* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

TASKOJ

1. Formu vortojn kun la sufikso -aĉ- de taŭgaj por tio vortoj el la teksto "Sonĝo teruras, sonĝo forkuras".

2. De la radiko grand- formu laŭeble multe da vortoj, aldonante ĉiufoje po unu afikson; oni povas tiel ricevi ion similan al la monstraĵo "malsanegulinejaretaĉo".

3. Al la frazpecoj el la unua grupo trovu daŭrigon en la dua grupo:

Kiom da homoj,tiom da voloj.
Kiom da kapoj,tiom da gustoj.
Kiom da koroj,tiom da juĝoj.
Kiom da juĝantoj,tiom da vostoj.
Kiom da krokodiloj,tiom da opinioj.

4. Elpensu vortkunojn frazojn kun jenaj paronimoj:
Humoro - humuro, kolo - kolego, kreto - kreteno, piki - peki - pekli, fonto - fondo - fundo - profundo.

5. Finu la rakonton:

Matematika problemo

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatas por la posteno de sekretariino en lia oficejo.
- Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.
- Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?
-

6. Temo por diskuto rakonto: "La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas".

7. Kvizo pri Esperantaj temoj:
a) Kiu verkis la romanon "Kredu min, sinjorino!"?
b) Kion signifas la vorto "krokodili"?
c) Kiu kreis Idon?
ĉ) Sur kio baziĝas la lingvoprojekto Solresol?
d) Kio estas la interna ideo de Esperanto?
e) Kio estas SAT?
f) Diru la titolojn kaj eldonjarojn de SAT-vortaroj.
g) Pri kio estas fama Raymond Schwartz?
ĝ) Kio estas "Nova Sento"?
h) Por kio servas delegitoj de UEA?

8. Rakontu gajan historion el via vivo el la vivo de iu via konato.

Back