* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


/ Community /

Forum

Overview / Viewpoints / Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
Page First « 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 » Last (of 12)
New post
 Author   Messages 
-
2013-08-22 11:19:06 Reply / Report message
codesito skribis:
Ŝajnas ke ili, konscie ne, scias ke ilia religio estas granda falsaĵo, estas tial ke ili timegas atakojn kaj plendas pro ĉio ajn.
Vi tute ne komprenas kial mi kaj aliaj kredantoj kontraŭstaras tiujn atakojn (via vorto).

La "granda falsaĵo" estas la (intenca neintenca) misprezento de ies kredo, kaj nur tiun misprezenton mi kontraŭstaras. Bedaŭrinde, multaj nekredantoj havas misan koncepton de religioj. Ofte nekredantoj uzas pajlohoma argumentado, anstataŭ simple demandi al kredantoj (estas ja multe da ĉe Lernu): Kion vi kredas? Inter kredantoj ĝenerale kaj ene unu kredo estas ja diversaj opinioj kaj interpretoj rilate al sia kredo.

Ekzemple, vi diris

codesito skribis:
Laŭ la religiestroj la religio estas multe pli grava ol la homo, kies funkcio estas simpla adorado kaj preĝado. Mi diras ke la homo estas multe pli grava ol la religio, oni devas zorgi pri homoj, ne pri religioj organizoj
Laŭ mia kredo ni faras la volon de Dio kiam ni amas kaj helpas niajn kunhomojn.

Matteo 25:34-40
iam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi


Kaj unu lasta citaĵo pri atakoj al kredantoj kaj sia kredo:

Agoj 5:38-39 : Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.

Amike,

Paul
 
Belmiro
Country of residence: Portugal
Messages: 250


2013-08-22 12:14:35 Reply / Report message
malfeliĉa kolera pro malracia klaĉado de kelkaj
malfeliĉa pro tio ke mi mia kredo estas taksata kiel stultulo

Ĉu estas tiel malfacile kompreni kie estas la vera malsameco de tiuj ĉi frazoj?
Mi estas pli malpli religiema sed fakte mi prifaifas se iu taksas mian religion stulta. Mi povas aŭdi tion unu du fojoj. Tamen tiam mi komencas senti iom da ĝeno. Tiu kiu insistas - sciante pri la rezultoestas malĝentila laŭ ĝenerale akceptita bona konduto.
Mi konsentas ke tiu temo trenas post si multe da pasioj kaj ne ĉiuj kapablas sin regi. Sed tia rigoro ne estas bezonata.
Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? kial la akvo de la maro estas salita? kiom pesas la Tero? kiel fari papero hejme?
 
erinja
Country of residence: United States
Messages: 4936


2013-08-22 17:04:07 Reply / Report message
mihxil skribis:
La regulo estas nur 'ĉiam esti tolerema kaj ĝentila'. Mi dirus ke insulto ne estas ĝentila, sed ke provoketo ne multe rilatas al tio.

En la tuta paĝaro estas malpermesite:
1. Uzi fivortojn ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
2. Uzi maldecajn bildojn fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn kulturojn, por via profil-bildo.
3. Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
4. Anonci informojn, kiuj:
(a) Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;
(b) Disvastigas, propagandas reklamas perforton, narkotaĵojn similajn substancojn;
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
(d) Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
(e) Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
 
mihxil
Country of residence: Netherlands
Messages: 1741


2013-08-22 17:13:46 Reply / Report message
erinja skribis:
1. Uzi fivortojn ofendajn esprimojn.
Se 'stulta' jam estas 'ofenda esprimo' tiam ne multo restas. Cetere mi malofte uzis ĝin.

erinja skribis:

4. Anonci informojn, kiuj:
Mi neniam anoncas informojn.

erinja skribis:
(a) Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;
(b) Disvastigas, propagandas reklamas perforton, narkotaĵojn similajn substancojn;
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
(d) Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
(e) Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
Mi publike demandis min kiu raportis miajn mesaĝoj, kaj tiuj mesaĝoj estis amase forigitaj. Kiel tio iel malobeas tiujn ĉi regulojn? Ĉu esti raportinto estas io hontinta? Kiel tio estas kalumnio ofendo? Kiel tio provokas malamon?
 
Sunjo
Country of residence: Germany
Messages: 460


2013-08-22 17:16:24 Reply / Report message
erinja skribis:



(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?
 
erinja
Country of residence: United States
Messages: 4936


2013-08-22 17:27:00 Reply / Report message
Sunjo skribis:
erinja skribis:



(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?
Mi jam respondis private al vi pri tio. Mi ne vidis kalumnion mensogojn akuzojn en tio kion vi montris al mi. Mi bedaŭras. Vi povas retpoŝti al mi private pri tio sed mi kredas ke vi ne ŝanĝos mian opinion pri tio. La nura afero ke oni raportas mesaĝon ne signifas ke ni forigos ĝin; ni taksas ĉiun mesaĝon laŭ ĝiaj meritoj. Cetere, ni ankaŭ rigardas la ceteron de la fadeno, en kiu iu mesaĝo estis raportita. Ni povus eventuale forigi aliajn mesaĝojn kiuj laŭ ni estas konformaj al la lernu-regularo. Pro tio estas senutile serĉadi la personon kiu raportis iun mesaĝon, ĉar povus facile esti ke NENIU raportis ĝin, kaj ke teamano simple vidis kaj forigis ĝin.
 
