* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Detailed grammar

27 Sufiksoj

27.1

= "malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco".

  • domo domaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo

  • ĉevalo ĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo

  • babili babilaĉi = stulte, malice babili

AD = "daŭra ago".

  • uzo uzado = daŭra, regula uzo

  • viziti vizitadi = ofte, regule viziti

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruado = la ago (daŭre) konstrui

  • martelo (ilo) marteli = bati per martelo martelado = la ago (daŭre) marteli

  • reĝo (persono) reĝi = regi kiel reĝo reĝado = la ago (daŭre) reĝi

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, esprimi sin tute alie: martelado (daŭra) martelbato = unu bato per martelo; brosado (daŭra) brostiro = unu frota tiro per broso.

27.3

= "(konkreta) afero".

  • bela belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo

  • utila utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila

  • dolĉa dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)

  • nova novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

  • fari faraĵo = io farita

  • desegni desegnaĵo = desegnita bildo

  • kreski kreskaĵo = io, kio kreskas, planto

  • kovri kovraĵo = io, per kio oni kovras

  • amuzi amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi

  • havi havaĵo = io havata

  • trinki trinkaĵo = io, kion oni trinkas

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)

  • ligno lignaĵo = io farita el ligno

  • araneo araneaĵo = reto de araneo

  • azeno azenaĵo = azeneca (= stulta) afero

  • ĉirkaŭ ĉirkaŭaĵo = spaco, regiono, ĉirkaŭ io

  • post postaĵo = pugo, sidvangoj

  • sen senco sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco

  • kokido kokidaĵo = manĝaĵo el kokido

  • ovo ovaĵo = manĝaĵo el ovo

  • glacio glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

27.4 AN

AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s.

  • klubo klubano = membro de klubo

  • Eŭropo Eŭropano = loĝanto de Eŭropo

  • vilaĝo vilaĝano = loĝanto de vilaĝo

  • Islamo Islamano = kredanto je Islamo

  • respubliko respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika

  • ŝipo ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo

  • estraro estrarano = membro de estraro

  • sama lando samlandano = loĝanto de la sama lando

27.5 AR

AR = "tuto kolekto de multaj samspecaj aferoj".

  • homo homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento

  • birdo birdaro = ĉiuj birdoj en la mondo en unu regiono

  • gazeto gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono

  • verko verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro

  • estro estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo

  • arbo arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj

  • haro hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo

  • ŝafo ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto en unu loko

  • meblo meblaro = ĉiuj mebloj de unu ĉambro/apartamento/domo

  • altaj montoj altmontaro = masivo ĉeno de altaj montoj

  • vorto vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili

  • horo horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala

  • ŝtupeto ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)

  • vagono vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

27.6 ĈJ

Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • Johano Johanĉjo Joĉjo

  • Vilhelmo Vilhelĉjo Vilheĉjo Vilĉjo Viĉjo

  • papago Papĉjo (karesa nomo de vira papago)

  • Patro Paĉjo

  • Onklo Oĉjo

  • Frato Fraĉjo

ĈJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro Petrulo Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek strikta gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj).

27.7 EBL

EBL = "povas esti farata". Oni povas uzi EBL nur ĉe transitivaj verboj:

  • manĝi manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata

  • nombri nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata

  • malhavi malhavebla = tia ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa nemalhavebla = tia ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa

  • kompreni kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)

  • esperi espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon

  • supozi supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas netransitiva, sed kiu povus havi objekton:

  • iri irebla = tia ke ĝi povas esti irata, tia ke oni povas iri ĝin (= iri sur laŭ ĝi)

  • loĝi loĝebla = tia ke ĝi povas esti loĝata, tia ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)

Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj.

27.8 EC

EC = "kvalito stato (de iu io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton staton).

  • bono = la abstrakta ideo bono boneco = bono kiel ies kvalito

    • Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.

    • Ili admiris la bonecon de lia ago.

  • ruĝo = la koloro ruĝo ruĝeco = la stato esti ruĝa

    • Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo.

    • La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.

  • longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) longeco = la eco esti longa, havi multe da longo

    • Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.

    • La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.

  • rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide

    • La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.

