* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

TASKOJ

1. Formu kvin vortojn kun la sufikso -ism-, inkluzive vortojn por neekzistantaj "ismoj"; la lastajn klarigu.

2. Finu la frazojn:

  • Amu domon novan kaj amikon... .
  • la plej nigra bovino donas lakton nur... .
  • En arbaro li sidis kaj arbaron ne... .
  • En sia propra domo ĉiu estas granda... .
  • Kia demando, tia... .
  • Malsato ne estas... .
  • Unua venis, unua... .
  • Se pri ĉio vi informiĝos, vi baldaŭ... .

3. Elpensu laŭeble multe da esprimoj, en kiuj la vorto "verda" havas nerektan sencon (ekzemple: verda patrioto, verda broŝuro, verda radio).

4. Ni prenu la frazon: Patriotismo estas ne nur fiero sed ankaŭ ekonomie normala vivo. Jen ĝia modelo: ...o estas ne nur ...o sed ankaŭ ...e ...a ...o. Laŭ tiu modelo elpensu unu kelkajn frazojn.

5. Oni povas fari en frazo diversajn transformojn, ekzemple: Mi forĵetadis el la vortaro vortojn, anstataŭigante (kaj anstataŭigis, mi anstataŭigis, por anstataŭigi) ilin (cele al anstataŭigo de ili) per unu sufikso.
Faru similajn transformojn en la frazo: Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn, penante pensi rekte en la nova lingvo.

6. Temo por diskuto rakonto: Kion vi semas, tion vi rikoltos.

7. Kvizo (scio-konkurso) pri Esperantaj temoj:
a) En kiuj urbo kaj lando naskiĝis Ludoviko Zamenhof?
b) En kiu jaro estis preta la lingvoprojekto Lingwe Uniwersala? Kiel Ludoviko Zamenhof festis la naskiĝon de la nova lingvo?
c) Kial Ludoviko Zamenhof ne tuj publikigis sian lingvoprojekton?
ĉ) Kiu sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon dum la germana okupado?
d) Kiel finiĝis la vivo de la infanoj de Ludoviko Zamenhof?
e) Kio estas Volapuko? Kiu estis ĝia kreinto? Kiam ĝi aperis? Kion signifas la esprimo "Tio estas por mi volapukaĵo"?
f) Kio estas la "Fundamento de Esperanto"? Kiam ĝi estis publikigita? Por kio ĝi servas? Kion vi pensas pri ĝia signifo?
g) En kiuj jaro kaj urbo okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto?
ĝ) Kio estas neologismo en Esperanto?
h) Kio estas la simbolo de Esperanto?
ĥ) Kial la akuzativo estas grava en Esperanto?
i) Nomu elstarajn Esperanto-pionirojn el Odeso.
j) Kiuj estis la unuaj du Esperanto-gazetoj?

Back Forward