaj soldatoj. 
2. Fari per siaj instigoj, ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino:
Esperantistoj ŝatas varbi homojn al Esperanto.
Ni okupiĝas pri varbado de samideanoj.]]></description>
vundi
            <description><![CDATA[1. Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo:
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
Tio estis vundeto, sed ne granda vundo.
Piki al iu la vundan lokon.
Kiel bone, ke vi revenis senvunda!
Vundebla estis nur la kalkano de Aĥilo.
2. Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo:
Ŝia perfido vundis lian koron.
Langa vundo plej profunda.
Li diris vundajn vortojn.
Mi jam laciĝis de la vundado de mia koro.]]></description>
provizi
            <description><![CDATA[1. Fari, ke iu aŭ io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan:
Mia edzo provizas min je ĉio necesa.
Observu, ĉu sufiĉos la provizo de trinkaĵoj.
Por vojaĝo al Svedio mi proviziĝis je varmaj vestoj.
Ŝi facile enprovizas sciojn en sia memoro.
2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi:
Ni devos provizi la ĉambron per mebloj.
Komenciĝis provizado de nia domo per novaj fenestroj.
Ĉu vi havas provizan radon en via aŭto?
3. Prizorgi:
Li provizas la bezonojn de sia filo.]]></description>
reciproka
            <description><![CDATA[Tia, ke unu el ambaŭ agas, sentas aŭ efikas kontraŭ la dua ĝuste tiel same, kiel la dua kontraŭ la unua:
Tiuj knabinoj sentas reciprokan antipation.
Ni ambaŭ nin reciproke komprenas.
Mi reciprokas viajn bondezirojn.
Min ĝojigas reciprokeco de ilia amo.]]></description>
preskribi
            <description><![CDATA[1. Formale kaj aŭtoritate ordoni:
Leĝoj preskribas ne labori dum dimanĉoj. 
Li ne obeis preskribojn de sia estro.
2. Ordoni skribe:
La kuracisto preskribis al mi bonan medikamenton. 
Oni ne povas aĉeti ĉi tiun medikamenton sen preskribo.
La preskribitaj medikamentoj estis tre multekostaj.]]></description>
indulgi
            <description><![CDATA[1. Ne severe trakti ies kulpon aŭ pekon, esti pardonema kontraŭ iu erarinta:
Indulgu mian kulpon, mi petas!
Vi ne meritis indulgon de ŝi.
Li estas indulga pri mia perfido.
Mi estas indulgema - mi longe ne koleras.
2. Milde agi kontraŭ iu, ne ofendi, montri konsideron al, domaĝi:
Li ĉiam indulgas min.
Infanoj devas montri indulgon al la maljunuloj.
Estu indulga al viaj infanoj.
Via sinteno estas senindulga.]]></description>
rajdi
            <description><![CDATA[Iri sidante sur dorso de besto aŭ sur similforma veturilo ordinare kun selo:
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
La knabino rajdadas sur la biciklo.
Longa rajdo lacigis min.
Tiun rajdan statuon mi vidis en la muzeo.
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. 
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.]]></description>
perfidi
            <description><![CDATA[perfidi
1. Mallojale forlasi iun kiu estas en danĝero; mallojale endanĝerigi aŭ malservi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo:
Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. 
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
Ŝi estas perfida al sia estro.
2. Mallojale trompi ies konfidon; mallojale ĉesi esti fidela al iu:
Li perfidis sian edzinon.
Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
Ĉiuj krom mi sciis pri la perfidaĵo de mia edzino.
3. Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta:
Vi perfidis mian sekreton!
Ne amikiĝu kun li, ĉar li estas perfidulo.]]></description>
moki
            <description><![CDATA[Malŝate, ofende ridindigi iun aŭ ion:
Homoj ofte mokas strangulojn.
Ne moku riveron neatinginte la teron.
Ŝi parolis kun mi kun moka tono.
Envia moko sukceson ne detruas.
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
Mi ŝatas moketi ĉiujn.
Ĉi tiuj vestoj estas mokindaj.
Li estas tre mokema.]]></description>
postuli
            <description><![CDATA[1. Severe peti ion pro sia rajto, aŭtoritato aŭ forto:
Ŝi postulis sian parton de posedaĵo.
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
Mi ne metas postulojn al miaj amikoj.
Vi devas pagi nun - la pago estas tuj postulebla.
Li volas depostuli rajton vidi sian infanon.
Mi pruntis al ŝi la libron kaj repostulos ĝin.
2. Igi nepre necesa:
Tiu laboro postulos multe da tempo.
La postuloj por tiu laboro estas tro grandaj.]]></description>
klaĉi
            <description><![CDATA[Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn: 
Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas.
Mi aŭdis klaĉojn pri vi.
Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj.
Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi.]]></description>