Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Vojaĝo en Esperanto-lando

Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981Julio Baghy 1
ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda stelo 2 sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento" 3.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto 4;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro 5.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazetojn ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto 6;
estas mi esperantisto.

Pionirojn 7 mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto 8;
estas mi esperantisto.

EsperantistoPor la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado 9, organizo 10,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento 11
el la buŝo Nova Sento 11.
Ĝi sufiĉas por sofisto 12;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia" 11,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981. Rotterdam, 1984, p. 137-139.

KOMENTARO

1. Julio Baghy [Ba'gi] (1891-1967). Esperantistiĝis en 1911. Hungaro. Aktoro, pedagogo. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj. Kelkaj liaj libroj: "Preter la vivo", "Viktimoj", "Sur sanga tero", "Hura!", "Printempo en la aŭtuno", "Sonĝe sub pomarbo", "Koloroj", "Aŭtuna foliaro", "En maskobalo", "Pilgrimo". "Baghy, karese nomata "Paĉjo", esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj... Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco" (Ulrich Lins).

2. Verda stelo - insigno de esperantisto.

3. "Fundamento de Esperanto" - verko eldonita de Ludoviko Zamenhof en 1905; konsistas el kvar partoj: "Antaŭparolo", "Plena Gramatiko" el 16 reguloj, "Ekzercaro" kaj "Universala Vortaro". En la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), la "Fundamento" estis akceptita kiel netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn ŝanĝon. La "Fundamento" ludas la rolon, kiun en la naciaj lingvoj ludas la tradicio. Ĝi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe donas al ĝi unuecon kaj fortikan bazon por kontraŭstari disfalon en dialektojn.

4. Mefisto (Mefistofelo) - nomo de la diablo en la legendo pri doktoro Faŭsto.

5. SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) - organizaĵo de laboristaj esperantistoj, celanta praktike utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Fondita en 1921. SAT-vortaro - "Plena Vortaro de Esperanto" (PV), eldonita de SAT en 1930. Poste SAT eldonis pli valoran verkon "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV), ĉefredaktoro Gaston Waringhien [Gaston Varengjen] (1970) kaj ĝian reviziitan version "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (NPIV), ĝenerala gvidanto Michel Duc Goninaz [Miŝel Djuk Goninaz] (2002).

6. Maldiligentajn personojn, kiuj scias en Esperanto nur simplajn esprimojn kiel "Bonan tagon!", oni nomas "bonantaguloj" "bonantagon-esperantistoj" eternaj komencantoj.

7. Pionirojn de la Esperanto-movado.

8. Nenio homa estas fremda al esperantistoj, vere.

9. Esperanto-movado.

10. Organizaĵo de esperantistoj.

11. Aludoj pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof "La Espero" (la himno de la Esperanto-movado). Nova sento - esperantismo, interna ideo de Esperanto.

12. Sofisto - persono, kiu en polemiko rezonas ŝajne ĝuste sed fakte erarige.

LINGVA PRAKTIKO

1. Nomu la agojn, kiuj karakterizas la priskribitan personon kiel fuŝesperantiston.

2. Kiujn agojn devas fari bona esperantisto?

Back Forward