
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
- Kaj nun ni konatiĝu kun alia historio pri la apero de Esperanto, kiun sprite, en biblia stilo, rakontis Izrael Lejzerowicz 1, stelo de la intermilita Pollanda Esperanto-movado. Tiu ĉi bonkora kaj gaja homo, same kiel liaj edzino kaj filineto, same kiel ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof 2, same kiel milionoj da aliaj senkulpaj homoj, estis mortigita en german-faŝista koncentrejo en Pollando dum la Dua Mondmilito nur pro tio, ke li estis hebreo 3.
En la komenco la Senkorpa Mistero 5 kreis Volapukon 6. Kaj Volapuko estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago 7.
Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento 8. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon 4, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento 8. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon 4, laŭ sia speco: verdan lingvon 4 kaj verdan movadon 4, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo 4. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
Kaj la Spirito diris: la vortaro 9 kaj verdan movadon 4 aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn 10, kiujn aperigis la vortaro 9 kaj verdan movadon 4, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun) 11. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn 12 kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj 4. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo -N Li kreis ĝin 13. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon 4 kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj de post tiam ĉiuj verduloj 4 uzas la akuzativon en troa abundo.) 13 Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo 8. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon 14, kiun li faris kreante.
I. Lejzerowicz. El la "Verda Biblio". Budapest, 1978, p. 5-8. Fragmento.
- Ĝi estas efektive tre amuza kaj instrua historio. La simileco de la senco, formo kaj stilo inter la vera kaj verda Biblioj estas admirinda 7.
1. Izrael Lejzerowicz [Lejzero'viĉ] (1901-1942). Esperantistiĝis en 1912. Pollandano. Ĵurnalisto, komercisto. Aŭtoro de satiraj verkoj. Tradukis el la jida kaj hebrea lingvoj. Brila oratoro. Sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto dum la germana okupado.
2. Dum la Dua Mondmilito ĉiuj tri infanoj de Ludoviko Zamenhof - Adamo (1888-1940), Sofia (1889-1941) kaj Lidia (1904-1942) - estis murditaj en german-faŝistaj koncentrejoj. Saviĝis nur la nepo Ludoviko Zaleski-Zamenhof (1925), filo de Adamo, kiu havas du filinojn. Li loĝas en Francio, estas aktiva esperantisto kaj honora membro de UEA. Laŭ interparoloj kun li Roman Dobrzynski [Dobĵinski] verkis interesegan libron "La Zamenhof-strato". En la tuta mondo restis nemulte da proksimaj parencoj de la aŭtoro de Esperanto.
3. Hebreoj (judoj) - popolo, kiu loĝas nun grandparte en sia prapatrujo Israelo kaj ekster ĝi - precipe en Eŭropo kaj Ameriko, ĉefe en Usono.
4. La verda koloro simbolas la esperon kaj, sekve, ankaŭ Esperanton.
5. Aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof "Preĝo sub la verda standardo".
6. Volapük (Volapuko) - projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de Johann Martin Schleyer [Ŝla'jer] (1831-1912). Havis ioman disvastiĝon. En multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".
7. Komparu la fragmenton el "La Sankta Biblio" en traduko de Ludoviko Zamenhof: "Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago".
8. "Fundamento de Esperanto" - verko eldonita de Ludoviko Zamenhof en 1905; konsistas el kvar partoj: "Antaŭparolo", "Plena Gramatiko" el 16 reguloj, "Ekzercaro" kaj "Universala Vortaro". En la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), la "Fundamento" estis akceptita kiel netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn ŝanĝon. La "Fundamento" ludas la rolon, kiun en la naciaj lingvoj ludas la tradicio. Ĝi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe donas al ĝi unuecon kaj fortikan bazon por kontraŭstari disfalon en dialektojn.
9. La "Universala Vortaro" entenas vortojn en formo de iliaj radikoj, kiuj ebligas krei multege da novaj vortoj.
10. Krom radikoj, la "Universala Vortaro" entenas ankaŭ afiksojn, kiuj estas ege gravaj por la evoluo de la lingvo.
11. Post la publikigo de la "Fundamento" estis proponitaj multaj novaj afiksoj. Nur kelkaj el ili iĝis oficialaj. Dum la 1-a Universala Kongreso en 1905, laŭ propono de Ludoviko Zamenhof, estis kreita la Lingva Komitato; ĝia supera komisiono sub la nomo Akademio de Esperanto aperis en 1908. En 1948 okazis reorganizo de tiu lingva institucio, kiu nun portas la nomon Akademio de Esperanto. Celoj kaj taskoj de la "Akademio de Esperanto": 1) konservi kaj protekti la lingvon Esperanto laŭ ĝia Fundamento kaj kontroli ĝian evoluon; 2) esplori ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton; 3) kritiki verkojn el lingva vidpunkto; 4) defendi Esperanton kontraŭ ĉiaj konkurencoj. Aldone al la Fundamentaj lingvoelementoj (vortoj, radikoj, afiksoj, finaĵoj), kiuj aperis en la "Fundamento de Esperanto", la Akademio de Esperanto publikigas de tempo al tempo listojn, kiuj nomiĝas "Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro". La lingvoelementoj (vortoj, radikoj, afiksoj), kiujn la Akademio de Esperanto sankciis (oficiale konfirmis, oficialigis) per tiuj "Oficialaj Aldonoj" por ĝenerala uzado, nomiĝas "oficialaj". Ĉiuj aliaj lingvoelementoj nomiĝas "neoficialaj".
12. Neologismo - nova (ofte neoficialigita) vorto en Esperanto.
13. La akuzativo ebligas liberan ordon de la frazo, kio faras Esperanton tre fleksebla lingvo. Sed ĉar en multaj lingvoj la akuzativo ne ekzistas, komencantoj ofte ne sufiĉe uzas ĝin (kio estas eraro) aŭ tro uzas ĝin (kio estas erarego).
14. kompreneble, en Esperanto.
1. Diru, ĉiufoje per unu frazo, kion faris la Spirito en ĉiu el la sep tagoj.
2. Trovu en la teksto terminojn de lingvoscienco.