Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Vojaĝo en Esperanto-lando

Leciono 2

- Karaj klubanoj! La hodiaŭa vespero estos dediĉita al vojaĝoj, ĉefe eksterlandaj.

Kvankam nun estas la mezo de vintro, en la suda parto de la terglobo regas somero. Kaj mi ĝojas tralegi al vi leteron de mia brita korespond-amiko John Leslie 1. La letero venis el Brazilo, kie li nun ferias.

John Leslie
FERIOJ

La suno brilas. Jen frazo el lernolibro. Tamen tio estas ankaŭ fakto, dum mi skribas. La suno brilas kaj oni pensas pri ferioj. Se oni estas normala persono, oni havas intereson pri ferioj. De tempo al tempo, oni renkontas homon, kiu ŝajne fieras, ke dum pluraj jaroj li ne feriis.

En Esperanto-kampadejo Primoshten, KroatioKio estas ferioj? Ili estas ŝanĝo en la normala vivmaniero, kaj ju pli ili kontrastas kun la normala ĉiutaga vivmaniero, des pli sukcesaj ili estas: des pli sanigaj, korpe kaj mense, ili estas.

En la moderna mondo pli da homoj emas ferii eksterlande; kaj jen temo por konsidero. Kiom da homoj, kiuj vojaĝas eksterlanden, vere kapablas paroli kun la indiĝenoj de aliaj landoj? Eble, oni devus difini la vorton "paroli". Miaopinie, ne sufiĉas, ke oni povas eniri butikon kaj, uzante kelkajn parkere lernitajn vortojn, aĉeti ion, mendi manĝon en restoracio. Kiom el ili povas babili kun komizo en butiko pri lokaj kondiĉoj, babili kun kelnero en lia propra lingvo loka pri la loka socia vivo, pri lastatempaj teatraĵoj, pri aferoj pli gravaj ol taso da kafo?

Mi tuj pensas pri propraj spertoj en pluraj landoj, kiujn mi vizitis kiel esperantisto. Indiĝenaj gesamideanoj estis kun mi, kaj en ilia kunesto mi ĉiam preskaŭ forgesis, ke mi estas fremdulo. Ĉiam mi facile povis babiladi pri multaj aferoj, same facile kiel mi parolas pri la samaj aferoj en mia hejmlando per mia propra gepatra lingvo. Esperanto donas tiun grandan avantaĝon al ĉiu esperantisto, kiu vagas ekster la propra lando, ĉar neniam necesas, ke li, en kiu ajn lando, estu devigata "paroli" nur per gestoj, fuŝe paroli parte lernitan lingvon.

En la moderna mondo, tiu, kiu iras eksterlanden sen scio de Esperanto, estas kiel homo, kiu opinias, ke li povas veturi tra regiono sen konsidero al la trafikaj gvidsignaloj.

Alia necesa aspekto de bona feriado estas troviĝi inter simpatiaj homoj. Jen kiel bonŝancas la esperantistoj! En ĉiuj landoj de la mondo ili trovas simpatiajn geamikojn, por kiuj vizito de eksterlandaj gesamideanoj estas ankaŭ bonvena travivaĵo.

Tiuj, kiuj ferias eksterlande sen helpo de la internacia lingvo sen altgrada scio de la lingvo de la lando, en kiu ili vojaĝas, ne povas havi plenan kontentiĝon, kiun ili devus havi pro la feriado.

Esperantistoj povas paroli konvinke pri la utilo de Esperanto, ĉefe, kiam ili revenas de siaj ferioj.

"Verdiro". Elingita glavo. - La Laguna, 1962, p. 88-89. Mallongigita.

- Efektive, eksterlanda vojaĝo sen eblo komunikiĝi kun lokanoj ne donas veran kontentiĝon. Ni rememoru, kiel lastatempe ni akceptis en nia klubo esperantistojn el Makedonio, Svedio 2, Danlando 3 kaj el la fora Kolombio 4. Ili sentis sin inter ni ne fremduloj sed homoj el la sama rondo. Ankaŭ ĉi-jare nin vizitos diverslandaj esperantistoj, pluraj el ili prelegos en la klubo.

- Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto por mi persone la plej agrablaj estas la vesperoj, kiam ni dekope-dudekope kunvenas en ies hotela ĉambro restoracio kaj parolas pri diversaj temoj. Nin ne malhelpas tio, ke ni estas el diversaj landoj, havas diversajn gepatrajn lingvojn, apartenas al diversaj socioj. Ni parolas, laŭ diro de Ludoviko Zamenhof, kiel homoj kun homoj. Tio estis precipe admirinda dum la "malvarma" milito, kiam ŝtatgvidantoj ne deziris aŭskulti unu la alian, kiam ili incitis popolojn unu kontraŭ la alia. Male, ni, simplaj homoj, ne nur volonte aŭskultis sed ankaŭ bonege komprenis unu la alian.

- Do oni povas diri, ke Esperanto estas lingvo de popola diplomatio.

- Trafe dirite.

- Nia klubanino Raisa Volo'ŝina pasigis en Usono tutan jaron, studante kaj instruante historion en unu el la universitatoj de la urbo Cleveland 5. Ŝi tiel verve rakontas pri la historio de tiu lando, ke denaskaj usonanoj aŭskultas ŝin kun intereso.

KOMENTARO

1. John Leslie [Ĝon Lez'li]. (1900-1981). Oficisto de Brita Esperantista Asocio. Kaŝnomo: Verdiro.

2. Svedio - lando en la Norda Eŭropo kun la ĉefurbo Stokholmo.

3. Danlando - lando en Eŭropo ĉe la Norda kaj Balta Maroj kun la ĉefurbo Kopenhago.

4. Kolombio - lando en la nord-okcidento de Sud-Ameriko kun la ĉefurbo Bogoto.

5. Cleveland [Kliv'lend] - la plej granda urbo de la ŝtato Ohio. Esperanta formo: Klevlando.

LINGVA PRAKTIKO

1. Klare montru la temon de la teksto per unu frazo.

2. Kion signifas la esprimo "indiĝenaj gesamideanoj"?

3. Rakontu pri via vera imaga vojaĝo al iu lando (eble, tre malproksima) kun helpo de Esperanto.

Back Forward