
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Mikaelo Giŝpling 1Mis... La prefikso diras pri eraroj.
Obsedas nin misagoj kaj misfaroj.
Dum mia viv' mi ofte miskondutis,
Mispaŝis, misakuzis, missalutis,
Misskribis, miskorektis, misproklamis,
Miskisis, mispromesis kaj misamis.
La vivon mi misuzis kaj eltrivis -
Do mi neniam vivis, sed misvivis.
Amikoj, tamen antaŭ nia diso,
Por ke ne estu ĝi definitiva,
Mi revas pri ankoraŭ unu "miso":
Se mi mismortos, do mi restos viva!
Mikaelo Giŝpling. El sisma zono. Antwerpen, 1994, p. 42.
- Ĉe la fino de la hodiaŭa kunveno ni spektos gajajn desegnofilmojn.
- Post semajno en la kunveno funkcios tradukista rondo. Ni vidos ekspozicion de libroj de verkistoj el Islando. Krome, ni spektos videofilmon, kiun faris niaj klubanoj Bronislavo Borov'skij kaj Larisa Nekipe'lova dum la 81-a Universala Kongreso en Prago.
1. Mikaelo (Miĥail' Ja'kovleviĉ) Giŝpling (1924- ). Esperantistiĝis en 1943. Rusiano kaj sovetiano, nun israelano. Inĝeniero-kemiisto. Fondinto kaj gvidinto de Moskva junulara Esperanto-klubo "Fajrero" en 1957. Aŭtoro de poeziaj libroj "El sisma zono" "Eola harpo" kaj "Tie ĉi tie".
1. Faru liston de viaj misagoj en la vivo per verboj kun la prefikso mis-. Ne uzu la verbojn el la versaĵo.