
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
BO = "parenceco pro geedziĝo".
BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj:
patro → via bopatro = la patro de via edz(in)o
filo → via bofilo = la edzo de via filino
frato → via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via fratino, la edzo de fratino de via edz(in)o
Ankaŭ la BO-vortoj bokuzo, bonevo, boonklo, boavo, bonepo, boparenco kaj bofamiliano (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO.
Kiam temas pri parenceco pere de du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = "la edzo de fratino de via edz(in)o", via bobokuzo = "la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o", via bobonevo = "la edzo de nev(in)o de via edz(in)o", via boboonklo = "la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o". En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.
BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE kaj PRA. La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj k.s.
ĈEF = "la plej grava, la plej altranga". ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:
redaktoro → ĉefredaktoro = la plej grava redaktoro (de ekz. gazeto), kiu respondecas pri la gazeta enhavo
artikolo → ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, normale artikolo, kiu montras opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro
urbo → ĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
strato → ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio). ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem personon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. La memstara substantivo ĉefo tamen ĉiam montras personon, kaj tial la vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.
DIS = "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.
Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:
iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:
ŝiri → disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn
rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
de → disde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo (ĉi tie DIS escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)
Ĉe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstataŭigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:
volvi → disvolvi = malvolvi
faldi → disfaldi = malfaldi
EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.
Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:
kuri → ekkuri = komenci kuri
sidi → eksidi = komenci sidi
pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
floro → flori → ekflori = komenci flori
de → ekde = komence de (ĉi tie EK escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)
Ankaŭ la sufikso IĜ povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.
Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:
reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
(ge)edziĝi → eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
moda → eksmoda = ne plu moda
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita": bovo → eksbovo = kastrita bovo.
GE = "ambaŭ seksoj". GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.
GE plej ofte montras paron:
patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
fianĉo → gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o (gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj — tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro)
GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:
frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:
knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj kaj doktoroj.
Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe: lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj.
Noto: GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur plurala, ĉar devas esti pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn el la du seksoj". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aŭ patrino", geedzo = "edzino aŭ edzo". Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos.
MAL = "la rekte kontraŭa ideo". MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo.
bona → malbona
granda → malgranda
feliĉa → malfeliĉa
laborema → mallaborema
graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
pli → malpli
tro → maltro
fermi → malfermi
ami → malami
ŝlosi → malŝlosi
aliĝi → malaliĝi
kodo → kodi → malkodi = deĉifri koditan tekston
antaŭ → malantaŭ
supre → malsupre
simetrio → malsimetrio
amiko → malamiko
lumo → mallumo
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
laŭdi = diri, kiel bona io estas
ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon
MIS = "erareco, malĝusteco, malboneco". MIS ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste.
kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare
kompreni → miskompreni = kompreni erare
skribi → misskribi = skribi erare
korekti → miskorekti = provi korekti kaŭzante malkorektecon
uzi → misuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero
trakti → mistrakti = trakti malbone
faro → misfaro = malbona faro
formo → misformo = erara, malbona formo
formi → misformi = doni malĝustan, malbonan formon al io
Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete ŝanĝas la signifon en la kontraŭon:
laŭdi = diri, kiel bona io estas
mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona
mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona
PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
arbaro → praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro ekzistanta de nememorebla tempo
tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
antaŭlasta → praantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta"
Ĉe la parencovortoj av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo):
avo → via praavo = la patro de via av(in)o
avo → via prapraavo = la patro de via praav(in)o
avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
nepo → via pranepo = la filo de via nep(in)o
nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
onklo → via praonklo = la patro de via onkl(in)o
nevo → via pranevo = la filo de via nev(in)o
kuzo → via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:
patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.
Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
RE = "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe, denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe, fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero". RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:
veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
brilo → rebrilo = brila speguliĝo
bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis
saniĝi → resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado
diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde
trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis
koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, konfesi la valoron de io
turni → returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton
Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas "prezenti denove", sed "agi anstataŭ iu, en ies nomo". Resumi ne estas "denove sumi", sed "koncize esprimi la esencon". Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT kaj RESUM). Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado. Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.