
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon... (Renato Corsetti, eksa Prezidanto kaj nuna komitatano de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibroj - ITALIO)
La publiko bonege scias, ke temas pri ege grava kaj influhava lernolibro... La libro estas mondfama lernilo, kaj al neniu plu necesas diri, ke ĝi estas utilega. (Probal Dasgupta, Prezidanto de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto – HINDIO/BARATO)
Konkrete mia rolo estis fosi en la fotoarkivo de la CO kaj en malnovaj revuoj kaj libroj por trovi fotojn k.a. ilustraĵojn. La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. Mi estas tre kontenta pri la dezajno de Francisco... Tamen, la plej grandaj meritoj kaj laŭdoj apartenas al vi. (Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, eldoninto kaj ilustra redaktoro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" - FINNLANDO-NEDERLANDO).
"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio. (Trevor Steele, eksa Ĝenerala Direktoro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, verkisto, eldoninto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" – AŬSTRALIO)
Per "Vojaĝo en Esperanto-lando" akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare. (Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 283 - 2008-02-25)
Mi estas leganta vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi admiras ĝin multe. (Joseph Skibell, konata usona anglalingva verkisto – USONO)
Dankon pro la ĝisdatigo pri "Vojaĝo". Bele, ke ĝi tiel bone vendiĝas. (Humphrey Tonkin, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, eksa Prezidanto de UEA, Direktoro de la Sekcio Literaturo en la Akademio de Esperanto – USONO)
En nia urbo, esperantistoj kunvenas ĉiumarde vespere (19:00-21:00) kaj legas vian libron... La libro estas bona referencaĵo por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA. (Lee Chong-Yeong, eksa Prezidanto de UEA - KOREIO)
Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker. (Kep Enderby, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, eksa Prezidanto de UEA - AŬSTRALIO)
Mi nun ankoraŭ kun pli da vervo informos pri via libro. (Gregoire Maertens, honora membro de UEA, eksa Prezidanto de UEA - BELGIO)
Certe vi fieras havi recenzon tiel pozitivan kiel ĝi aperis en "Sennaciulo", revuo de mia asocio SAT. Amiko Johan' Luko estas tre bona recenzanto kiu tre serioze faras la laboron. Mi pensas ke tio estas grava scio, ke kompetentulo kiel li, tiel favore parolas pri via verko. (Jakvo Schram, Prezidanto de SAT – BELGIO)
Mi vere gratulas vin por tia granda faro! Mi ĝojos en Fortalezo iri al la lanĉo de via libro kaj tuj aĉeti miajn tri ekzemplerojn. (Geraldo Mattos, eksa Prezidanto kaj nuna membro de la Akademio de Esperanto, poeto, aŭtoro de lernolibro - BRAZILO)
Gratulon pro la plenumita laboro. Vi apartenas al agantoj kaj kreantoj kiuj certigas pluvivon de Esperanto... Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas ĉiam multflanke inspira por mi. (Radojica Petrović, Prezidanto de ILEI, Prezidanto de ILEI - SERBIO)
Mi tre esperas, ke en la sekva jaro ni kalkulos je vi en la ILEI-Konferenco. Mi volonte enmetos en la programon ion por ke vi traktu pri via libro, kiu tiom sukcesa estas. (Atilio Orellana Rojas, komitatano de UEA, sekretario de ILEI – ARGENTINO-NEDERLANDO)
Volonte mi rekomendos vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" al la kursfinintoj de nia reta kurso, kaj ankaŭ al miaj lernantoj en klasĉambroj. Mi konsideras ke "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas bonega libro por progresantoj. (Marcelo Casartelli – ARGENTINO)
Ankaŭ ni jam havas la belan eblecon konatiĝi kun via nova libro... Via verko vere estas fundamenta kaj serioza laboro, inda esti tradukita al aliaj lingvoj kaj daŭre servi al la homaro... Kaj por mi estis granda ĝojo renkontiĝi kun vi en Vilno kaj aŭskulti vian prezentadon de la fama lernolibro. Mi uzas la eblecon por ankoraŭ foje gratuli vin kaj sciigi, ke ni atendas de vi novajn interesajn librojn! (Karine Arakelyan – ARMENIO)
La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro. Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo". (Donald Broadribb, honora membro de UEA, eksa membro de la Akademio de Esperanto - AŬSTRALIO)
Per ĉi tiu libro eĉ la plej izolita esperantisto povas ĝui la internacian amikecon de Esperantujo... Mi donacis mian malnovan ekzempleron de "Vojaĝo" al malriĉa junulo en Vjetnamio. Li mem lernis Esperanton kaj estis la sola esperantisto en sia urbo, kiam mi vizitis lin en 2004. (Debra McCarney - AŬSTRALIO)
Via libro estas tre grava por ni, kaj mi volas certiĝi, ke nia Libroservo daŭre kapablos havi ĝin en nia katalogo - precipe nun, okaze de la enkonduko de via kurso kiel unu el niaj oficialaj korespondaj kursoj! Mi mem jam havas mian propran ekzempleron de "Vojaĝo". Mi kontaktas vin, ĉar tre plaĉus al ni oferti "Vojaĝo en Esperanto-lando" (kaj iun ajn alian eldonaĵon vian) al niaj klientoj. (Igor de Oliveira Couto - AŬSTRALIO)
Gratulojn pro noveldoni vian - kiel mi ĵus eksciis - ege sukcesan verkon. Kaj gratulojn pro la statistiko, kiun mi kontrolis - ne pro malfidemo, sed pro scivolemo. Postlasi "Pasporta servo"-n en la sumo de la vendoj estas kvazaŭ akrobataĵo. (Christian Cimpa, Internacia Esperanto-Muzeo – AŬSTRIO).
Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj – bona enkonduko en la Esperantan kulturon. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo. La libro taŭgas kaj por unuopa legado, kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. (Helga Farukuoye - AŬSTRIO)
Se efektive Angela Tellier kaj Den Drown komencis verki por "Monato" danke al via kurso, mi silentu kaj nur danku kaj gratulu vin! (Paul Peeraerts, redakcia sekretario de la gazeto "Monato", BELGIO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas, laŭ mi, unu el la plej allogaj kaj interesaj libroj dum la lastaj periodoj. (Marcel Delforge, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA - BELGIO)
Lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando" havas, minimume, unu gravan kaj nedisputeblan avantaĝon. Tio estas granda, eĉ grandega por mi persone, kolekto de diversĝenraj tekstoj, originalaj kaj tradukitaj, klasikaj kaj modernaj... Mi devos denove militservi unu monaton. Mi nepre kunprenos tiun lernolibron kaj dum libera tempo ĝin tralegos. Foje "Vojaĝo" jam helpis al mi elteni malfacilaĵojn de la armea servo. (Igor Safonov – BELORUSIO)
Ni simple estas ravitaj pri la riĉeco de via libro, kie vi kapablas kunigi en 300 paĝoj la plej signifajn faktojn de nia vasta kulturkoncepto. Ĉar mi esperantumas de pli ol 50 jaroj, unue en Berlino, poste en Torino kaj nun en Brazilo, sen konsideri la internacian vivon en pli ol 30 UK-oj, mi vere rekonas mian vivon de esperantistino en via libro. (Ursula Grattapaglia, honora membro de UEA - BRAZILO)
Antaŭe, mi verkis neniom. Estis vera psika traŭmo, kvazaŭ tragedio mem. Neverki absolute vundadis mian memamon. Hodiaŭ, la afero ege ŝanĝiĝis. Mi jam sufiĉe verkas por materialigi miajn pensojn. La simpleco de Esperanto, la profundeco de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj la senlima sindediĉo de nia profesoro Boris Kolker sekurece kondukis min ĝis akcepteblaj kondiĉoj por verki. Ververe, estos mia granda revo realigita. (Oswaldo Cabral Franco - BRAZILO)
Via libro ne estas bona. Ĝi estas boneeeega! Tamen ĝia prezo estas iom alta por la brazilanoj... Gratulegon pro la sukceso de via lernolibro kaj pro la baldaŭ aperonta nova eldono. Vi ja meritas tion, ĉar via lernolibro estas sendube altkvalita didaktika verko! (Aloisio Sartorato - BRAZILO)
Kiel simpla, senmerita brazilano, mi kore salutas kaj gratulas vin pro tutmonde laŭdata verko, elĉerpita en la libroservo de la kongreso. Mi tuj mendos mian ekzempleron al la libroservo de BEL, antaŭ ol ĝi elĉerpiĝos en la tuta mondo! Mi esperas, ke vi denove vizitos nin en Brazilo, kun via entuziasmo kaj simpatio. (Paulo Sergio Viana - BRAZILO)
