Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Gerda malaperis!

Ĉapitro 11.1

Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin:
"Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?"
Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardis dum longa senvorta minuto.
"Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo."
"Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..."
"Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi..."
"Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo."
La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li.
"Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.
11-1
* *
EnhavoPluen