Sunjo
Country of residence: Germany
Messages: 460


2013-08-22 17:41:56 Reply / Report message
erinja skribis:
Sunjo skribis:
erinja skribis:



(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?
Mi jam respondis private al vi pri tio. Mi ne vidis kalumnion mensogojn akuzojn en tio kion vi montris al mi. Mi bedaŭras. Vi povas retpoŝti al mi private pri tio sed mi kredas ke vi ne ŝanĝos mian opinion pri tio.
Vi plurfoje diris ke vi havas nek tempon nek emon daŭrigi la diskuton kun mi (vi cetere ne unufoje respondis al miaj rektaj demandoj pri tiu ekzemplo de kalumnio). Krome vi plurfoje kaj sufiĉe klare esprimis ke iu kiu ne konsentas kun vi sentu sin libera por iri al alia forumo. Mi ne intencas fari tion pro diversaj kialoj. Inter alie ĉar mi ankoraŭ esperas ke la situacio ĉi tie pliboniĝas ekzemple per la helpo de aldonaj moderigantoj.

Aldono: mi cetere opinias ke forigo de mesaĝoj ĉiam nur estu la lasta solvo de alimaniere nesolvebla konflikto. Mi neniam proponis simplan forigon de mesaĝoj.
 
mihxil
Country of residence: Netherlands
Messages: 1741


2013-08-22 18:21:49 Reply / Report message
Belmiro skribis:
malfeliĉa kolera pro malracia klaĉado de kelkaj
malfeliĉa pro tio ke mi mia kredo estas taksata kiel stultulo

Ĉu estas tiel malfacile kompreni kie estas la vera malsameco de tiuj ĉi frazoj?
La frazoj diversmaniere malsamas. Mi ne komprenas kio laŭ vi estas la 'vera' malsameco.

Belmiro skribis:
Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? kial la akvo de la maro estas salita? kiom pesas la Tero? kiel fari papero hejme?
Tiuj temoj estas iom malinteresaj, ĉar la respondoj simple estas troveblaj je vikipedio.
 
eric_vandenburg
Country of residence: New Zealand
Messages: 61


2013-08-23 3:52:43 Reply / Report message
mihxil skribis:

Belmiro skribis:
Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? kial la akvo de la maro estas salita? kiom pesas la Tero? kiel fari papero hejme?
Tiuj temoj estas iom malinteresaj, ĉar la respondoj simple estas troveblaj je vikipedio.
Ne, tiuj temoj estas tre interesaj, mi amus vidi pli tiaĵojn. Kial? Ĉar ĉi tiu retpaĝaro estas por la lernado de Esperanto. Nenio pli. Ĉi tie, homoj volas babili pri neŭtrala aferoj gramatiko, por ekzerci Esperanton. Estas nek politika nek religia nek nereligia retpaĝaro. Estas lingva lernejo. Miaopinie, Ne Konvenas enkonduki la grandajn polemikajn fadenojn. Tiaj fadenoj ĉiufoje kaŭzas egajn ĉagrenajn fekbatalojn, tiuj neniam finiĝos, kaj malkomfortigas la legantaron.

Mi opinias, ke kelke da jam eo-flua kaj enuigitaj homoj devus ne kaperu ĉi tiun specialan forumon per la eterna predikado pri siaj propraj ismoj. En ĉi tiu forumo mi vidis tro, tro multe de la jena:

Hom' A: "Mi ŝatas mian katidon!"

Hom' B: "Ĉu estas via katido KioAjnismo/ano? Ĉu jes, via katido estas alienulo. En la kapo! Haha! Estas prava! Ne? Ne? Disputu!"

Kontrolanto ĝuste forviŝas la afiŝon de B pro la kaperado kaj la agresa maniero.

Hom' B: "Kial persekutas min Lernu!?"

... 300 identaj afiŝoj poste ..

Hom' B: "Kial persekutas min Lernu!?"

Ekzistas multe da aliaj retpaĝaroj kaj babilejoj por tia parolado. pripensu komenci novan apartan retpaĝaron por paroli pri tiaj aferoj. ( ekz. "Trolu!" ) Parenteze, tiu domajna nomo estas ankoraŭ aĉetebla..

Kaj, esti sincera al mi mem, ĉi tiu afiŝo estos ambaŭ mia unua kaj mia lasta en iu ajn Lernu!-a fadeno pli grava ol "Kio Estas Via Plej Ŝatata Koloro de la Pantolonoj en la Tuta Mondo?" kaj simile.

ĝis!

( p.s. malhelverda. )
 
mihxil
Country of residence: Netherlands
Messages: 1741


2013-08-23 5:08:26 Reply / Report message
eric_vandenburg skribis:
Ĉar ĉi tiu retpaĝaro estas por la lernado de Esperanto. Nenio pli.
Nu, tio en praktiko ne veras.

eric_vandenburg skribis:
Ĉi tie, homoj volas babili pri neŭtrala aferoj gramatiko, por ekzerci Esperanton.
Vi mem konstatas ke ankaŭ tio ne estas vera. Vi celis 'volu'.

eric_vandenburg skribis:
Ekzistas multe da aliaj retpaĝaroj kaj babilejoj por tia parolado.
Ne en esperanto. Mi ne konas paĝaron kompareblan kun lernu. Ŝajne la tragika fakto estas ke la esperanto-komunumo ne estas sufiĉe granda por subteni pli ol unu iom viglan forumon.

Page First « 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 » Last (of 12)
New post

Subscribe to the thread