D-ro Boris Kolker estas ne nur instruisto de la kurso. Li estas ankaŭ nia ĉiĉerono, kiu pacience kaj ĝentile kondukas nin al niaj malkovroj dum la kurso, montrante al ni ĉiuj lokojn kaj historiaĵojn de la mirinda Esperanto-lando, kiujn nur veraj esperantistoj povas koni... La tuta kurso por mi estis plezurega, kaj mi rimarkas, ke mi multe progresis en mia studado dum la kurso. Mi kreskis esperante! ;-) (Adriana de Oliveira Pavani - BRAZILO)
Antaŭ kvin jaroj, kiam la "Vojaĝo" tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile, mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko... Jen mi sendas la informon de Eldonejo Lorenz pri lanĉo de ankaŭ mia libro "Mi eksterkorpe". Mi dankas vian instruadon pere de "Vojaĝo en Esperanto-lando", ĉar sen ĝi mi ne sukcesus esprimi miajn ideojn kaj sentojn. Dio benu vin! (Marsja Soares – BRAZILO)
Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!... Ĝi vere memorigas min pri la modernaj kaj profesiaj lernolibroj, kiujn mi havis por la franca aŭ la germana. Sed kulture ĝi estas multe pli densa, laŭ mia sento. (James Rezende Piton, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA – BRAZILO)
Verdire "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernolibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon, S-ro Boris Kolker. ... Verŝajne al mi "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej efika kaj utila gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi estas originala lernolibro kaj la vojaĝantoj ne bezonas pasportojn kaj vizojn por la vojaĝo. Pere de tiu libro vi povas libere vojaĝi el lando en landon sen ia ajn kosto. (Lucia Marder – BRAZILO)
Krom la grandega "vojaĝo", kiun mi faris apud vi, mi plialtigis mian Esperantan nivelon, mi multe lernis pri monda kulturo kaj plenumis mian revon, kiu estis ekkoni vin persone. Hodiaŭ mi gardas sur mia breto mian trofeon: "Vojaĝo en Esperanto-lando" kun via ĉarma dediĉo. (Aparecida Ruiz Tagliari – BRAZILO)
Mi konatiĝis kun "Vojaĝo en Esperanto-lando" pere de Interreto. Mi serĉadis lernolibron, kiu helpos min plibonigi miajn Esperantajn konojn, kaj trovis ne nur tion, sed ankaŭ la plej agrablan kaj taŭgan kurson, per kiu la aŭtoro sukcesas instigi la kreivecon de la lernantoj kaj stimuli ties interesiĝon pri la Esperanta kulturo. Plej ĵuse mi akiris la trian eldonon reviziitan de tiu libro-kurso, kiu estas la plej kompleta vojaĝo tra Esperantujo kaj kies enhavo pravigas ĉion jam diritan pri la du antaŭaj eldonoj kaj la aŭtoro, Boris Kolker, al kiu la Esperanta komunumo dankas pro lia sindonema laboro por la lingvo internacia. (Arnaldo Ribeiro da Silva – BRAZILO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio. ... Legema kaj eĉ verkema estos vi post tiu agrabla sperto, akirita sub gvido de profesoro Boris Kolker, per "Vojaĝo en Esperanto-lando". (Evandro Gouvea – BRAZILO)
Boris Kolker, antaŭa ĉefpedagogo pri Esperanto en Sovetio, nun donas al la Esperanto-mondo brilan libron, efektive unikan. Lia celo estas tutsimple konatigi al ni ĉiajn aspektojn de la movado, de la lingvo, kaj de la esperantista vivo, per elĉerpaĵoj de ĉia speco – prozaĵoj, artikoloj, poemoj, satiroj, antaŭaj kaj nuntempaj. ... Eĉ la plej eminentaj lingvistoj trovos la libron amuza, informa kaj foliuminda. Kaj sendube ankaŭ ili estos plezure surprizitaj. (Don Lord – BRITIO)
Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva... Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio "kulturaj konoj", nun pli trankvile dormos. For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble "Vojaĝo en Esperanto-lando" spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno. (Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto, verkisto, aŭtoro de lernolibroj - BRITIO)
Mi ĝuis mian deĵoron en la Kongresa Libroservo, kvankam ofte mi laciĝis pro la neceso surpiede stari, kaj mi kun granda ĝojo vidis ĉiun ekzempleron de via nova eldono malaperi kun nova posedanto!... Mi intencas mem finstudi ĝin, ĉar ĝi ege plaĉas al mi, kaj mi trovas ĝin treege utila. (Angela Tellier - BRITIO)
La sonigon de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" ni faris iom haste kaj la rezulto ne estas sufiĉe bona, sed eble, tamen, ĝi servos al nevidantoj. Estas mi, kiu rekomendis tiun ĉi vere interesan kaj tre utilan libron al niaj nevidantaj esperantistoj. (Fani Mihaylova – BULGARIO)
S-ro Sauro Orsini en Belgio sendis al mi vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". La libro estas tre pedagogia kaj riĉa. Mi nun lernas esperantologian kurson kaj mi partoprenos esperantologian kurson kiu okazos en Togolando. Oni jam elektis min inter tiuj kiuj respondis bone al demandoj kaj kiuj bone faris hejmtaskojn. Mi sukcesis dank'al la tralegado de via libro en kiu troviĝas multaj aferoj rilate la demandojn. (Birindwa Mushosi - BURUNDIO)
Gratulon al la plej bone vendata lernolibro ĉe UEA! Ĝi certe valoras (kaj vi meritas) tion. (Petro Chrdle, komitatano de UEA – ĈEĤIO)
Mi certe posedas vian bonegan verkon, kiun mi aĉetis en Fortaleza kaj kiu unuapaĝe havas memorvortojn kiujn vi ĝentile tiam skribis... Gratulon pro la nova eldono de via (plenrajta) furoraĵo. (José Antonio Vergara, estrarano de UEA – ĈILIO)
"Vojaĝo" estas la plej elstara perfektiga kurso de Esperanto, ne nur el enhavo, ankaŭ el aspekto. (Liu Haitao - ĈINIO)
Mi legis "Vojaĝo"-n, dum mi estis en NASK (la "Nord-Amerika Somera Kursaro" de Esperanto) en Brattleboro somere 2003. Ĝi estas mirinda! Ĝi enhavas klasikaĵojn de nia lingvo, sed ĝi ne havas la 'klasikan' (malnovan, monotonan) vizaĝon. Ĝi plaĉas al hodiaŭaj legantoj dank' al sia vigla, freŝa kaj ĝisdata aranĝo de paĝoj, komentarioj kaj ilustraĵoj. Tiusence "Vojaĝo" ege inspiros verkantojn de Esperantaj lernolibroj. (Wen Jingen - ĈINIO)
Mi estas leganto de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj la libro tre plaĉas al mi. Mi asertas, ke ĝi estos mia lernolibro dum mia Esperanto-vivo... Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo. (Liu Zijia - ĈINIO)
Mi elkore gratulas vin pro tio, ke via libro denove konkeris la unuan lokon en la librovendejo de UEA. Mi feliĉas, ke mi legas kaj ĝuas viajn pensojn kaj vian laboron en la libro. Mi jam prezentis vian libron en Pekina Esperanto-Asocio. (Wang Lu – ĈINIO)
Mi jam kontaktis nian libroservon kaj ni mendos 10 ekzemplerojn de la tria eldono de via libro kiel komenco... Ni multe uzas vian belegan libron kaj mi volonte rekomendos ĝin! (Ileana Schroeder, komitatano de UEA - DANIO)
Mi dankas al vi pro via agrabla subteno dum mia vojaĝo tra Esperanto-lando. Laŭ mi, vi elektis bonan metaforon por la kurso. Tiu ĉi vojaĝo estas imponega kaj frandinda... Mi volas rapide plibonigi mian Esperantan lertecon. Multaj el la mirindaj taskoj en "Vojaĝo en Esperanto-lando" bezonas profundan pensadon... Pere de tiu ĉi studado mi eltrovis mirindan mondon kaj 'renkontiĝis' kun elstaraj homoj, kies ekzistadon mi antaŭe ne suspektis. Plue, verkante la eseojn, mi reakiris la imagopovon, kiu tro ofte malaperas ĉe la plenkreskuloj... Ankaŭ kelkaj el miaj plumamikoj estas dankemaj kaj inspiritaj pro la legado de via libro. (Betty Chatterjee - DANIO)
En la libroservo de la 93-a UK en Roterdamo mi aĉetis viajn librojn al mi mem kaj al mia amikino en Brazilo. Bedaŭrinde, viaj libroj estis ne tuj troveblaj, ĉar la lokon sub la tablo mi rimarkis nur post longa serĉado. Mi metis ilin surtablen, kaj tuj kelkaj homoj ilin trovis. (Lydia Lindla - ESTONIO)
Pri la verkoj kaj verkistoj, eventoj kaj E-historio Kolker ĉiam donas bazajn faktojn en la komentaroj, kiuj igas la libron kvazaŭ moderna enciklopedieto pri Esperanto... Ne malgravan rolon ludas la desegnaĵoj de F.L. Veuthey kaj la abundaj fotoj pri Esperanto-eventoj kaj esperantistoj, kiuj igas la lernolibron interesa kaj historia fotoalbumo... Miaopinie, indus uzi la libron kiel bazon por diskutoj en progresema grupo aŭ dum somera kurso. (Raita Pyhala - FINNLANDO)