    • La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

  • homo homeco = natura kvalito de homo

  • granda animo grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon

  • korekto korekteco = la eco esti korekta, senerara

  • unu unueco = la eco esti kiel unu

  • unua unuaeco = la eco esti la unua

  • estonta estonteco = estonta tempo. Formoj kiel estonto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kiel mallongigon de estonteco.

  • pasinta pasinteco = pasinta tempo

  • infano infaneco = eco esti infana, infanaĝo

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj: *Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo ( eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari. (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo, kaj tial eblo apenaŭ iam povas esti malĝusta elekto.)

EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo E-finaĵo ( verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel":

  • ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

  • Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila, maniera stila. Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco": patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas patro.

27.9 EG

EG = "(plej) alta grado, (plej) granda speco".

  • domo domego = (tre) granda domo

  • varma varmega = tre varma

  • bone bonege = tre bone

  • krii kriegi = (tre) laŭte krii

  • ŝati ŝategi = tre ŝati

  • dankon! dankegon! = grandan dankon!

  • tre treege = tre tre

  • pordo pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.

  • granda grandega = nenormale granda

  • piedo piedego = granda, dika, malagrabla danĝera piedo de homo besto

  • manĝi manĝegi = avide troe manĝi, vori

27.10 EJ

EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas troviĝas en la loko.

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado

  • dormi dormejo = ĉambro por dormado

  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

  • preĝi preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj. La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma preĝejo k.t.p.

  • ĉevalo ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj

  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)

  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto kolektejo de libroj estas biblioteko)

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

  • TTT (la Tut-Tera Teksaĵo, elparolu "to to to") TTT-ejo ("to-to-to-ejo") = TTT-servilo, TTT-a retpaĝaro (loko, en kiu troviĝas TTT-aĵoj)

Se temas pri fabriko simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn", ŝtalejo ŝtalfabriko = "fabriko de ŝtalo", gisejo gisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisaĵoj".

27.11 EM

EM = "inklino al io".

EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte daŭre tendencas al la ago:

  • timi timema = inklina al timado, ofte timanta

  • manĝi manĝema = inklina al ofta multa manĝado

  • kompreni komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni

  • venĝi venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema

  • pura puri = esti pura purema = tia, ke oni volas esti pura

Iafoje oni uzas EM por momenta okaza deziro, por pasanta bezono:

  • Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)

  • Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)

Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.

En kelkaj vortoj EM montras kapablon:

  • produkti produktema = tia, ke oni povas multe produkti

  • krei kreema = tia, ke oni povas multe krei

Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun pova kapabla: produktipova, kreokapabla. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.

En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:

  • erari erarema = tia, ke oni ofte facile faras erarojn

  • morti mortema = tia, ke oni povas, devas, morti

Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:

  • gasto gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn

  • la sama sekso samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson

Gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti". Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.

EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p. Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara: timemulo timulo, drinkemulo drinkulo.

27.12 END

END = "devas esti farata". Oni povas uzi END nur ĉe transitivaj verboj.

  • pagi pagenda = tia ke ĝi devas esti pagata, tia ke oni pagu ĝin

  • respondi respondenda = tia ke ĝi devas esti respondata, tia ke oni respondu ĝin

27.13 ER

ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

  • sablo sablero = grajno de sablo

  • neĝo neĝero = flok(et)o el neĝo

  • mono monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbileto monpapero)

  • fajro fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)

ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.

27.14 ESTR

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, tio, pri kio la estro decidas:

  • ŝipo ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo

  • imperio imperiestro = titolo de gvidanto de imperio

  • grupo grupestro = gvidanto de grupo

  • urbo urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon

  • lernejo lernejestro = direktisto de lernejo

  • cent centestro = oficiro super cento da soldatoj

27.15 ET

ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco".

  • domo dometo = (tre) malgranda domo

  • varma varmeta = nur iom varma

  • babili babileti = babili malmulte

  • iom iomete = nur malmulte

  • ŝtrumpo ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

  • ridi rideti = ridi sensone kun fermita buŝo

  • patro patreto = kara patro, paĉjo

  • mano maneto = ĉarme malgranda mano

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burĝo etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)

  • fingro etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

27.16 ID

ID = "naskito". Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas la naskito.

Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la koncerna bestospeco:

  • bovo bovido = nematura bovo

  • koko kokido = nematura koko

  • rano ranido = nematura rano

Iafoje oni uzas ID por juna planto: arbo arbido = juna arbo.

Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:

  • reĝo reĝido = infano de reĝo

  • Timuro Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama

  • Izraelo Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)

Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa lingva vorto:

  • lando landido = homo naskita en certa lando, indiĝeno

  • Latino Latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

27.17 IG

IG = "efika, kaŭza ŝanĝa ago". Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago.

  • akra akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra

    • Mi akrigas mian tranĉilon.

  • longa longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa

    • La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.

  • pli longa plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa

    • Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de netransitiva verbo:

  • sidi sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

    • Li sidigis sian infanon sur seĝon.

Oni ankaŭ povas deiri de transitiva verbo. La objekto de tia IG-verbo estas la subjekto de la simpla verbo, la objekto de la simpla verbo:

  • kompreni komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

    • Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.

    • Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras, sed ĝi ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko, ĝi povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko:

  • edzo edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo

    • Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.

  • pinto pinta pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton

    • Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

  • flamo flami flamigi = agi tiel, ke io flamas

    • Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun prepozicio:

  • en (la) domo endomigi = movi en (la) domon

    • Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.

  • sen vesto senvestigi = forpreni la veston de iu

    • Janjo estis senvestigita kaj endormigita.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi. Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi.

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto el afikso:

  • for forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi

    • Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

  • al aligi = aldoni, almeti

    • Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, verbon kun la sufikso IG. Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon: konfuzo = malordego konfuzi = krei malordegon, fari malordega. Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG: grupo grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n. Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj: koloro kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io; koloro kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora. Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu iafoje intermiksas ekz. kolori kaj kolorigi. Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca: lumo lumi = elĵeti lumradiojn; lumo lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma. Iafoje ambaŭ formoj havas la saman signifon: ordo ordi ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda. Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi".

27.18

= "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Tio, kio staras antaŭ , ĉiam montras la rezulton de la transiro.

  • pala paliĝi = fariĝi pala

    • Li paliĝis pro la ŝoko.

  • longa longiĝi = fariĝi longa

    • La tagoj longiĝas, printempo alvenas.

  • pli longa plilongiĝi = fariĝi pli longa

    • Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.

IĜ-verbo farita el netransitiva verbo montras transiron al la koncerna ago. ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, ke la ago okazas senvole:

  • sidi sidiĝi = komenci sidi, eksidi

    • Li sidiĝis en la sofo.

  • esti estiĝi = komenci esti, ekesti

    • Estiĝis kverelo inter ili.

  • morti mortiĝi = fariĝi morta (senvole)

    • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie montras, ke la morto okazis senvole, akcidente.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el transitiva verbo. En tia IĜ-verbo ne montras transiran signifon. tie nur servas por fari la verbon netransitiva, por ŝanĝi la frazrolojn:

  • malfermi malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)

    • La knabo malfermis la pordon.

    • La pordo brue malfermiĝis.

  • turni turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)

    • La knabo turnis sian kapon.

    • La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.

  • ruli ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)

    • Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.

    • Ili rulis sian ĉaron.

    • La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.

    • La veturilo ruliĝis tre rapide.

IĜ-verbo farita el transitiva verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago: Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, ke ĝi fariĝas simila al la radiko, ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko:

  • edzino edziniĝi = fariĝi ies edzino

    • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.

  • pinto pinta pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton

    • Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.

  • flamo flami flamiĝi = komenci flami

    • Ligno fendita facile flamiĝas.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun prepozicio. La preciza signifo dependas de la prepozicio. Se ekz. la prepozicio estas loka mova, signifas "moviĝi, iri, translokiĝi":

  • en domo endomiĝi = veni en domon

    • Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.

  • sen vesto senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston

    • Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.

Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto el afikso:

  • al aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon

    • Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?

  • sen seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io

    • Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.

kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = "la ago akriĝi", akriĝa = "rilata al la ago akriĝi, akriĝanta", sidiĝo = "la ago sidiĝi", sidiĝe = "rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante", edziĝo = "la ago edziĝi", edziĝa = "rilata al la ago edziĝi", unuiĝo = "la ago unuiĝi".

Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio). Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.

27.19 IL

IL = "instrumento, aparato, rimedo".

