| Kabe: | | Tiuj personoj vere aspektis lacaj... Kaj ne estis tre afablaj.
|
| Ina: | | Vi pravas, sed memoru ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Mi certas ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno.
|
| Kabe: | | Bone. Nun ni trovu la amasloĝejon kaj poste mi ŝatus ion manĝi...
|
| Ina: | | Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo?
|
| Kabe: | | Jes, kio pri ŝi? Ĉu vi konas ŝin?
|
| Ina: | | Bedaŭrinde ne... Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne?
|
| Kabe: | | Mi konsentas, tamen ne bone komprenas... Ĉu al vi plaĉas inoj?
|
| Ina: | | Jes... Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp.
|