Boris Kolker meritas varmajn gratulon kaj dankon. En "Kalevala", la finna nacia epopeo, estas belaj vortoj, kiuj esprimas miajn sentojn al la aŭtoro de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen mi citas: "Li nun plugis sulkon por kantontoj novaj, skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon. Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj lertaj bardoj inter la gejunularo, kiu nun kaj post li kreskos." - Dankegon! ... Cetere - nia studgrupo tralegis vian verkon jam dufoje - tiel entuziasme ni estis katenitaj ĉe via sorĉa teksto. Dankon - multan ĝojon vi transdonis al nia grupo. Via lernolibro sekvos kaj servos min ĝis mia lasta paŝo! Ĝi ja estas saniga kunvojaĝanto. (Jorma Ahomaki - FINNLANDO)
Sed la diamantoj en tiu juvelo ĝuste estas la komentaroj pri la tekstoj: renovigitaj, ĝisdatigitaj, ili fakte faras el tiu nova eldono tute alian verkon ol la unuan; tio estas vera dua eldono, kaj ne, kiel tro ofte, simpla represo kun detaletaj ŝanĝoj. Tiu notaro estas ercejo de informoj pri la du kampoj, kie ni, samideanoj, estas plej malkleraj: E-historio kaj E-literaturo; kaj ni ne forgesu, ke popolo, kiu ne konas sian historion nek literaturon, ne reale ekzistas. Tiu verko nun estas LA lernolibro dua-nivela en esperanto, kiu forsendas al paseo ĉiujn antaŭajn similaĵojn... Ni gratulu UEA pro tiu brila eldona sukceso, certe furoronta ĉe tiu mirakle ĉiam refloranta printempo: novesperantista flaŭro... Mi tre ĝojas, ke Vojaĝo nun atingis sian 3an eldonon; ĝi estas la plej bona el la aperintaj kaj aperantaj lernolibroj pri E-o, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj gelernantoj, por ke ili konu la vivon, socion kaj historion de la esperantistaro. Estu laŭdata, ke vi verkis tion! (Jean-Luc Tortel - FRANCIO)
La verko de Boris Kolker estas tiom vaste celebrata, ke malfacilas aldoni ion novan. Eble tamen indas rediri, ke la elektitaj tekstoj konsistigas tre praktikan krestomation, en kiu facilas pluki tekstojn, eĉ por mallongdaŭra studsesio, eĉ por diversnivela publiko, kaj ĝuste tio estas ofta okazaĵo en la vivo de Esperanto-instruisto... Entute la verko ĉiel spronas la inspiron de la instruisto kaj donas al li aŭ ŝi riĉegan materialon por konstrui siajn kursojn... Bonega perfektiga ilo, kiun mi ĉiam rekomendis al la finintoj de la Gerda-retkurso. (Marc Bavant, Direktoro de la sekcioj Faka Lingvo kaj Kontrolado de lerniloj en la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibro - FRANCIO)
La dua eldono, reviziita kaj konsiderinde plivastigita, fariĝis libro nepra por ĉiu serioza esperanto-parolanto, kiu dezirus ekzameniĝi pri "Kapableco" (ekzameno de la tria nivelo de la Franca Instituto de Esperanto). Sed ĉiu ajn profitos legante ĝin trae aŭ malfermante ĝin hazarde en diversaj lokoj. Mi rekomendas la libron ankaŭ por perfektigaj kursoj, intensaj staĝoj aŭ plivigligo de la kluba vivo: ĝi estas bonega helpilo. (Renée Triolle, ĉefdelegito de UEA, aŭtoro de lernolibro - FRANCIO)
Via VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO estas simple brila: la enhavo; la preskvalito; la paperkvalito; la ilustraĵoj, ĉio - eĉ la ideo krei tian libron - estas laŭ mi absolute genia. La Esperantistaro dum multaj jaroj vin kore dankos! (Johano Rapley - FRANCIO-BRITIO)
Mi jam uzas la unuan eldonon de "Vojaĝo" kaj povas (varme) rekomendi ĝin por ĉiuj, kiuj volas multe lerni kaj pri la lingvo kaj pri Esperantio. La tekstoj estas tre diversspecaj kaj interesaj. Nun venas la dua eldono. Laŭdire, estas multaj novaj tekstoj. Bravo, mi certe aĉetos ĝin. Sed precize ĉar multaj tekstoj estas novaj, indas aĉeti ankaŭ la unuan! (François Bartsch, komitatano de UEA - FRANCIO)
Mi ĵus aĉetis la novan eldonon de "Vojaĝo en Eo-lando", kaj mi ege gratulas vin pro ĝi! Tre bela, interesa, informplena, leginda libro. Unu el plej legindaj Eo-libroj, kiujn mi iam trafis. ... Ĝi estus perfekta bazo por programo pri Esperanto-kulturo kaj -literaturo, ĉe la strebata lernej-fina ekzameno en Francio, kie Eo ankoraŭ ne estas akceptata. Tiu akcepto estas unu el la ĉefaj celoj de ni, francaj Esperantistoj. Laŭ mi, la libro povus helpi al ni montri al la ministeriaj oficistoj, ke la necesajn lernilojn ni jam havas. (Aleks Kadar – FRANCIO)
Mi ŝategas la libron kaj la eblecon malkovri tiom da valoraj tekstoj kiun la libro donis al mi. Fakte, mi preskaŭ ĉiam elektas Esperantajn librojn pro tio ke mi legis fragmentojn en "Vojaĝo"... Se vi ne tro ŝatas verki, neniam tion ŝatis, aŭ nenion verkis ekde pluraj jardekoj, vi sendube akiros interesajn spertojn. Verŝajne, vi pli kaj pli facile verkos, la ideoj pli facile aperos, eble via cerbo plijuniĝos!... Sur la dorso de la kovrilo la aŭtoro invitas vin al komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Ne hezitu, eniru la aŭtobuson; la ĉiĉerono estas bonega, kaj la lando nepre vizitinda! (Catherine Boen – FRANCIO)
Kiam oni pruntedonis al mi la duan eldonon de via libro, mi faris la unuajn lecionojn, kio, eĉ sen korektado, certe multe helpis min trapasi ĉi-somere la duanivelan francan ekzamenon. Mi aĉetis la trian eldonon kaj faras ĉiujn ekzercojn en tiu bonega libro... Mi feliĉas partopreni vian kurson! (Beatrice Allée – FRANCIO)
Mi jam havis la ŝancon "vojaĝi" dank' al tiu mirinda libro kaj ĝia aŭtoro Boris! Nu, kia mirinda vojaĝo! De la komenco ĝis la fino mi pli kaj pli verdiĝis!!!! Kaj ankaŭ plibonigis mian homan idealon; vere esperantistiĝi pliriĉigas la spiriton! (Christine Keysers – FRANCIO)
Miaj amikaj gelernantoj pensas ke mi estas spertulo. Sed mi estas konscia, ke miaj konoj estas truhavaj. Kaj jen – miraklo!- sur la reto mi malkovras "Vojaĝo en Esperanto-lando". Bona okazo por provi vojaĝon agrablan kaj riĉigan, kiu espereble alportos mirindajn travivaĵojn... Kiam, tagon post tago, vi praktikas la ekzercojn, proponitajn en "Vojaĝo", vi fine havas en la kapo vortojn, kiuj estas kvazaŭ enkaĝigitaj birdoj dezirantaj uzi okazon por memesprimiĝi. ... Kial mi ne konis pli frue la Perfektigan Kurson!? (Marcel Lemeltier – FRANCIO)
Mi lastatempe foliumis kaj grandparte legis "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj mi estas tre impresita. Ĝi estas ekstreme rekomendinda lernolibro por kursoj por progres(eg)intoj. Tre ambicia, kaj tre bona... Se mi iam gvidos kurson por progresintoj, mi sendube uzos vian libron. Nenio komparebla ekzistas por tia nivelo, kiun ĝi celas. (Bertilo Wennergren, Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro en la Akademio de Esperanto, aŭtoro de PMEG – GERMANIO-SVEDIO)
Mi kore dankas al vi pro via pacienca instruado kaj pro via vere mirinda lernolibro. "Vojaĝo en Esperanto-lando" ja ne estas nur lernolibro; ĝi estas ankaŭ kvazaŭ landkarto de Esperantujo; ne, ne nur landkarto - iasence ĝi estas Esperanto-lando mem. Trastudinte vian libron, mi plibonigis mian scion de la lingvo kaj profundigis kaj grandigis mian scion de la interna ideo, de la movado kaj - eble plej grave - de mirindaj esperantistoj. Nun mi intencas legi kelkajn originalajn romanojn, kies fragmentoj aperis en "Vojaĝo". (Jörg Rewitzer - GERMANIO)
Gratulegon al vi pro via bonega esperanto-kultura lernolibro. Ion tian jam longe ni bezonis. (Detlev Blanke - GERMANIO)
Ankaŭ mi estas adorantino kaj fervorulino de via grandioza libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi eĉ prenos ĝin al la Bahaa Mondcentro en Haifa, kie mi servos dum 30 monatoj, kaj intencas starigi Esperanto-kurson tie. Dankeme kaj elkore salutas vin. (Heide Martha Otto – GERMANIO-ISRAELO)
Miaopinie ĉiu serioza esperantisto devus havi "Vojaĝo"-n. La plej grava merito de la libro, laŭ mi, estas, ke ĝi en mirinda maniero instigas al pliprofundiĝo en la Esperantajn kulturon kaj historion. (Dieter Dungert - GERMANIO)
Estante granda ano de via VOJAĜO, mi jam ekscitite atendas la novan eldonon, kaj vaste varbos pri ĝi. (Ursula Niesert - GERMANIO)
Kadre de mia Esperanto-instruado mi tutcerte ofte kaptos la okazon 'virtuale' vojaĝi tra Esperanto-lando per via mirinda libro! (Antje Reeh - GERMANIO)
Sed antaŭ ĉio mi volas danki al Vi por Via elstara "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiun mi - hontinde! - nur antaŭ nelonge aĉetis kaj komencis legi. Laŭ mia opinio, ĝi estas senprecedenca verko, taŭga por instrui Esperantistojn de ĉiu nivelo. Por mi mem, ekzemple, bona okazo por rekonatiĝi kun tekstoj, kiujn mi legis antaŭ pli ol 20 jaroj... Vi povas esti certa, ke mi rekomendados la libron. (Gerd Bussing - GERMANIO)
