
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
La prepozicio de havas tre multajn signifojn. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklaraĵoj. Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aŭ elekti alian prepozicion.
La baza signifo de la prepozicio de estas loko, kie komenciĝas movo:
Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.
Ilia vojaĝo de Delhio al Kalkato estis tre longedaŭra.
Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia.
For de tie ĉi!
Por klareco oni povas je bezono uzi for de aŭ disde: La polico prenis la ŝtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de: "...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto."
De povas ankaŭ montri originon aŭ kaŭzon:
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.
Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. = ...pro timo... pro honto. Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.
Ebria de feliĉo, mi alkroĉiĝis al lia kolo.
De ofte montras malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:
Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj!
Kial Vi kaŝas vin de mi?
Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj.
Ĝi estas libera de malsanoj.
Ili loĝas malproksime de ni.
De ankaŭ povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato:
Li laboras de la sesa horo matene.
De nun mi ne plu manĝos viandon.
Mi konas lin de longa tempo.
Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekde aŭ de post:
Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto.
Tre ofte de esprimas apartenon (= posedon, havon, apudecon, alligitecon, partecon, parencecon...):
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.
La dentoj de leono estas akraj. La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.
Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.
Januaro estas la unua monato de la jaro. Monatoj estas partoj de jaro.
La filo de la reĝo ŝin renkontis. La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.
Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.
Ŝi estas profesoro de matematiko. La profesoro apartenas al matematiko, ĉar tio estas ŝia fako. Oni povas ankaŭ uzi pri.
Tiu libro estas de Karlo. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.
Ĝi estas de mi. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.
De-esprimo, kiu estas suplemento de aga substantivo, normale montras la sencan subjekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:
La kanto de la birdoj estas agrabla. La birdoj kantas.
Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. Li plenumis mian deziron.
Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de: Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.
Noto: Iuj mallongigas fare de al far, sed tiu vorto estas neoficiala kaj neuzinda.
Rilate al pasiva participo, de ĉiam montras sencan subjekton, aganton:
Ŝi estas amata de ĉiuj. Ĉiuj amas ŝin.
Li estis murdita de nekonato. Nekonato murdis lin.
La montoj estis kovritaj de neĝo. Neĝo kovris la montojn.
Oni ankaŭ povas uzi fare de: La infano estis forprenita fare de la patrino. Sed simpla de ordinare sufiĉas ĉe pasiva participo. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni tamen normale devas tion montri klare per disde, for de, ekde aŭ simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patrino.
De iafoje montras econ, konsiston aŭ mezuron:
Ŝi estas virino de meza aĝo. = Ŝi estas mezaĝa virino.
Li havas harojn de nedifinita koloro.
Li estas de meza kresko.
bukedo de rozoj = bukedo, kiu konsistas el rozoj.
reto de komputiloj = reto, kiu konsistas el komputiloj.
La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj.