* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


Detailed grammar

12 Konjunkcioj

La vortetoj kaj, , sed, plus, minus, kaj nek estas konjunkcioj. Pri nek legu en la klarigoj pri negacio.

12.1 Kaj

Kaj ligas du aferojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro manĝas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo manĝas kaj trinkas. Karlo samtempe faras du agojn. Estas du predikatoj.

  • Karlo manĝas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro manĝas per forko kaj tranĉilo. Du iloj helpas al la sama ago. Se oni volas, oni povas ripeti la prepozicion: per forko kaj per tranĉilo.

  • Petro estas maljuna kaj saĝa.

  • Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du adjektivoj estas epiteto de la sama substantivon, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. = ... por Esperanto kaj per Esperanto..

  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj ĉeffrazoj.

  • Ili diris, ke ili tre amuziĝis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj.

Se estas pli ol du aferoj kun la sama rolo, oni kutime metas kaj nur antaŭ la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete paŭzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso. = Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaĝis...

  • Hodiaŭ ni manĝos supon, salaton, viandaĵon, frititajn terpomojn kaj glaciaĵon.

  • Li iras per aŭto, ŝi iras per trajno, kaj mi iras piede.

En paroleca stilo oni iafoje plene forlasas kaj:

  • Li estas stulta, malaminda. Mi tute ne ŝatas lin.

  • Venis Karlo, Petro, Eva. Jes, ĉiuj miaj amikoj venis.

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaŭ ĉiuj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua.

12.1.1 Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj

Kiam frazoj estas ligitaj per kaj, tiu ligo povas reprezenti multajn diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto:

  • Mi lavis la vestaĵojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston.

  • Ŝi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) ŝiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

12.2

funkcias same kiel kaj. Ĝi povas ligi la samajn aferojn en la samaj manieroj, sed montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, ke estas necerte, kiu el ili validas:

  • Petro Karlo laboras. Du eblaj subjektoj. Unu el ili laboras, eventuale ambaŭ.

  • Ni povas manĝi viandaĵon fiŝaĵon. Kion vi preferas? Elekto inter du rektaj objektoj.

  • Vi devas fari tion per fosilo (per) hakilo.

  • Ĝi estis ruĝa flava. Mi ne memoras klare.

  • Mi konstruus lignan ŝtonan domon.

  • Ĉu eblas konstrui aŭton kun kvin ses radoj?

  • La kato troviĝas sur sub la domo.

  • Ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn ĉu mi ne kapablas?

  • Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis ĉu tio estis efektivaĵo.

  • La pasantoj forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, kiun oni uzas por vino.

  • Vi povas vojaĝi per trajno, buso, aŭto biciklo.

  • Kiu povas helpi min? Eble Karlo, Petro Elizabeto.

Normale estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen estas inkluziva. Tiam ĝi permesas, ke oni elektu pli ol unu el la alternativoj (eventuale ĉiujn). Ĉu estas inkluziva ekskluziva, montras la kunteksto. Por emfaze montri, ke estas ekskluziva, oni povas uzi antaŭ ĉiu alternativo. Por montri, ke estas inkluziva, oni iafoje, precipe en skriba lingvo, uzas la esprimon kaj/: La vojaĝo okazos per trajno kaj/ buso. = La vojaĝo okazos per trajno buso, per trajno kaj buso. La vojaĝo okazos per trajno buso ambaŭ. Normale oni ne uzas kaj/ en la parola lingvo, nur en la skriba. Ŝajnas rekomendinde eviti kaj/ ankaŭ en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti ĉiujn alternativojn.

12.3 Sed

La konjunkcio sed ligas frazojn frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.

  • Nia provincestro estas severa, sed justa.

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.

  • Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

  • Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. Oni supozis, ke estos ankaŭ kremo en la teo.

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.

  • Ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa.

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataŭ sed, ĉar la kontraston sufiĉe bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas.

  • La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.

Tamen normale rolas kiel adjekto, dum sed estas konjunkcio. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo. Iafoje tamen aperas komence de ĉeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaŭa ĉeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian konjunkcian rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankaŭ diri, ke sed kaj estas subkomprenata: Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema.

12.4 Plus kaj minus

La vortetoj plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj – (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s.

Sed iafoje plus estas uzata konjunkcie anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho simile:

  • Ĝi kostas dek eŭrojn plus kvindek cendojn. = ...kaj aldone kvindek cendojn.

  • Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo.

  • Mi pagos al vi 1000 eŭrojn minus la 100 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas al mi. Mi do pagos sume 900 eŭrojn.

Iafoje oni uzas plus kaj minus kiel prepoziciojn, simile al kun kaj sen, do ĉiam sen N-finaĵo poste. Estas tamen preferinde ĉiam uzi plus kaj minus kiel konjunkciojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, metante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.

12.5 Konjunkcioj inter vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj por ligi du pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo. = ...manĝaĵvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ...subtasoj kaj subteleroj.

  • Tio estas manĝaĵ- gazet-vendejo.

  • Tio estas manĝaĵ- sed ankaŭ gazet-vendejo.

Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:

  • Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵa kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

  • Tio estas manĝaĵa gazeta vendejo.

  • Tio estas manĝaĵa sed ankaŭ gazeta vendejo.