En Esperantujo ĝene mankas baznivela edukado, kaj estas unu el la grandaj meritoj de Boris Kolker, ke li kompilis sian Vojaĝon en Esperanto-lando, kiu ja estas ĝuste tia baza kapabligo, baza orientado. (Sebastian Hartwig – GERMANIO)
Mi gratulas vin pro via bonega kaj belega libro, kiun mi ne nur studas sed ankaŭ rigardas ĝin kiel unu el la plej utiligeblaj lernolibroj de nia lingvo. (George Dermatis - GREKIO)
La riĉa enhavo de "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas juvelo kiun nia Esperanta Grupo de Alicante (Hispanio) aĉetis kaj rekomendis havigi al niaj lernantoj kiel perfektigan esperantan kurson. Por mi, tre veterana kaj aŭtodidakta esperantisto ekde mia juneco, la verko estis dia donaco... La laboro de akademiano Boris Kolker estas impona, ame farita, sindonema por eldono inda al eksterordinara verko, oferante sian propran personecon kun svarmo de viva kulturo... Inter la artaj kapabloj de la aŭtoro plej elstaras lia imagpovo por krei plej ĝustan gvidlibron por ellerni nian esperantan kulturon, morojn kaj lingvon. (Rodolfo Canet Marin – HISPANIO)
Ĉiu teksto de "Vojaĝo" estas kiel diamanto. Ĉiu leciono estas ekvilibrigita juvelo kaj estus tre malfacile ŝanĝi ion ajn... Fine de la jaro 2004, aliaj samurbanaj esperantistoj kaj mi kunrefondis Esperantan grupon en la urbo Manresa. "Vojaĝo" instigis min proponi la ideon fari tion. Kelkaj junaj homoj interesiĝis kaj interesiĝas pri Esperanto, kaj la grupo iom post iom, malrapide, pligrandiĝas. Kompreneble, mi multfoje montris mian ekzempleron de "Vojaĝo" kaj parolis pri via kurso al la samideanoj. (Francesc Serra - HISPANIO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas mirinda, leginda kaj studinda libro, per kiu oni vere vojaĝas, vojaĝas tra la imaga lando; la lando kiu iom post iom transformiĝas, paradokse, en realaĵon, ĉar Esperanto-lando komencas reale vivi en niaj mensoj kaj koroj. Laŭ mi, la kerno de "Vojaĝo" estas konigi Esperantujon al la legantoj kaj pere de ili al la tuta mondo, tiel pligrandigante la nombron de esperantujanoj. Tion la aŭtoro efektivigas per tre agrabla maniero, kia konvenas al bona turista, kultura vojaĝo, saĝe miksante la riĉecon de la enhavo kun certa tuŝo de humuro kaj distro. El la didaktika vidpunkto, tio faras tre motivanta ĝian legadon. (Santiago López Fernández-Aguado – HISPANIO)
Mi estas blinda de mia infanaĝo, sed mi, feliĉe, havis tre aktivan internacian vivon. Mi nun denove aktivas en la Esperanta movado. Mi partoprenis la UKojn en Florenco kaj en Jokohamo. Mi havas vian lernolibron en sondisko en formato MP3, kaj ĝi estas ege utila por revivigi mian scipovon de la internacia lingvo. Mi, tamen, ege ŝatus legi la lernolibron en komputillegebla dosiero. (Pedro Zurita – HISPANIO)
Mi ege ĝojas, ke mia ŝatata libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" estos eldonata la trian fojon en la plej baldaŭa tempo. Ĝi estas eminenta verko, kiu ankoraŭ eldoniĝos multajn fojojn, ĉar ĝi vere meritas tion. Laŭ mi, ĝi estas unu el fundamentaj libroj, kiujn ĉiuj esperantistoj - ĉu komencantoj, ĉu malnovuloj - devus regule studi. Ĝi estas ne nur enhavoriĉa, sed ankaŭ bone redaktita, eĉ por tiuj, kiuj interesiĝas pri la pasinteco de nia lingvo kaj movado. Por montri mian aprezon je via verko, mi povas diri al vi, ke ĝi estas kun mi ĉi tie en Singapuro, kaj kiam mi renkontiĝas kun lokaj samideanoj, mi tre bone povas uzi ĝin kaj kuraĝigi la esperantistojn en Singapuro studi ĝin profunde el diversaj vidpunktoj. (Georgo Nanovfszky, ambasadoro de Hungario - HUNGARIO)
Jen verko por p e r f e k t i g o de la scio de tiuj, kiuj jam efektive havas la fundamenton, kaj do kiuj havas la eblon kun spirita komforto lasi sin influiĝi de la tekstoj elektitaj bone kaj komentitaj bonege... Mi elkore gratulas Borison Kolker: lia evidenta ŝato al vere bonaj Esperantaj tekstoj, liaj mondokono, historio-kono, inventemo kaj persista redakta laboro produktis tre bonan, utilan libron. Evidente, mi - kaj aliaj simile - bezonas ankoraŭ tempon por ekkoni la libron vere bone, kaj por povi ĝin analizi laŭmerite kaj por uzadi ĝin plensukcese. (Blazio Vaha, verkisto - HUNGARIO)
Amikino pruntedonis al mi vian "Vojaĝon" kaj sincere mi diras, ke ĝi estis ĝua legaĵo... La sukceson de la libro brile pruvas, ke jam pretiĝas la tria eldono. (Csiszar Ada - HUNGARIO)
Mi jam preskaŭ ĉiujn pecojn legis en "Vojaĝo", la tuto tre bone impresis min. Mi nun cerbumadas kiujn partojn mi prezentu al miaj studentoj. (Ivan Bujdoso - HUNGARIO)
Estas kompreneble, kial "Vojaĝo" aperis en tri eldonoj! Sen ankoraŭ legi ion ajn, ĝi estas tre alloga! Plaĉa estas la formato, agrable estas enmanigi ĝin. Kaj sprita estas via invito sur la dorsa kovropaĝo. Gaja, afabla. Tiu senpera tono via sonas alloge. Kaj la bildoj! kaj la alikoloraj rimarkoj, notoj! la desegnaĵoj! ili ĉiuj invitas onin por eklegado, eklernado. Tia estas la libro, kiu estas modelo por lernolibroj! Via libro estas vera unikaĵo!!! (Judit Felszeghy - HUNGARIO)
Persone mi multe profitas de "Vojaĝo", kaj ĝi estas mia plej kara instrulibro! (Reza Torabi, komitatano de UEA – IRANO)
Mi sendis ekzempleron de via belega kaj bonega libro al irlanda registara ministro, S-ino Mary Hanafin (konatino de mi dum 25 jaroj, kiu respondecas pri informadiko en Irlando, kaj laboras ĉe nia ĉefministro). Mi sendis vian libron al ŝi kiel pruvon ke ekzistas riĉa E-kulturo... Krome, mi iom montros vian libron dum diskuto en la Eŭropa Parlamento (kiel aldonan pruvon pri la ekzisto de EO-a kulturo). (Sean O' Riain, komitatano de UEA, Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio - IRLANDO)
Gratulon pro la tria eldono la "Vojaĝo", mi aparte ĝojas pro la pli grandaj literoj! Certe la islanda libroservo havigos al si la libron, mi antaŭĝojas vidi ĝin. (Baldur Ragnarsson, honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, poeto – ISLANDO)
Mi vizitis la hejmpaĝon EDUKADO.net kaj renkontis en ĝi la komentojn pri via libro. Ili estas fascinaj! La skribintoj parolis tre fervore pri la libro, laŭdante la diversajn facetojn de ĝi (enhavo, grafikado ktp). Ŝajnas ke, legante iliajn komentojn, oni tuj emas kuri kaj aĉeti la libron... Gratulojn pro la furoreco de la vendoj de via libro. Ankaŭ pro la tradukoj al aliaj lingvoj. (Josef Shemer - ISRAELO)
Gratulojn, estis vere granda sukceso. (Amri Wandel, komitatano de UEA, membro de la Akademio de Esperanto - ISRAELO)
Mi ricevis "novjaran donacon" de UEA - vian bret-rompilon furorantan - kaj povis nun mem impresiĝi de tiu ĉi impona lernilo. Ne imageblas, kiom da historia kune kun lingva materialo povus kaŝiĝi en unu mezdika libro! ... Tio pruvas la geniecon de ĉi-instrulibro (kiun mi jam komencis legi kaj trovas en ĝi multegajn interesajn faktojn, pri kaj ĉirkaŭ la lingvo/movado!). (Sergeo Tyrin - ISRAELO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas samtempe: - konciza enciklopedio pri esperantismo; - konciza historio de la lingvo Esperanto kaj de la esperantista movado; - konciza historio de la Esperanta literaturo; - antologio de Esperanta poezio; - antologio de Esperanta prozo; - antologio de artikoloj pri turismo, sporto, sano, tekniko, scienco; - manlibro de stilo; - ekzercaro pri lingvo kaj stilo, por progresantoj; - modelo de plano por organizi klubajn renkontiĝojn; - gvidlibro por aktivuloj en la movado (t.e.: por organizantoj de esperantistaj kongresoj, kunvenoj kaj festivaloj; por organizantoj de esperantistaj ekskursoj; por eldonistoj; por redaktantoj de revuoj aǔ ĵurnaloj; por raportistoj de radioelsendoj, televidelsendoj ktp.); - kurso de beletra kreado (por verkistoj kaj kantokreantoj, por reĝisoroj kaj aktoroj, por ĵurnalistoj, raportistoj, prelegantoj ktp); - proverbaro; - kvizaro pri esperantistaj movado kaj kulturo; - albumo de belaj fotoj pri esperantistaj movado kaj kulturo... Unu el la meritoj de tiu ĉi libro estas, ke mi nenie trovis tajperarojn en ĝi. (Luiza Carol, verkistino - ISRAELO)