  • segi segilo = instrumento por segi

  • fosi fosilo = instrumento por fosi

  • kudri kudrilo = pinta instrumenteto por kudri

  • tondi tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)

  • ŝlosi ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi malŝlosi

  • manĝi manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso simile)

  • sonori sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)

  • presi presilo = maŝino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.

  • komputi komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn

  • aboni abonilo = papero, per kiu eblas aboni ion

  • aliĝi aliĝilo = papero, per kiu eblas aliĝi al io (ekz. kongreso)

  • kuraci kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)

La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo.

En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago: fajro fajrilo = ilo por fari fajron (ne "ilo por fajri")

27.20 IN

IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo besto. IN aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).

Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra. La vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:

  • homo homino = ina homo

  • aŭtoro aŭtorino = ina aŭtoro

  • pasaĝero pasaĝerino = ina pasaĝero

  • besto bestino = ina besto

  • mortinto mortintino = mortinta virino

Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ adjektivece.

Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon:

  • patro patrino = homino, kiu naskis infanon

  • viro virino = plenkreska homino

  • knabo knabino = juna homino

  • avo avino = patrino de patro patrino

  • reĝo reĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!) k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.

27.21 IND

IND = "meritas valoras esti farata". Oni povas uzi IND nur ĉe transitivaj verboj:

  • ami aminda = tia ke ĝi meritas esti amata

  • vidi vidinda = tiel bela bona, ke ĝi valoras esti vidata

  • miri mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)

  • bedaŭri bedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron

27.22 ING

ING = "tenilo, en kiun oni (parte) metas ion". Tio, kio staras antaŭ ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:

  • glavo glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo

  • cigaro cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin

  • ŝraŭbo ŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon

  • ovo ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi

27.23 ISM

ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s. Iafoje ISM-vorto ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras.

  • Stalino Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino

  • Kristano Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo

  • kolonio koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato

  • kapitalo kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • alkoholo alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • diletanto diletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado

  • patrioto patriotismo = amo kaj dediĉo al la propra patrujo

  • la Angla lingvo Anglismo = apartaĵo de la Angla lingvo

27.24 IST

IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:

  • verki verkisto = persono, kiu ofte verkas

  • kuraci kuracisto = persono, kiu profesie kuracas

  • arto artisto = persono, kiu praktikas arton

  • biciklo biciklisto = persono, kiu ofte biciklas

  • ŝteli ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas

  • Esperanto Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, kiu fiŝas (= fiŝkaptas), pri fiŝbredisto, kiu bredas fiŝojn, kaj pri fiŝvendisto, kiu vendas fiŝojn.

Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj: alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo; alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo; kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon; kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo. Ankaŭ ekzistas tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per "ist" "ism", kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turistoturismo, faŝistofaŝismo, ekzistencialistoekzistencialismo.

Ofte IST signifas "subtenanto de la responda ismo". Tiam IST = ISM-AN: oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo; komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo. Sed IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.

Noto: AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe. Oni kutimas uzi tiun, kiu kreas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj Krististo kaj Kristismo neniam aperas. Ili estus same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la prefero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni tamen uzas ankaŭ Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstataŭe Budao, Budaisto kaj Budaismo.)

Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas:

  • kirurgio kirurgiisto = kirurgo

  • diplomatio diplomatiisto = diplomato

  • gimnastiko gimnastikisto = gimnasto

27.25 NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • Mario Manjo Marinjo

  • Klaro Klanjo

  • Sofio Sonjo Sofinjo

  • Patrino Panjo

  • Onklino Onjo

  • Fratino Franjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino Kuzinjo, knabino Knabinjo. Eble oni povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro Klarino Klarinjo.

27.26 OBL

OBL = "multipliko". OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

  • du duobla = multiplikita per du

  • du duoble = multiplikite per du

  • du duoblo = kvanto duobla

  • dek dekobla = multiplikita per dek

  • dek dekoble = multiplikite per dek

  • dek dekoblo = kvanto dekobla

  • cent dek du cent-dek-du-obla = multiplikita per 112

  • cent dek du cent-dek-du-oble = multiplikite per 112

  • cent dek du cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla

OBL-vorto kun A-finaĵo povas ankaŭ signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:

  • duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj

  • duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro: dek du dekduoblo dek-duoblo; dudek dudekoblo; du mil dudek dumildudekoble prefere du-mil-dudekoble. La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON kaj OP.

