Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Forum

Overview / About everything else / Kiom esperantistoj estas en la mondo?
Page 1 2 (of 2)
New post
 Author   Messages 
sigkalis
Country of residence: LT
Messages: 91


2009-01-15 9:13:45 Reply / Report spam
Kie mi povas trovi, kiom esperantistoj estas en la mondo?
 
Miland
Country of residence: GB
Messages: 2308


2009-01-15 12:20:00 Reply / Report spam
sigkalis skribis:
Kie mi povas eltrovi, kiom da esperantistoj estas en la mondo?
Bona demando! La plej science respekteblan studadon ŝajne faris Profesoro Sidney Culbert, kies estimo estis 1.6 milionoj, sed multaj (ofte ne mem sciencistoj) diras ke tio estas troigo. Bedaŭrinde Culbert ne plene publigikis sian metodon, sed estas retpaĝo kun korespondo pri tio. Jen paĝo kun leteroj en kaj la angla kaj Esperanto.

Miaopinie, estas sufiĉe da fluaj Esperantistoj en la mondo plenigi etan urbon, ni diru 100,000 kelkaj cent miloj. Unu kialo estas ke ni havas nur sufiĉe samideanoj por fari unu du filmojn, kiuj daŭras pli ol unu horo.
 
Tarducci
Country of residence: IT
Messages: 138


2009-01-15 15:30:18 Reply / Report spam
Miland skribis:
sigkalis skribis:
Kie mi povas eltrovi, kiom da esperantistoj estas en la mondo?
Bona demando! La plej science respekteblan studadon ŝajne faris Profesoro Sidney Culbert, kies estimo estis 1.6 milionoj, sed multaj (ofte ne mem sciencistoj) diras ke tio estas troigo. Bedaŭrinde Culbert ne plene publigikis sian metodon, sed estas retpaĝo kun korespondo pri tio. Jen paĝo kun leteroj en kaj la angla kaj Esperanto.
Hipotezo de respondon estas ankau memori 100.ooo artikoloj en Vikipedio, fakte estas 19-an lingvo plej uzata en tiu grava enciklopedio. Kiom da homoj bezonus por skribi tiom da artikoloj?
Miaopinie, estas sufiĉe da fluaj Esperantistoj en la mondo plenigi etan urbon, ni diru 100,000 kelkaj cent miloj. Unu kialo estas ke ni havas nur sufiĉe samideanoj por fari unu du filmojn, kiuj daŭras pli ol unu horo.
 
Miland
Country of residence: GB
Messages: 2308


2009-01-15 19:02:57 Reply / Report spam
Saluton Tarducci

Ĉu vi volis skribi ion rilatan al la demando de Sigkalis? Se uzi citaĵojn estas malfacila, nur skribu novan mesaĝon!

Por enmeti citaĵon de X, metu la citaĵon inter
"[ CIT=X]" antaŭ la citaĵo, kaj "[/CIT ]" post la citaĵo. (Sed ne la spacoj antaŭ "C" post "T" - mi nur metis ilin por ke vi povus vidi!)

Bondezirojn
Miland
 
white knight
Country of residence: DE
Messages: 673


2009-01-16 16:00:06 Reply / Report spam
Citaĵo:
Kie mi povas trovi, kiom esperantistoj estas en la mondo?
Tute neeblas respondi. Egalbone oni povus demandi: Kiom homoj scias la angla kiel dua lingvo ?
 
Tarducci
Country of residence: IT
Messages: 138


2009-01-17 18:53:58 Reply / Report spam
white knight skribis:
Citaĵo:
Kie mi povas trovi, kiom esperantistoj estas en la mondo?
Tute neeblas respondi. Egalbone oni povus demandi: Kiom homoj scias la angla kiel dua lingvo ?
White: Mi akordighas kun vi. Miland: Dankon. Krome, mi esprimas ke povus imagi kiom da esperantistoj retanoj estas konsideranta ke E-on estas inter la lingvoj plej uzataj en Vikipedio. Do estus trafa proponu E-on kiel la planlingvon plej parolata, en la libro Guinness.
 
mccambjd
Country of residence: US
Messages: 232


2009-01-20 21:56:56 Reply / Report spam
white knight skribis:
Tute neeblas respondi. Egalbone oni povus demandi: Kiom homoj scias la angla kiel dua lingvo ?
Certe eblas respondi! Culbert faris takson. La grava demando: kia precizeco havas la takson?
 
kaha
Country of residence: FR
Messages: 21


2009-01-23 18:42:10 Reply / Report spam
Citaĵo:
kiom esperantistoj estas en la mondo?
fakte, tiu demande ne facilas.

Imagu ke mi demandu "Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?" "Kiom da homoj en Azio scipovas pli ol 3 lingvoj".

Tiaj demandoj ne facilas, ĉar multaj parametroj povas ŝanĝi, kaj laŭ mi la ĉefa malfacilaĵo estas difini kio estas "paroli esperanton", ĉu vi kalkulas tiuj kiuj ĵus komencis? nur tiuj kiuj bone regas ĝin, kaj laŭ kiuj kriterioj? Ĉu vi ankaŭ kalkuladas tiuj kiuj planas lerni ĝin?
 
sigkalis
Country of residence: LT
Messages: 91


2009-01-24 7:00:44 Reply / Report spam
kaha skribis:
Citaĵo:
kiom esperantistoj estas en la mondo?
fakte, tiu demande ne facilas.

Imagu ke mi demandu "Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?" "Kiom da homoj en Azio scipovas pli ol 3 lingvoj".

Tiaj demandoj ne facilas, ĉar multaj parametroj povas ŝanĝi, kaj laŭ mi la ĉefa malfacilaĵo estas difini kio estas "paroli esperanton", ĉu vi kalkulas tiuj kiuj ĵus komencis? nur tiuj kiuj bone regas ĝin, kaj laŭ kiuj kriterioj? Ĉu vi ankaŭ kalkuladas tiuj kiuj planas lerni ĝin?
Mi ŝanĝas la demandon:
Eble oni faris la aŭskulton: ĉu vi scias pri Esperanto?
 
mccambjd
Country of residence: US
Messages: 232


2009-01-24 7:39:09 Reply / Report spam
kaha skribis:
"Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?"
Proksimume 365 milionoj homoj loĝas en Sudameriko kaj 65% de kiuj aĝas inter 15 ĝis 65. La meza malneta nacia produkto (MNP) estas ĉirkaŭ $10 000 po homo.

Mi premisas ke mia sperto de Usono taŭgas. Do, mi kredas ke tenisludo bezonas kaj libertempon kaj sanon kaj iom riĉecon. Mi uzas la MNP-on kiel indiko de tiuj bezonaĵoj. En Usono, eble 5-10% de sana loĝantaro ludas tenison kaj la MNP estas preskaŭ $50 000 po homo.

Estas (365M)(0.65)(0.2)(0.05) = 2.3 milionoj Sudamerikaj tenisludantoj.

Page 1 2 (of 2)
New post

Subscribe to the thread