Ni komencu per mallaŭdo: libro tro bona. Tro bona kompare kun la meza nivelo de la personoj, kiuj uzos ĝin... Redakte, la libro prezentiĝas kiel kolekto de 26 lecionoj de serioza triagrada kurso en imagita modela klubo, kien venas kaj parolas gastoj, jen movade elstaraj, jen malpli konataj sed egale interesaj. Ĉiu leciono havas literaturaĵon, movadan eron, internacian kulturon kaj - kiel povus esti aliamaniere dum kurso? - detalan komentaron kaj lingvajn ekzercojn, prezentitajn tre lerte kaj tute malenue. Ne nur la kursanoj lernos multegon el ĝi, sed certe ankaŭ la kursestro: se duan mallaŭdon mi faru, ĉiu linio estas tiom informoriĉa, tiel ke nur unu lego ne sufiĉas por ĉerpi plene el tia riĉeco. (Carlo Minnaja, membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de vortaro - ITALIO)
Majstroverko. Tre interesa legaĵo. La kontribuoj enhavaj, inteligentaj, la ekzerca parto stimula; ekz. verkigi la sekvon de la Piron-a rakonto, brila ideo! Senpacience mi atendos la eldonon! (Michela Lipari, eksa ĝenerala sekretario de UEA - ITALIO)
Bonega instruilo, interesa historia priskribado, tre helpodona la komentaro. Mi ekuzis ĝin la pasintan jaron por prepari kursanojn alfronti duagradan ekzamenon. Vere tre utila. Bela la grafiko, sed ne tiom facile legebla la Komentara parto, por ties griza fono kaj ties eta karaktraro. Enhave libro leginda kaj legenda (ĉiusence!) (Elda Doerfler, Prezidanto de Esperanto-Ligo Filatelista - ITALIO)
Gratulon pro la tria eldono de via libro - tre rapide vi atingis tion! Ĝojigas min la sciigo, ke vi mencias mian libron en la nova eldono. (Anna Lowenstein, membro de la Akademio de Esperanto, verkistino - ITALIO)
Fine ni ricevis la diskojn kun la voĉlegata versio de via verko "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi tuj sendis al vi unu ekzempleron. Tio estu signo de la dankemo de nia asocio. Vi nur malfacile povas imagi, kiom valora estas tiu disko por la membroj de nia asocio. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) sincere dankas vin unue ĉar vi verkis la libron, kaj due, ĉar vi tiom afable ebligis al ĝiaj membroj ĝui ĝin plene kaj libere. (Pier Luigi Da Costa - ITALIO)
Antaŭparole la aŭtoro B. Kolker diris, ke la devizo de la legantoj estas "Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!". Por atingi tiun celon, ni devas serioze plenumi ĉiujn ekzercojn, zorge preparitajn kaj metitajn en ĉiujn lecionojn. Mi kredas, ke vi atingos sukcese tiun nivelon, se vi diligente kaj pacience luktos kontraŭ ĉiuj ekzercoj aŭtodidakte aŭ grupe... En la venonta loka Zamenhofa-festo en Kobe, mi aĉetos 5 ekzemplerojn de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por uzi ilin kiel mian donacon al novaj, estontaj esperantistoj en nia klubo. Mi jam antaŭmendis ilin ĉe la libroservo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).(Cuda Masao - JAPANIO)
En la lasta Esperanto-Festo en Tokio mi prezentis vian libron kaj mi mem uzis ĝin en mia klaso, selektante la ĉapitrojn. (Syôzi Keiko, komitatano de UEA - JAPANIO)
En la lastaj du jaroj mi kun ĉirkaŭ 40 kunlaborantoj, helpate de Boris, redaktis la japanan retan version de "Vojaĝo", kio estis interesega kaj la plej plenuminda tasko en mia esperantista vivo. Mi tralegis ĉion de "Vojaĝo". Necesis granda peno kaj pacienco por kompreni ĉiun tekston ĝis ĉiu parto, kaj post tiom da okupiĝo la libro ankoraŭ ne tedas min -- mi ne sentas, ke mi komprenis sufiĉe la tutan libron... Tre utilas ĝia gvidlibreco, sed pli rimarkinde estas, ke ĝi estas bonkvalite tuteca lernilo kaj ekzercilo. Se oni pacience tralegos la tekstojn kaj plenumos ekzercojn unu post alia, granda estos profito. (Simizu Yuko - JAPANIO)
Mi kredas, ke via libro "Vojaĝo en E-lando" estas la plej bone kompilita teksto por mez-gradaj lernantoj. Japanaj E-istoj baldaŭ okazigos UK en Yokohamo. Ĝis tiam ni intencas levigi nivelon de kapableco de japanaj E-istoj. Kiamaniele? En studklaso oni povus legi vian libron, tamen iom malfacilan por mem-lernado sen gvidanto. Tial mi intencas japanan tradukon de via "Vojaĝo en E-lando" per 67 kuntradukontoj dum 1 monato k metos tutajn tradukojn japanigitajn sur TTT (hejmpaĝaron), kie oni povos legi la tradukon senpage k povos lerni E-on komparante E-on kun la traduko. (KOBAYASHI Tsukasa, verkisto – JAPANIO)
Mi forte aplaŭdas vian verkon "Vojaĝo en E-lando", daŭre plej multe vendatan. Mi legis ĝin, samtempe komparante kun la japana traduko, ĉar mia E-nivelo ne estas tiel alta. Ĝi kortuŝis min. Preskaŭ ĉiuj eroj estas bonaj kaj utilaj por mi. Kaj mi ege multe ekkonis pri E-tujo per ĝi. Mi tralegis la libron 4-foje por enkapigi. Mi elkore dankas vian penigan klopodon kaj komprenas, kial via libro furoras plej multe. (Miyoshi Etsuo - JAPANIO)
Mi metis la libron sur la legobreton por iam trarigardi kun miaj infanoj, kiuj tiamaniere povos kleriĝi pri la Esperanto-kulturo, por ili ankoraŭ preskaŭ nekonata. (Mark Fettes – KANADO)
Miajn sincerajn gratulojn pro la jam konstanta sukceso de la "Vojaĝo"! Ankaŭ mi en miaj E-lecionoj ĉe la universitato uzas vian lernolibron. (Majra Baradosova - KAZAĤIO)
Mi estas tre feliĉa kun via libro. Ĝi estas tre interesa, ĉar kun ĝi mi certe vojaĝas en la historio kaj la mirinda mondo de Esperanto. Mi trovas ĝin didaktika kaj agrabla... Mi devas studi kaj legi plu por perfektigi mian Esperanton, kaj via libro estos la plej bona ilo. (Alfonso Londoño - KOLOMBIO)
Mi jam pli ol dek du fojojn legis vian libron nomatan "Vojaĝo en Esperanto-lando". Tio faris min esperantisto. Kvankam antaŭ longa tempo mi jam lernis fundamentan gramatikon de Esperanto, mi ne povis scii ideon, kulturon, historion, famajn esperantistojn, ĝis mi legis vian libron. Multan dankon al vi pro tio, ke vi verkis tian bonegan libron! Via libro malfermas la pordegon de Esperantujo por komencintoj. (Lee Hyun Hee - KOREIO)
Mi havas ekzempleron de via verko. Mi havis ankaŭ la unuan, malpli luksan eldonon, sed mi donacis ĝin al mia e-lerninto. Vian libron mi multe mencias en miaj e-kursoj kaj utiligas ĝin kun progresantaj lernantoj. (Hugo Mora – KOSTARIKO)
Boris Kolker eldonis ĉe UEA la duan plibonigitan eldonon de la perfektiga kurso de Esperanto, kiu samtempe estas gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Riĉe ilustrita, la verko prilumas diversajn aspektojn de Esperantujo... Korajn gratulojn al ilustra redaktoro Osmo Buller kaj grafikisto Francisco Veuthey kiuj dokumentite gvidas nin tra 26 lecionoj de la Esperanta pasinteco kaj la aktuala vivo... Esperantujo en la libro estas ĉarme multvizaĝa kaj ties kroata parto estas stimula. (Spomenka Štimec, eksa membro de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, verkistino, aŭtoro de lernolibro - KROATIO)
Mi tre ŝatas la strukturon kaj uzeblecon de "Vojaĝo". (Maritza Gutierrez, komitatano de UEA – KUBO)
Sendube, "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas bonega libro, kaj mi kaptas tiun ĉi okazon por gratuli vin pro tiu trezoraĵo el ĉiu vidpunkto. (Julian Hernandez Angulo, komitatano de UEA – KUBO)
En Riga mi gvidas Esperanto-klubon kaj iam mi dum niaj kunvenoj uzas ankaŭ vian libron "Vojaĝo...". Vi estas bravulo! Eble iam Vi skribos ankaŭ pri mi - organizanto de la unua BET, kiu poste iĝis grava aranĝo por la tuta Sovetunio kaj de kiu fariĝis ankaŭ SEJT. (Biruta Rozenfelde, komitatano de UEA – LATVIO)
Sciis B.Kolker kolekti kolektivon da interesaj kaj kompetentaj rakontistoj. Tial la gvidlibro, laŭteme tre varia, estas jen amuza, jen pensiga, sed ĉiam instrua. Ĉiuj tekstoj de la lecionoj prezentas bonan, klaran, maltedan lingvaĵon. Vere, ĝi ne ĉiam estas konsiderinde simpla – ĝi ja celas altigi la lingvokulturon de la leganto. La atenta leganto havas bonan okazon riĉigi sian vortprovizon... Finfine, mi respondu la titolan demandon, kiel spertiĝi en Esperanto. Estas simple – akiru la gvidlibron "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj atente, kun krajono enmane, legu ĝin. Vi nepre atingos la celon! (Vytautas Šilas – LITOVIO)
Mi persone havas la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi tralegis ĝin kaj restis kun granda pozitiva impreso kaj entuziasmo. Kore dankas al Vi pro tio! (Viktor Galeski – MAKEDONIO).
Vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" mi plezure aŭskultis per sondisko en formato MP3, poste mi kopiis ĝin por nia Moldavia blindula Esperanto-societo. (Victor Varzari – MOLDAVIO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" ne estas ordinara lernolibro. Vere, ĝi estas ege bona libro, ĉar ĝi enhavas multe pri diversaj temoj en Esperantujo: gravaj esperantistoj, la Esperanta historio, kulturo, literaturo, ktp. Boris, koran dankon pro via gravega, granda laboro... estas bona ideo, ke Meksika Esperanto Federacio vendu vian verkon. (Mallely Martinez Mateos – MEKSIKO)
Korajn gratulojn al vi kaj al ĉiuj uzantoj de via libro. Ĝi estas agrabla instruilo/lernilo. Jam kelkfoje mi povis donaci vian Vojaĝon al homoj en landoj kie ne estas Esperanto-bibliotekoj. Se mankas al la homoj gravaj verkoj, kiuj estus bazaj por kompreni la estiĝon kaj evoluon de la lingvo kaj de la uzantoj/kritikantoj, via verko estas belega enkonduko en tiu mondo! Volonte mi aĉetos pliajn dum la UK. (Ans Bakker ten Hagen, komitatano de UEA – NEDERLANDO)
La dua, reredaktita kaj kompletigita eldono de la libro estas vere valora materialo, legenda kaj trastudenda por ĉiuj konsciaj esperantistoj, ĉu individuaj pluperfektiĝemuloj, ĉu studantaj en grupoj, kunagantaj en kluboj... Verŝajne la nova libro - ni povas diri iusenca "antologia enciklopedio" - de sinjoro Kolker fariĝas nepre havenda sur la breto de ĉiu kursgvidanto, klubestro kaj konscia esperantisto, apud la naciaj kaj unualingvaj vortaroj kaj plej ŝatataj lernolibroj. ... La libro furoris dum la kongreso en Vilno (2005) kaj en la libroservo el ĝi estis venditaj plej multe da ekzempleroj (96). La intereso estis granda, malgraŭ tio, ke fakte multaj samideanoj posedas (kaj espereble trastudis) la duan eldonaĵon. ... Interese estas ke la kurso aperis ankaŭ en la japana lingvo. (Katalin Kovats, membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibro - NEDERLANDO-HUNGARIO)
La verko estas tipografie majstre farita, riĉa je koloroj, fotoj kaj desegnaĵoj... Se vi ŝatas vojaĝadon, literaturon en diversaj kulturoj, tiam mi povas konsili al vi tiun ĉi unikan lego-, studo- kaj trarigardindan libron, kiun mi du fojojn kun granda plezuro tralegis. (Jacques Tuinder - NEDERLANDO)
Kun pli kaj pli kreskanta admiro mi tralegis vian "Vojaĝo en Esperanto-lando". Vere, tiuj, kiuj ĝin atente tralegos (aŭ trastudos, kompreneble), akiros vastan konon pri "Esperanto-lando"! (Wouter Pilger, aŭtoro de vortaro - NEDERLANDO)
Koran dankon pro la honoro, ke mia libro "Vivo de Andreo Cseh" estas menciita en via tre interesa kaj utila verko "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi kore gratulas ke la verko jam atingis 3-an eldonon. Ĝi vere meritas ĝin. (Ed Borsboom, prezidanto de OSIEK - NEDERLANDO)
Mi akiris la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", post kiam mi trastudis en la perfektiga kurso kelkajn lecionojn de tiu libro ... kaj mi malkovris orminon de informoj, de klarigoj, de instruoj kaj de poeziaĵoj. Oni ĉerpas el ĝi interesajn informojn pri homoj, kiuj kreis eventojn, kaj homoj, kiuj kontribuis kaj kunhelpis la movadon de Esperanto. Oni ĉerpas el ĝi ankaŭ gramatikajn kaj kulturajn sciojn. Ĝi estas perfekta ilo por prepari sin al ekzamenoj kaj por ĉiu ĝi estas nepre necesa instrumento. (Leonie Schaup – NOV-KALEDONIO)
Mi legis la unuan eldonon kaj ege profitis per ĝi. (Harald Helfgott – PERUO-USONO-BRITIO)
Mi aĉetis vian lernolibron "Vojaĝo...". Ekde la vintra semestro 2003 mi utiligos ĝin en mia esperanto-kurso por la studentoj de la Lublina Politekniko... Mi pensas kaj esperas, ke ankaŭ ili multe ĝuos vian lernolibron, same kiel tio okazis al mi. (Tomasz Chmielik, komitatano de UEA, verkisto - POLLANDO)
Mi tre gratulas, ke Via kurso estas jam en la japana lingvo. Ĉu ne estus bone, ke ĝi aperu ankaŭ en la pola lingvo? (Stanislaw Mandrak - POLLANDO)
La 14-a numero de la revuo de E-Grupo ĉe Vezero finiĝas jam per la kristanskaj kaj novjaraj bondeziroj kun la sufloro pri taŭga kristnaska donaco. Ni malkaŝu: "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker. Ni malkaŝas tion des pli volonte, ĉar iu el la vojaĝoj ja sufloras tiun al la esperantlingvaj radioelsendoj. (Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA, membro de la Akademio de Esperanto - POLLANDO)
Ankaŭ mi apartenas al la admirantoj de "Vojaĝo...". Unuafoje mi legis ankoraŭ la sovetian version; jam tiam mi multe ĝuis. La nova eldono estas mirinda. Mi aĉetis jam plurajn ekzemplerojn kaj donacis ilin al miaj verdaj amikoj kiel plej utilan donacon. (Georgo Handzlik, la Bardo sen barbo - POLLANDO)
La riĉege ilustrita libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" devas esti en la manoj de ĉiu esperantisto. Vere rimarkinda estas la sekcio "Komentaro", kiu aperas ĉe la fino de ĉiu leciono kaj estas solida bazo por la kono de la Esperanta kulturo. Tie la aŭtoro, krom klarigi kelkajn punktojn de la tekstoj, aldonas informojn pri la ĉefaj agantoj kaj eventoj de Esperanto-lando. Por mi studi en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) estis sperto ege interesa kaj profita. La konoj, profesieco kaj amo al Esperanto de profesoro Boris Kolker tre impresis min. (Antonio Tavares – PORTUGALIO)
Mi represos materialon pri via libro, ĉar ĝi vere estas interesa. (Aurora Bute, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA – RUMANIO)
Mi ne diru multe pri la libro, ĉar sen mia opinio ĝi jam famiĝis tra la tuta E-mondo. Ĝi tion meritas, ĉar estas vera juvelo en nia por- kaj priesperanta literaturo. Ĝi donas tre riĉan prezenton de diversaj originalaj literaturaj stiloj, abundan informan materialon pri la E-movado kaj – kio aparte valoras – ĝi enhavas kolose multan klarigan komentaron pri la homoj, libroj, eventoj en Esperanto-lando. Ĝi estas vera enciklopedio en beletra-instrua formo. (Vladimir Samodaj, honora membro de UEA, verkisto – RUSIO)
Sendube "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker estas bona bazo por tiuj, kiuj volas senti sin hejme en la tutmonda Esperantio. Ni arde konsilas ĝin al tiuj, kiuj timas aĉeti esperantlingvajn librojn - en "Vojaĝo..." vi nepre trovos ion interesan, ĉar ĝi konsistas el multaj tekstoj pri diversaj temoj. Krome, ĉiu leciono portas fortan emocian efikon. La libro povus esti ankaŭ plej taŭga esperantaĵo por donaci al viaj amikoj, legemaj aŭ ne tre. Ni "Vojaĝu" ĉiuj kune - kaj jam ĉi-somere spertu pli bonan lingvonivelon ĉe niaj aranĝoj. (Slavik Ivanov kaj Aleksandr Osokin - RUSIO)
