Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

La tuta Esperanto

Krom en simpla kaj facile komprenebla maniero ebligi al memlernantoj perfektiĝi en nia lingvo kaj penetri en ĝian spiriton, tiu ĉi libro celas forigi ankaŭ la mankon de lernolibro por la daŭrigaj kaj perfektigaj kursoj.

Dum mia multjara instruista agado en Svedlando, Norvegio kaj Ĉeĥoslovakio mi kutimis dividi la lecionojn de miaj daŭrigaj kursoj je diversaj partoj (konversacio, gramatiko, legado kaj tradukado kune kun gramatika kaj vortara analizo, kantado, ludoj ktp.), dediĉante al ĉiu el ili certan parton de la leciono. Tiamaniere la lecionoj fariĝas variaj, viglaj kaj interesaj, dum monotoneco estas la plej granda malamiko de la lernado.

Por ekzerci pens- kaj parolkapablon en Esperanto, la ĉefa parto de la leciono estas konversacio kaj dialogoj inter la instruisto kaj lernantoj; ankaŭ inter la lernantoj mem, sed ĉiam sub la kontrolo kaj gvidado de la instruisto. Jen kelkaj utilaj temoj por tio: hejmo, familio, lernejo, mebloj, vestoj, profesioj, urbo kaj kamparo, sezonoj, bestoj, fruktoj k.t.p. Tre utile estas priparoli ankaŭ bildojn kaj eksterlandan (ekz. kongresan) vojaĝon. Plej facile la konversacio funkcias tiel, ke la instruisto prezentas al la lernantoj bone pripensitajn kaj facile respondeblajn demandojn, kiujn la lastaj respondas unuope ĥore. Per tiaj interparoladoj, kiujn la instruisto fundamente pripensas antaŭ la leciono, prefere skribe antaŭpreparas, oni havas bonan okazon ankaŭ por lernado de novaj vortoj.

Dum la interparolado oni ofte tute spontane venas al diversaj gramatikaj problemoj, kiujn la instruisto klarigas dum la gramatika parto de la leciono, samtempe uzante la okazon ankaŭ por sistema pritraktado de la lingvokonstruo.

Nun sekvas legado de speciale elektitaj tekstoj, ilia tradukado kaj analizado. Ĉe tio la instruisto lasas al la lernantoj laŭeble multe da memstareco, sed ĉiam helpante, kiam estas necese, korektante ĉiujn erarojn kaj klarigante la novaĵojn. Por la legado oni povas uzi la ekzercojn de tiu ĉi libro, kiuj estas tiel verkitaj, ke ĉiu el ili pritraktas certan gramatikaĵon, oni povas uzi tute apartan legolibron, ekz. «La verda koro» de Baghy, «Karlo» de Privat, «Infanoj en Torento» de Engholm, «Trans la Fabeloceano» de Szilagyi k.t.p.

La lecionojn oni povas komenci kaj fini per komuna kantado, kaj diversajn ludojn oni povas aranĝi dum post la lecionoj, uzante dum ili nur Esperanton. Por iu leciono estas rekomendinde enscenigi ankaŭ komedieton, prezentatan de la lernantoj, kaj aranĝi komunan diskutadon pri iu interesa kaj aktuala temo.

Aparta zorgo de la instruisto estas tio, ke jam de la komenco ĉiuj gekursanoj ekkorespondu kun eksterlandanoj, kaj ke iu bona Esperanta gazeto ĉiam estu havebla. Por sproni la intereson kaj entuziasmon de siaj gelernantoj, li ne forgesu de tempo al tempo informi ilin pri la lastaj sukcesoj de Esperanto en- kaj eksterlande.

Dum la tuta kurso oni uzu Esperanton laŭeble multene la gepatran lingvon, ĉar oni kunvenas ja ne por lerni kaj ekzerci ĝin, sed Esperanton! Komence tio eble ne estas facila, sed baldaŭ ĉiuj alkutimiĝas. Nur la gramatikaj klarigoj okazu en la gepatra lingvo, por ke oni plene kaj ĝuste komprenu ilin.



Foreword  Lessons