* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


/ Community /

Forum

Overview / Viewpoints / Ĉu vi drinkas?
Page 1 2 3 4 (of 4)
New post
 Author   Messages 
asdfghjk
Country of residence: Spain
Messages: 130


2013-08-11 17:32:52 Reply / Report message
Kiam vi kutimas fari ĝin?

Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam
 
RiotNrrd
Country of residence: United States
Messages: 1794


2013-08-11 17:48:01 Reply / Report message
Mi ne povas drinki. Bedaŭrinde, kiam mi trinkas alkoholaĵojn, mi tuj ricevas postebrion. Antaŭ mi finas la glason. Mi havos etan kapdoloron, mia nazo ŝtopiĝos, kaj mi sentos malsaneta.

Se mi trinkas nur unu glason da biero vino, ĝi ne estas tro malbona. Iam, se mi estas kun aliuloj ie, mi trinkas unu kun ili. Sed, du estas erarego. Do, mi drinkas tre malofte, kaj, fakte, tute ne ĝuas ĝin.
 
Paulinho
Country of residence: Brazil
Messages: 450


2013-08-11 21:13:10 Reply / Report message
Nature mi drinkas. Oni ne povas vivi senakve.
 
asdfghjk
Country of residence: Spain
Messages: 130


2013-08-11 21:22:13 Reply / Report message
Paulinho skribis:
Nature mi drinkas. Oni ne povas vivi senakve.
Ĥaĥa, vi ne komprenis la demandon. Mi diris drinki, vorto, kiu signifas trinki alkoholon ;)
 
patrik
Country of residence: Philippines
Messages: 367


2013-08-12 3:05:18 Reply / Report message
asdfghjk skribis:
Kiam vi kutimas fari ĝin?

Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam
Mi ne drinkas, kaj mi laŭdas vin por ankaŭ ne drinki. Ŝpari monon por pli bonaj celoj certe pli bonas ol aĉeti alkoholaĵojn. :p
 
Tempodivalse
Country of residence: United States
Messages: 254


2013-08-12 3:14:32 Reply / Report message
Mi konsideras alkoholon esence kiel narkotaĵon. Ne, mi ne drinkas, kvankam mi klopodas (ofte nesukcese) ne prijuĝi tiujn kiuj tion faras.

Ekzistas aro de farindaj aliaĵoj krom malrapide detrui onian hepaton kaj menson per ia nebongusta likvo.
 
mihxil
Country of residence: Netherlands
Messages: 1717


2013-08-12 6:38:47 Reply / Report message
En scoiaj okazoj mi ja kutimas trinki iom da alkoholo, ekzemple ĉe manĝado, ĉar biero vino tiaokaze simple estas plej bongusta trinkaĵo.
Ankaŭ foje mi vere ebriiĝas en kafejo koncerto simile. Ankaŭ tio estas socia okazo, kaj estas vere ke alkoholo tiaokaze precipe estas drogo. Sed tio ne nepre malbonas, kaj iom da ebrio kaj iom da sentobtuzo estas foje agrable.
 
ghibulo
Country of residence: Czech Republic
Messages: 70


2013-08-12 15:06:11 Reply / Report message
Unu glaso da vino ĉiutage ne damaĝas en ĉiu ajn kvanto :-)
 
PosmoX
Country of residence: Argentina
Messages: 36


2013-08-12 21:51:49 Reply / Report message
Jes, mi drinkas dum fine de semajno multe da vino, biero kaj brando. Inter lundo kaj vendredo-lunĉo mi ne drinkas preskaŭ neniam, en tioj tagoj mi trinkas trinkaĵojn sen alkoholo. Sed inter vendredo-vespermanĝo kaj dimanĉo-vespermanĝo mi drinkas.
 
-
2013-08-12 22:42:31 Reply / Report message
Ne- mi ne plu drinkas, ĉar mi havas problemon pri manio*. Sed, ne ĉiuj havas alkoholismon, kiuj drinkas.

Ĉesi drinkadon/narkotiĝadon ne solvas ĉiujn problemojn pri la vivo... sed por mi, ĝi estis nepra paŝo por ebligi solvadon de la aliaj problemoj.

*manio: forta, nenormala, konstanta inklino al io, al iu ĉiamsama agado (ReVo, PIV). Tio ne estas la sama afero kiel la angla vorto "mania", malgraŭ la aktuala difino de la Lernu vortaro esperanto-angla. Ĝi pli proksime signifus "obsession/compulsion", "dependence" "addiction".

Page 1 2 3 4 (of 4)
New post

Subscribe to the thread