La libro, laŭ mi, meritas esti celo de la vivo. Laŭ signifo por la irantoj en Esperanto-landon kun celo resti ties civitanoj, ĝi restos eterne utila. Mi nur bedaŭras pro mia partopreno per ne la plej bona mia verko; nu, tiu ne ankoraŭ estas verkita. Cetere, la 3-an de novembro la klubkunsido en Tiĥvina urba E-klubo decidis aranĝi ekstran kunvenon ĉiumonate speciale por studi la "Vojaĝo"-n. Dankon al la aŭtoro! ... Mi kore gratulas vin pro la granda sukceso de via "Vojaĝo"! Plej kontentiga fakto estas, ke la libro ne nur aĉetatas, sed aktive uzatas. Ankaŭ mi uzas! (Mikaelo Bronŝtejn, verkisto kaj kanzonisto - RUSIO)
La lernolibro estas metodike perfekta, interesa laŭ enhavo kaj, sendube, tre utila ne nur por progresantoj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj opinias sin "perfekte sidantaj en la lingvo". Pro tio ke ĝi enhavas multe da interesaj faktoj pri E-historio kaj literaturo, ĝi estos bona helpilo por prepari sin al la supera ekzameno. (Nina Cvileneva - RUSIO)
Tiu ĉi libro mirinde taŭgas por tre diversaj progresantoj... Meditante pri legitaj fragmentoj, verkante daŭrigojn, respondante gramatikajn kaj esperant-kulturajn demandojn, oni iĝas vera esperantisto! ... Se vi volas ĝui legadon, aŭ prepari vin por ekzamenoj, aŭ interese aranĝi kunvenon, aŭ perfektigi viajn sciojn, ni rekomendas al vi tiun ĉi rimarkindan libron. (Anna kaj Mati Pentus - RUSIO)
Oni povas multon ekscii pri historio, literaturo, stilo de esperanto, konatiĝi kun bone elektitaj beletraĵoj, pecoj pri vivo kaj moroj en diversaj landoj. Ĉiu teksto estas abunde provizita per tre utilaj komentoj; post ĉiu leciono troviĝas ekzercoj por studemuloj, sed faritaj tute ne dokte-tede, sed tiel, ke la homo ĝuu la ekzercadon. ... Do, progresantoj, instruistoj kaj klubgvidantoj, aperis libro nepre utila kaj bezonata por vi! (Nikolao Gudskov – RUSIO)
La libro enhavas tekstojn pri la historio kaj facetoj de nia lingvo (de "Kiel naskiĝis Esperanto" plume de la Majstro ĝis... sakroj en Esperanto), movadajn temojn (de konsiloj pri la E-kluba agado ĝis esperantisma filozofio), E-beletraĵojn, interesaĵojn pri landoj kaj moroj. Ĉiuj tekstoj estas abunde komentitaj kaj havas ekzercojn. Frandenda libro!... Se mi revenos al aktiva E-instruado, mi nepre uzos ĝin. (Aleksandro Melnikov - RUSIO)
La libro ne nur instruas libere regi la lingvon, sed ankaŭ edukas artan guston, donas multajn gravajn kaj utilajn sciojn – do diligenta kursfininto povos ankaŭ bonstile verki... Do la libro ne simila al ĉiuj aliaj, informriĉa, alloga kaj utila. Indas akiri. Se vi tamen malsukcesis kaj la stoko estas elĉerpita (tio estas tre probabla: "Vojaĝo..." staras pinte de furorlistoj) – ne malesperu tute, sed pacience atendu la kvaran (eventuale kvinan ktp.) eldonon, kiuj nepre devas sekvi. (Valentin Melnikov, poeto – RUSIO)
Mi gratulas vin verki tiom interesan lernolibron! Mi konsilas ne sidi sur la meritaj laŭroj, perfektigu kaj perfektigu la lernolibron por la sekvaj eldonoj... (Anatolo Gonĉarov – RUSIO)
Eĉ de la unua rapida trarigardo "Vojaĝo" estas tre impone aranĝita eldono! Nu, pri la enhavo mi jam ne parolas - ĝi estas vere impresa kaj senkompara! Mi volis nur urĝe trafoliumi ĝin, sed la rigardo konstante alkroĉiĝadis jen al iu foto, jen al iu teksto, jen al iu poemo... Vere, via libro plenrajte havas grandan sukceson en Esperantujo! (Galina Terentjeva – RUSIO)
En tuta mia esp-ista praktiko (ekde la jaro 1971) mi vidis nenion pli bonan en la dubinda kampo de la lernolibro-kreo. Viajn lernilojn oni volas ĉiam porti kun si, zorge envolvi ilin en plastan kovrilon por protekti kontraŭ difektiĝo. Ĉio ĉi faras specialan kreivan aŭron ĉirkaŭ la fruktodona ellerno de E-o. (Jevgenij Kononenko - RUSIO)
Certe, mi aĉetis vian libron kaj kun granda plezuro kaj intereso legis, legas kaj legos ĝin. (Tatjana Rudakova - RUSIO)
"Vojaĝo en E-lando" estas tre taŭga helpilo al tiuj, kiuj intencas submetiĝi al la internacia ekzameno, ĉar ĝi entenas valorajn sciojn pri E-kulturo. Ni decidis fari vian libron atingebla ankaŭ por blinduloj. (Anatolij Masenko - RUSIO)
Kun ĝojo mi informas vin, ke hodiaŭ mi ricevis la pakaĵon kun la Libro! Mi tuj, veturante al la laborejo, trafoliumadis ĝin tien kaj reen multfoje, kaj jam mi estas ravita! Kiom da bonegaj verkoj prezentitaj! Kiom da bildoj kaj bonegaj fotoj vi kolektis por la tria eldono!!! Mi ricevis ankaŭ plezuron de la aspekto kaj de la bona tipografia nivelo de la eldono... Kaj nun mi jam antaŭsentas plezuregon pro la legado... Mi esperas ke "Vojaĝo" estos tre utila por mia lingva nivelo kaj mi eĉ iom aplombe dirus: ne nur por la mia, ĉar mi esperas instrui Esperanton en ĉiu oportuna okazo, kaj malrekte la libro helpos ankaŭ al ili, al esperontoj. (Maksim Griŝin – RUSIO)
Mi rekomendas la perfektigan kurson "Vojaĝo en Esperanto-lando" far Boris Kolker. Ĝin mi foliumis kaj jam konstatis ke estas bona ilo por perfektigi E-nivelon... Ĝi estas tre enhavoriĉa k belaspekta... Mi provos fari la perfektigan kurson tiel baldaŭ kiel eble; interalie, ĉar mi gvidos la unuan E-kurson en mia lando venontjare. Mi devas havi bonan E-nivelon do. (Eduardo Navas – SALVADORO)
Mi ĝojas ke vi daŭre aktivas kaj ke via lernolibro daŭre disvastiĝas tra la mondo. (Zoran Ćirić – SERBIO)
Gratulon al la aŭtoro de la plej vendita libro!!! (Stano Marček, redaktoro de la revuo "Esperanto" – SLOVAKIO)
Eksterordinare bona estas ankaŭ la libro de Boris Kolker "Vojaĝo en Esperanto-lando". Por plialtigi E-nivelon tiu ĉi libro estas almenaŭ utila, se ne eĉ necesa. (Slavko Samotorchan – SLOVENIO)
"Vojaĝo en Esperanto-lando", laŭ mi, estas unu el la plej gravaj kaj uzeblaj libroj, kiuj iam ajn aperis en Esperanto. Kial? Samtempe ĝi estas perfektiga kurso kaj gvidlibro tra la Esperanta kulturo.... Ĝi estas taŭga por ĉiu esperantisto, krom por vera komencanto. La libro estas uzebla kaj por kursoj, kaj por sola studanto. (Leif Nordenstorm - SVEDIO)
Mi povas informi vin, ke via libro uziĝas dum tiu ĉi semestro en la esperanto-kurso de la Stokholma universitato. (Hartmut Traunmuller – SVEDIO)
Mi aĉetis vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi komprenis, ke mi ne povas vivi kaj plibonigi miajn Esperanto-kapablojn sen ĝi... Dankon, Boris, por via admirinda libro kaj la tuta kurso. Kvankam mi estis komencanto, mi faris tiun vojaĝon en Esperanto-lando sufiĉe rapide kaj eĉ sukcesis trapasi internacian ekzamenon dum la 91-a Universala Kongreso en Florenco. Mi esperas, ke pli da esperantistoj ekdeziros fari kun vi tiun mirindan vojaĝon. (Urszula Kwasniewska - SVEDIO)
Kial pagi flugbileton? Lege VOJAĜU al Esperanto-lando! (Claude Piron, verkisto, eksa membro de la Akademio de Esperanto - SVISLANDO)
