
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ?
| Overview / Viewpoints / Kiel vi vivas la postsendependecon? | |
| New post | |
| Author | Messages | |
|
codesito
Country of residence: Spain Messages: 274 |
2012-08-03 21:32:36 | Reply / Report spam |
|
En la lastaj jaroj multaj landetoj aperis en orienta europo, samtempe ili fariĝis kapitalismaj.
Kion vi gajnis kaj perdis kun la sendependeco? Kiel vi vivas la postsendependecon? Ĉu vi konsilas al la hispanoj ke ni ankaŭ dividiĝu en multaj landetoj kiel ekzemple Jugoslavio aŭ Sovetunio? |
||
|
vincas
Country of residence: Lithuania Messages: 2898 |
2012-08-04 8:37:08 | Reply / Report spam |
|
Nu, Mi, almenaŭ nun, vivas bone kaj nenion mankas. Litovio fariĝis membro de EU kaj NATO ka tio estas bone, laŭ mia opinio. Litovoj povas vojaĝi kaj labori tra la tuta EU.
|
||
|
codesito
Country of residence: Spain Messages: 274 |
2012-08-04 14:42:48 | Reply / Report spam |
Antaŭ ne longe ni ankaŭ vivis bone en suda Eŭropo, sed nun nia ekonomio iom post iom malpliboniĝas kaj ni timas ke baldaŭ ĉio iros merden, ni estas tute ŝuldigitaj kaj laboro mankas, nia lando apartenas nun al la uloj kiuj pruntedonas/is monon al la ŝtato je 8% de intereso. Por ni la ampleksigo de EU ne estis tro bona negoco. |
||
|
fajrkapo
Country of residence: Spain Messages: 789 |
2012-08-04 14:51:34 | Reply / Report spam |
Tio ne estas kulpo de la Eŭropunio, sed de la hispanaj politikistoj kaj ilia estontvidado |
||
|
codesito
Country of residence: Spain Messages: 274 |
2012-08-04 15:15:50 | Reply / Report spam |
|
Eble ni povus doni sendependecon al ĉiuj la regionoj de Hispanio, tiel, neniu bezonus pagi la ŝuldojn, ĉu ne?
|
||
|
Zato
Messages: 44 |
2012-08-04 17:21:01 | Reply / Report spam |
Malforta imperio estas ŝanco por dependaj nacioj... |
||
|
codesito
Country of residence: Spain Messages: 274 |
2012-08-04 20:13:08 | Reply / Report spam |
Tamen mi fidas je la hispana popolo, ne je la politikistoj, nia granda lando superos ĉiujn ekonomiajn malfacilaĵojn, kaj rezistos la premon de la sendependemuloj, kaj ne dividiĝos. Aldone, ni venkos almenaŭ en la du venontaj mondialoj de futbalo. |
||
|
kamil_rudzki
Messages: 8 |
2012-08-04 21:23:33 | Reply / Report spam |
|
Mi ne scias ĉu Eŭska regiono kaj Katalunio gajnus dank' al siaj sendependecoj, sed Kanarioj tutcerte
Kaj Katalunio ne bezonas restaĵon de Hispanio por regi la mondan futbalon. Pli serioze, miaopinie, se loĝantaro de iu regiono sentas sian partikularecon, ĝi rajtas, post referendumo, esti sendependa lando. Vi sugestas, ke la ekonomia krizo malaperos post disdivado de lando en krizo. Nu, ekzemploj de malmulte homplenaj landoj kiel Latvio aŭ Slovenio montras ke oni povas pli facile venki ekonomian krizon (komunismo estis la granda) estante malmulta nacio. Pollando (simila lando al la via: 40 mln da katolikoj), malgraŭ bona farto de pola registaro, jesas ĉi teorio - nur 13% da pola senlaboreco (en Hispanio da 25% ?) estas pro kelkaj milionoj da poloj laborantaj eksterlande, kiuj eĉ ne pensas pri reveno. Kaj ekz. malgranda nova lando, Montenegro, estas kondamnata por sukceso. Persone mi ne vidas bonan estontecon por nova lando sen Unio, kaj la proceduro de aprobado por nova membro devus esti "de nulo", do kelkaj jaroj de atendado por pli bona morgaŭo... |
||
|
Zato
Messages: 44 |
2012-08-05 5:30:21 | Reply / Report spam |
Tio estas tipaj ambicioj de imperiistoj. |
||
|
codesito
Country of residence: Spain Messages: 274 |
2012-08-05 7:44:11 | Reply / Report spam |
Interese kiel ekterlandanoj deziregas la finon de Hispanio. Mi ŝatus scii kiu estis nia peko por esti tiel amataj eksterlande. Hispanio estas granda popolo, nia solidareco estas/is senlima kun eksterlandanoj el ĉiuj partoj de la mondo kiuj venas ĉi tien por labori aŭ loĝi, 10 milionoj da inmigrantoj alvenis ĉi tien en 10 jaroj, io kio okazis nenie antŭe. Mi ne petas dankemon el ili, sed almenaŭ jes respekton por granda, nobla popolo kaj lando. |
||
|
New post Subscribe to the thread |