* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


Detailed grammar

Jen mallongaj klarigoj de gravaj gramatikaj terminoj uzataj en tiu ĉi gramatiko. La klarigoj estas vortigitaj el la vidpunkto de la Esperanta gramatiko. En aliaj gramatikoj (pri Esperanto pri aliaj lingvoj) la terminoj povas esti uzataj en iom aliaj manieroj. La terminoj en la lernu!-gramatiko sekvas pli-malpli la uzon en la Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien.

adjektivo
Vorto uzata por priskribi substantivon substantivecan vorteton.
adjekto
Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ago ( stato) de la predikato. Ĉiu frazparto krom predikato, subjekto, objekto kaj predikativo, estas adjekto.
adverbo
Vorto uzata por priskribi ion, kio ne estas substantivo substantiveca vorteto (t.e. verbon, adjektivon, adjektivecan vorteton, alian adverbon, adverbecan vorteton tutan frazon).
afikso
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn: sufikso prefikso.
afrikato
Konsonanto farata per kompleta baro, kiun oni ekrompas, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono.
aktivo
La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la predikato. Vidu pasivo.
akuzativo
La rolfinaĵo -N.
apozicio
Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto montrante la saman aferon per aliaj vortoj.
epiteto
Adjektivo, adjektiveca vorteto, adverbo adverbeca vorteto, kiu rekte priskribas alian vorton.
finitivo
Verboformo, kiu povas esti uzata kiel predikativo.
frikativo
Konsonanto farata per nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono.
futuro
Verboformo, kiu esprimas agon staton en venonta tempo.
imperativo
Verba modo, kiu montras ordonon (unu el la uzoj de volitivo en Esperanto).
indikativo
Verba modo, kiu montras agojn kaj statojn realajn kaj efektivajn.
infinitivo
Verba modo, kiu neŭtrale nomas agon staton, sen montri, ĉu temas pri realaĵo, volo imago.
interjekcio
Ekkria vorteto.
kondicionalo
Verba modo, kiu montras agojn statojn nerealajn, imagajn fantaziajn.
konjunkcio
Vorteto, kiu kunligas frazpartojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo.
konsonanto
Lingvosono farata per ia baro de la aerfluo.
lateralo
Konsonanto farata per baro nur en la mezo de la buŝo. La aero fluas libere flanke de la lango.
modo
Iu el la kategorioj de verboformoj, kiuj esprimas diversajn sintenojn de la parolanto al la diraĵo. La modoj de verboj en Esperanto estas infinitivo, indikativo, volitivo kaj kondicionalo.
nazalo
Konsonanto farata per kompleta buŝa baro. La aero iras anstataŭe tra la nazo.
negacio
Nea vorteto.
netransitiva
(pri verbo) Nepovanta havi objekton.
nominativo
Substantivo substantiveca vorteto, kiu ne havas rolmontrilon (prepozicion akuzativan finaĵon).
numeralo
Vorteto, kiu esprimas nombron.
objekto
Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la predikato. Iafoje oni parolas prirekta objektokontraste alnerekta objekto”. “Nerekta objektonomiĝas en tiu ĉi gramatiko al-adjekto. Ordinara (rekta) objekto estas nomata ankaŭakuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭdativa objekto”.
participo
Vorto, kiu prezentas agon staton kvazaŭ econ de ĝia subjekto objekto.
pasivo
Speco deinversafrazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto.
plozivo
Konsonanto farata per kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo.
pluralo
Gramatika multe-nombro: pli ol unu afero.
predikativo
Memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton la objekton pere de verbo.
predikato
Ĉefverbo de frazo. Verbo, kiu ordinare havas subjekton.
prefikso
Afikso, kiun oni metas antaŭ aliaj radikoj.
prepozicio
Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto.
preterito
Verboformo, kiu esprimas agon staton en pasinta tempo.
prezenco
Verboformo, kiu esprimas agon staton en nuna tempo.
pronomo
Vorteto, kiun oni uzas kiel anstataŭaĵon de substantiva frazparto.
singularo
Gramatika unu-nombro.
subjekto
Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la predikato.
subjunkcio
Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ĝin al ĝia ĉeffrazo.
substantivo
Vorto, kiu povas roli kiel ĉefvorto de frazparto subjekta, objekta, vokativa, adjekta, epiteta, suplementa predikativa.
sufikso
Afikso, kiun oni metas post aliaj radikoj.
suplemento
Rekta priskribo (de neverba vorto), kies rilaton al la priskribata vorto montras rolmontrilo (prepozicio akuzativa finaĵo).
transitiva
(pri verbo) Povanta havi objekton.
verbo
Vorto, kiu esprimas agon staton, kaj kiu povas roli kiel predikato de frazo. Kiel verbon oni tamen kalkulas ankaŭ infinitivon, kvankam tia verbo ordinare ne povas roli predikate.
vibranto
Konsonanto farata per pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj.
vokalo
Lingvosono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton.
vokativo
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata.
volitivo
Verba modo, kiu montras, ke la ago stato ne estas reala, sed nur volata.
vorteto
Vorto, kiu ne bezonas finaĵon, sed kiu povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas.


Introduction