Mi vidis hodiaŭ vian novan libron, en CDELI - tre bele farita - kaj cetere laŭdita de Claude Gacond... kio devus signifi multon... (Andy Kuenzli - SVISLANDO)
Mi gratulas pro la bona vendado de via libro. Mi esperas, ke je tio korespondos grandiĝo de la movado. (Tazio Carlevaro - SVISLANDO)
Estinte en Roterdamo, mi ĝuis la riĉaĵon de la libroserva fako. Mi ege volis havigi al mi multe da bonegaj kaj interesaj libroj, sed pro la manko de mono, mi devis elekti nur unu. Mi decidis aĉeti ĝuste la vian "Vojaĝo en E-lando", ĉar foliumante, mi trovis ĝin ege interesa kaj informoriĉa. Dankon. Mi ĉiam kaj ĉie rekomendas vian libron. (Firdaus Ŝukurov – TAĜIKIO)
Pere de s-ro Hans Bakker mi ricevis vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Estis mia ĝojo legi ĝin tago post tago. Vere, ĝi estas lerninda kaj amuza libro! Mi gratulas vin pro la granda laboro verki ĝin. (Sismas Robert – TANZANIO)
Alvenis la tempo, kiam mi povas diri al Vi, ke mi pretas traduki al la ukraina lingvo Vian ĉarman libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". (Semjon Vajnblat – UKRAINIO)
Mi tre ĝojas pri la apero de jam la tria (nekredeble!) eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando"; ĝi estas mirinda libro, kaj mi ĉiam ĝojas, kiam vidas iun legi ĝin! Vere ĝi estas la plej bona E-lernolibro iam ajn. (Yevgeniya Amis-Zvereva – UKRAINIO-USONO)
Komencinta lernanto, deziranta plibonigi sian lingvonivelon, havas per tiu gvidlibro kaj perfektiga kurso tre indan ilon. Li ne bedaŭros sian elekton de tiu libro anstataŭ alia. (Roland Thibault - USONO)
Certe, lerni per tiu libro estas pli ol nur kurso. Tio estas mirinda vojaĝo tra la historio, literaturo, kaj vera kulturo de Esperanto-lando... Estas multaj lecionpartoj en "Vojaĝo", kiuj rekte helpas la movadon, agadojn en lokaj grupoj kaj ankaŭ la estradon de landa asocio. Multaj ideoj venas el "Vojaĝo" - ne nur pri literaturo, verkistoj, kulturo kaj nia lingvorego. (Phil Dorcas - USONO)
Se vi vere volas senti vin hejme en Esperantio, tiu ĉi libro estas por vi. (Den Drown - USONO)
Boris Kolker aŭtoris la mirindan libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", la plej bonan lernolibron por pli bone scii la Esperanto-kulturon... Mi ĵus antaŭhieraŭ aĉetis tri ekzemplerojn (unu por mi kaj du kiel donacojn) de tiu libro, dum mi estis en Roterdamo... Mi jam rekomendis la libron al almenaŭ 20 esperantistoj kiel nepran aĉeton kaj kelkaj eĉ aĉetis ĝin pro tio... Verŝajne mi uzos Vojaĝo por nia perfektiga kurso, sed mi eble ankaŭ uzos ĝin en nia progresanta kurso. (Chuck Smith – USONO)
Mi menciu ĉi tie, ke la libro de s-ro Kolker estos la ĉefa lernolibro por la 2-a kaj 3-a niveloj ĉe la usona somera kursaro NASK (la "Nord-Amerika Somera Kursaro" de Esperanto). Ni elektis la libron pro ĝia aktualeco (en ĝi eĉ troviĝas informo, ke NASK nun okazas en Vermonto, ne en San-francisko!) kaj pro la ampleksa studo pri niaj historio, kulturo, kaj literaturo... Pasintsomere studis ĉe NASK maljuna japano, ege afabla homo. Li kelkfoje trafoliumis mian ekzempleron de la dua eldono de "Vojaĝo", kaj estis klare ke li amis (kaj iom avidis) la libron. En la fino de la kurso mi donacis ĝin al li... li foriris tute feliĉa, kun bonega legaĵo por la longa vojaĝo hejmen. Post mia reveno, mi kompreneble mendis novan ekzempleron por mi mem, kaj tiel ricevis la trian eldonon. (Krome, mi mendis duan ekzempleron samtempe, kiun mi donacis al NASK-studento el Nov-orleano kiu perdis la propran bibliotekon en la inundo tie.)... Mi antaŭ kelkaj tagoj skribis en mesaĝo al la grupo "elna-membroj" ke nur "Vojaĝo" estas moderna lernolibro por Esperanto.(Lee Miller - USONO)
Mi gratulas vin pro via sukceso, ne nur rilate al via libro sed ankaŭ pro viaj deklaroj pri Esperanto kaj la situacio de Esperantistoj. Mi ankaŭ ĝojas, ke vi nun intencas verki libron pri la vivo de Zamenhof. Mi esperas, ke eble tia libro iĝos bazo por komerca filmo pri li. Ŝajnas al mi, ke tio eble povus interesi Steven Spielberg pri tia projekto. (Ronald Glossop - USONO)
Tre feliĉigos min posedi ekzempleron de la tria eldono kun via aŭtografo. Okaze de la Kristnasko, mi ricevis $25 de miaj bogepatroj, kaj mi ne povas imagi pli bonan donacon al mi el ili ol la tria eldono de via libro. (David Koch – USONO)
Mi lernis multe pri Esperanto dum la studado. Mi dankas vin por la kurso kaj la ŝanco, kiun la studado donas por lerni. (Beth Magallon – USONO)
Mi estas unu el la miloj da lernantoj de via libro "Vojaĝo en Esperanto lando". Kun granda plezuro, mi entuziasme legis la unuajn paĝojn kaj decidis lerni la tutan libron, kune kun 9 aliaj esperantistoj. Ni formas studrondon nomitan laŭ via libro "Vojaĝo en Esperanto lando" por kuna lernado. Nun ni estas studantaj la lecionon 14 (pli ol duonvojo). (Nguyen Xuan Thu, ĉefdelegito de UEA - VJETNAMIO)
Nun ni estas ĉe la fino de nia "vojaĝo". Samkiel kamparano, ĉiu el ni rikoltas tiel, kiel li semis kaj prizorgis. Mi tute ne pretendas ellerni ĉion, kion alportas la libro. Sed rigardante malantaŭen, mi sentas, ke la rikolto estas konsiderinda. Al s-ro Boris Kolker mi esprimas miajn elkorajn sincerajn dankojn. (Le Thi Cao Truong - VJETNAMIO)
Post la lasta leciono, retrospektive rigardante mian longan vojaĝon, mi konstatas, ke mi faris progresojn en Esperanto. Sed, neatendite, progreson mi faris ankaŭ en mia nacia lingvo: estante instruistino de matematiko, mi kutime parolas, skribas akurate, koncize, logike, rigore, ne zorgante pri mia stilo. Nuntempe, por bone traduki en la nacian lingvon, mi devas aldoni al mia stilo pli da nuancoj, emocioj kaj homaj sentoj! Surprize, en la studado de Esperanto, arkpafante nur unu sagon, mi atingas du celojn. (Luong Ngoc Bao - VJETNAMIO)
Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" fariĝis kara libro por mi. Ĝi ĉiam estas apud mi. Ĉi-jare mi kuraĝiĝas sendi aliĝilon al ILEI-ekzameno. (Le Thi Thien Thu - VJETNAMIO)
Kaj la tekstoj kaj la fotoj kovras la tutan historion de la lingvo de la tre malnova, ĝis la plej aktuala. La kovrila foto, ekzemple, estas verŝajne de la 86a UK en Zagrebo. Estas vere refreŝige havi tiel ĝisdatigitan libron en Esperanto... Mi finos per la jena konsilo. Se vi aĉetos nur unu Esperantlingvan libron ĉi-jare, aĉetu tiun. Ĝi ja estas kvazaŭ biblioteko en unu volumo. Se vi aĉetos multajn librojn ĉi-jare, aĉetu de la aŭtoroj, de kiuj Kolker ĉerpis, kaj poste aĉetu ekzempleron de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por doni al amiko. (Thomas Alexander - USONO).