* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Detailed grammar

5 Adverboj

Adverboj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s. Adverboj havas en Esperanto E-finaĵon:

  • rapide = en rapida maniero, kun rapido

  • bele = en bela maniero, kun belo

  • urbe = en (la) urbo(j)

  • hejme = en la propra(j) hejmo(j)

  • tage = en (la) tago(j)

  • matene = en (la) mateno(j)

  • lunde = en (la) lundoj, en ĉiu lundo

  • normale = en normala maniero, en normalaj okazoj

  • multe = en granda kvanto

  • alveninte = post (la) alveno

Ĉe lokaj adverboj povas aperi la akuzativa finaĵo N por direkto: urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed adverbo neniam povas ricevi J-finaĵon.

5.1 Uzo de adverboj

Adverbo povas roli kiel adjekto de verbo:

  • Ili manĝas rapide. Rapide estas adjekto de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.

  • Urbe troviĝas multaj restoracioj. Urbe estas adjekto de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.

Adverba adjekto povas ankaŭ rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.

Adverbo povas ankaŭ roli kiel epiteto de adjektivo, de alia adverbo, kaj de adverbeca vorteto:

  • Ĝi estas sufiĉe granda.

  • Li manĝas terure multe.

  • Ili revenos treege baldaŭ.

Adverbo povas ankaŭ esti predikativa priskribo de infinitiva verbo aŭ de subfrazo:

  • Estas amuze labori. Amuze priskribas la vorton labori.

  • Multe maĉi estas necese por bona digesto.

Adjektivoj kaj adverboj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, ĉu oni uzu adjektivon adverbon.

Kvantaj adverboj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus substantivoj: Sur la arbo sin trovis multe ( multo) da birdoj.

5.2 Adverbecaj vortetoj

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adverbece en frazo, sed ili ne havas E-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je E, EL, OM, AM kaj AL, la vortetoj pli kaj plej, la vorteto ne, la vortetoj ĉi, for, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, , ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, nur, preskaŭ, tamen, tre kaj tro. (Multaj gramatikoj nomas ankaŭ tiajn vortetojn simple "adverboj", sed en tiu ĉi gramatiko ili nomiĝas "adverbecaj vortetoj" por klare distingi ilin de tiuj adverboj, kiuj havas E-finaĵon.)