
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ?
| Overview / Viewpoints / Ĉu maltrankviligas vin la informo pri vi kiu povas ĉirkaŭi en interreto? | |
|
Page 1 (of 1) |
New post |
| Author | Messages | |
|
fajrkapo
Country of residence: Spain Messages: 789 |
2012-06-25 12:16:18 | Reply / Report spam |
|
Kelkfoje mi pensas pri tio, kaj ne plaĉas al mi ke estas fotoj, informoj, datumoj, ktp, pri mi en interreto, kiuj mi volonte ne metis. Mi pensas ke povas esti danĝere por oni mem, kaj ke oni jam estas en eta vilaĝo sen intimo.
Mi tre ŝatas la reton, sed ne plaĉas al mi tiun aferon. Oni devas esti tre singarda se oni ne volas tiun informon ĉirkaŭante, sed la problemo estas ke eble ne estas mi kiu metas bildojn aŭ informoj en la reto, sed alia amiko mia povas alŝuti ilin, do oni volas aŭ ne, ĉiam estas informo aŭ bildojn pri oni en la reto... |
||
|
vidas vandenis
Country of residence: Lithuania Messages: 633 |
2012-06-26 7:48:57 | Reply / Report spam |
'... eta vilaĝo sen intimo.' Ĉu oni devas kompreni 'intimo = ino + timo'? |
||
|
fajrkapo
Country of residence: Spain Messages: 789 |
2012-06-26 8:13:32 | Reply / Report spam |
Klare, sen in-timo, ĉar jam inoj scias ĉion pri viroj tra la reto.... |
||
|
MoutOp
Country of residence: France Messages: 140 |
2012-06-26 10:41:26 | Reply / Report spam |
|
Mi estas de opinio vin ! Estas pro tio ke mi ne estas sur Facebook aŭ ĉi speco de TTT-ejo... sed pro tio, mi ne povas kontroli, ĉar mi ne vidas ĝin ! Estas problemo kiu mordas ŝia propra vosto. Kiel li estas malsolva, mi provas ne pensi tio.
[pardonu por la eraroj, mi eklernas] |
||
|
fajrkapo
Country of residence: Spain Messages: 789 |
2012-06-26 13:21:05 | Reply / Report spam |
Jes, la nura konsolo estas ke estas ĉies problemo, sed "ĉies malbono, stultulaj konsolo". (mi pripensis pri: multes malbono, stultulaj konsolo. Malbono de multaj kiel multes malbono, sed tre eble ĝi ne eblas...) Antaŭ oni povis malaperi aŭ kaŝi, por aŭ el la socio, se oni volis, sed nun ĝi ne eblas. "Se iu ajn vin fotos, vi certe retloĝos", estas diro de niaj prauloj, ![]() |
||
|
Altebrilas
Country of residence: France Messages: 1672 |
2012-06-30 14:02:42 | Reply / Report spam |
|
Kompreneble, interreto estas maltrankviliga, ĉar ne estas klara divido inter privata aŭ publika vivo. Pli ekzakte, tiu, kiu deziras ke tia apartigo estu efika devas havi kompetencojn de komputila sekurinĝeniero, kio signifas ke tio estas la kazo nur por eta malmulto de la uzantoj.
Kiam vi estas en interreto, vi povas imagi vin vojaĝante kun kolego en aviadilo, babilante libere... Sed la plej bona amikino de via edzino estas en la ĵusantaŭa seĝo kaj respondeculo de la konkurenca firmao en la malantaŭa... Vi ne scias, ke ili estas tie, sed ili ne maltrafas unu el viaj paroloj... |
||
|
darkweasel
Country of residence: Austria Messages: 6577 |
2012-07-01 8:38:11 | Reply / Report spam |
|
Profesia konsilo: Uzu pseŭdonimon.
|
||
|
Altebrilas
Country of residence: France Messages: 1672 |
2012-07-01 9:33:27 | Reply / Report spam |
|
Tio ne sufiĉas. Frue aŭ malfrue, oni lasas spurojn kiuj ebligas interkonekti la personajn informojn. Kaj la probableco kreskas kun la tempo. Fratego spektas vin!
|
||
|
dobri
Country of residence: Czech Republic Messages: 5046 |
2012-07-13 17:57:06 | Reply / Report spam |
|
Tamen tio estas normala en nia epoko. Kion vi precize timas?
|
||
|
raffadalbo
Country of residence: Italy Messages: 155 |
2012-07-13 19:31:29 | Reply / Report spam |
Mi konsentas ke tio estas normala, sed ankaŭ danĝera. Se oni estus certa neniam erari, neniam opinion ŝanĝi, do oni povus skribi ion ajn senprobleme. ĉar tio neeblas, oni devas pensi duoble aŭ trioble antaŭ skribi sur interreto: oni devas pensi ke ĉio enmetita sur interreto memoriĝos dum multaj jaroj kaj ne povos facile retiriĝi. Sed mi ne opinias ke tia memoro estas nur malbona. Foje ĝi estas bona, tre bona. Ĝi facilas la komparon de la opinioj, la amikecon inter homoj, eĉ la kreskon de la ideoj. Ĝi estas kiel multe da homaj aferoj: se farata bone, estas bona; se farata malbone, estas malbona; ĉiam estas iom riska, sed la risko estas parto de la vivo. |
||
|
Page 1 (of 1) |
New post Subscribe to the thread |