|
BLASFEMI
1. Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diaĵo, religio aŭ pli ĝenerale al ĉio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj:
Ne blasfemu kontraŭ Dio.
Mi estis surprizita pri liaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj.
Mi esperas, ke oni pardonos mian blasfemon.
Tiu fiera blasfemulo agas kun kolero kaj malboneco.
2. Insulte malbeni:
Li estis nervoza kaj blasfemis kontraŭ tiu ulo per koleraj vortoj.
|