Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

/ Learning /

Language questions

Kiam uzi "komenci" kaj kiam "komenciĝi"?

Respondo de Bertilo Wennergren:

Unua regulo:

Antaŭ i-verbo oni neniam uzu IĜ.
Li komencis plori. Komencas pluvi. Ŝi finis plendi.
Ĉi tiu regulo superregas ĉiujn aliajn. Neniam uzu "komenciĝi" aŭ "finiĝi" antaŭ i-verbo.

Dua regulo:

Se temas pri la komenco aŭ fino de la subjekto, uzu "komenciĝi"/"finiĝi":
La leciono baldaŭ komenciĝos. Finiĝis la milito. La dancado komenciĝos tuj.
En tiaj ĉi frazoj la subjekto estas normale okazaĵo, sed iafoje temas pri la ekstremaĵo de konkretaĵo:
La korpo finiĝis per fiŝa vosto. Tiu ĉi strato komenciĝas en la kvartalaĉoj kaj finiĝas en la plej riĉa parto de la urbo.

Tria regulo:

Se ne temas pri la komenco aŭ fino de la subjekto, uzu "komenci"/"fini".
Marko finis sian taskon. Petro komencis novan vivon. La instruisto finis frue.
En tiaj ĉi frazoj la subjekto estas preskaŭ ĉiam la persono, sed iafoje temas pri io nepersona, kiu "agas" kvazaŭ persono:
Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.
Nia gazeto komencas nun la kvaran jaron de sia ekzistado.
Komuna kantado finis la kunvenon.
Tiu vorto komencas la frazon.
La famaj pafoj en Sarajevo komencis Unuan Militon.

Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj.

Facila resumo:

Se sekvas i-verbo, ne uzu IĜ.
Cetere, se la subjekto estas okazaĵo, uzu IĜ; se la subjekto estas persono, ne uzu IĜ.
Tiuj tri principoj sufiĉas por preskaŭ ĉiuj frazoj.