27.27 ON

ON = "divido". ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:

  • du duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½

  • du duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

  • du duone = grande kiel duono, estante duono (de io)

  • dek dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

  • dek dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

  • dek dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = "parto de lando". ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia.

27.28 OP

OP = "grupo kun certa nombro da membroj". OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:

  • unu unuopo = unu sola afero persono

  • unu unuopa = sola, rigardata aparte

  • unu unuope = ĉiu por si mem

  • du duopo = grupo de du, paro

  • du duopa = konsistanta el du membroj

  • du duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du

  • dek dekopo = grupo de dek

  • dek dekopa = konsistanta el dek membroj

  • dek dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek

Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:

  • duo = duopo la nombro du

  • trio = triopo la nombro tri

  • deko = dekopo la nombro dek

27.29 UJ

UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando". Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas ( okazas) en la afero.

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, en kiu oni faras ian agon:

  • salo salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo

  • cigaro cigarujo = skatoleto por cigaroj

  • abelo abelujo = artefarita loĝejo por abeloj (natura loĝejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaŭ "loko, kie abelbredisto tenas abelujojn")

  • mono monujo = saketo ( alispeca entenileto) por porti monon

  • bani banujo = kuvo simile, en kiu oni banas sin mem iun alian

  • trinki trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

Por precizeco oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = "skatolo el lado", lignositelo = "sitelo el ligno". Sed ladujo devas esti "ujo por lado", kaj lignujo estas nepre "ujo por ligno".

Ĉe nomo de frukto, bero floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon arbuston, kiu donas tian frukton, beron floron:

  • pomo pomujo = pomarbo

  • vinbero vinberujo = vin(ber)arbusto

  • rozo rozujo = rozplanto

Oni povas diri ankaŭ pomarbo, vinberarbusto k.t.p.

Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas "la lando de tiu popolo":

  • Franco Francujo = la lando de la Francoj

  • Ĉino Ĉinujo = la lando de la Ĉinoj

  • Somalo Somalujo = la lando de la Somaloj

Iafoje oni faras landan regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

  • patro patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando

  • Esperanto Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la Esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. Plej multaj landoj havas tamen nekunmetitan nomon, ekz. Usono, Birmo, Liĥtenŝtejno, Islando (ne farita per la radiko LAND!) k.a. En tiaj okazoj oni uzas la sufikson AN por fari nomon de landanoj: Usonano, Birmano k.t.p.

27.30 UL

UL = "persono kun ia karakterizo". Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.

  • juna junulo = persono karakterizata de juneco

  • dika dikulo = persono aparte dika

  • fremda fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.

  • sankta sanktulo = persono aparte sankta

  • blanka blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso

  • timi timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo

  • ĝibo ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo

  • miliono milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/eŭroj/enoj...

  • sen kuraĝo senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo

  • antaŭ antaŭulo = persono, kiu ekzistis agis antaŭe

  • alia aliulo = alia persono

Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:

  • mamo mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn

  • branko brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn:

  • nubojn skrapas nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn

  • tri mastoj trimastulo = ŝipo kun tri mastoj

Ĉe vortoj, kiuj per si mem montras ian personon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. Tia participo ĉiam montras personon, kaj aldono de UL normale estus eraro. Ne diru *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. Se oni tamen ja aldonas UL al participo kun O-finaĵo al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Konatulo principe estu "persono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "persono konata de iu".

27.31 UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • folio foliumi = turni la foliojn de libro gazeto por rapide kaj pase iom legi

  • palpebro palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn

  • brako brakumi = ĉirkaŭbraki

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • aero aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi

  • sukero sukerumi = kovri per sukero

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • kruco krucumi = najli ligi al kruco por mortigi

  • pendi pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

  • kolo kolumo = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon

  • nazo nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • du duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

  • dek dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo

Kelkaj aliaj UM-vortoj:

  • malvarma malvarmumi = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)

  • plena plenumi = fari plene (taskon, devon k.s.)

  • gusti gustumi = senti guston, provi guston

  • loto lotumi = disdoni laŭ decido per lotado

  • komuna komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.

  • dekstra dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas volviĝas dekstren (horloĝdirekten)

  • proksima proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.