* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


Detailed grammar

8 Apostrofo

8.1 Apostrofado de O-finaĵo

La finaĵon O de substantivo oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus:

  • turmento turment' (turmEnt')

  • historio histori' (historI')

  • metroo metro' (metrO').

  • ĉielo ĉiel' (ĉiEl').

Oni ne povas uzi apostrofon anstataŭ A-finaĵo, E-finaĵo verba finaĵo. Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har' egalas ĉiam al haro, neniam al haron, haroj harojn.

Ĉe tiuj tabelvortoj, kiuj finiĝas per O, la finaj "o"-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj tial oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do uzi *ki'*, *ti'*, *i'*, *ĉi'*, *neni'* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio.

8.2 Apostrofado de la

La vokalo "a" en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo l'. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo: de l', ĉe l', je l', tra l', pri l', pro l':

  • Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj!

8.3 Ĉefe en poezio

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj'
Minacis nin ondoj de l' maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'
Al verda haven' de l' homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment'
La stela standardo jam flirtas en vent'

el La Tagiĝo de Antoni GRABOWSKI

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenaŭ okazas entute.

8.4 Dank' al

Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank' al = "pro la (favora) influo de, mal-malgraŭ". Dank' al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:

  • Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo.

  • Dank' al lia instruado mi sukcesis en la ekzameno.

8.5 Un'

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la numeralo unu:

  • Un'! du! un'! du! — La soldatoj marŝis. = Unu! du!...

  • "Un', du, tri, kvar", li kalkulis laŭte. = Unu, du...

Un' povas aperi nur en memstara, kvazaŭ interjekcia uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un' amikon.* Eblas nur: Mi havas nur unu amikon.