
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ?
| Overview / News / IJS 2012 en Nőtincs, Hungario | |
|
Page 1 2 (of 2) |
New post |
| Author | Messages | |
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-03-27 10:47:29 | Reply / Report spam |
|
Inter la 30-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto okazos IJS (Internacia Junulara Semajno), do en tre taŭga tempo: inter SES kaj FESTO.
Tiu ĉi estos jam la 23-a fojo, sed la nuna loko certe ne similas al la antaŭaj kaj verŝajne ankaŭ ne al aliaj junularaj renkotiĝejoj, kiujn vi ĝis nun spertis. Temas pri travivaĵparko nomita Neninsulo (laŭvorte Nenie-insulo), kiu troviĝas en nordhungaria vilaĝo Nőtincs* (ĉ. 50 km-ojn for de la ĉefurbo, Budapeŝto). Ĝi estus certe taŭga loĝloko ne nur por esperantistoj dum IJS, sed ankaŭ por Peter Pan, pro ĝia unika etoso kaj aspekto. La parko ja havas propran arbaran teritorion, rivereton, ludplacon (ne nur por infanoj! ) kaj eĉ etan bestĝardenon (kun ĉevaloj, ŝafoj, hundoj, papagoj kaj multe pli). Ankaŭ la tranoktejoj ne tiom kutimas – por ties detaloj klaku al la langeto „Loĝado”.Pri programoj ne atendeblas tiom granda ŝanĝo, sed kompreneble ni klopodos iom reformi ankaŭ la tradicie ŝatatajn erojn. Kio certe ne mankos: kazino, plaĝumado kaj akvobatalo, vingustumado, aŭkcio kaaaaj… JoMosa kocerto! Ni ne volas ĉion malkaŝi jam nun, ja ni planas ankaŭ surprizojn kaj ni atendas ankaŭ kontribuojn de la partoprenontoj. Tamen, por scii iom pli, rigardu la langeton „Programo”. Fine, sed ne forgesinde: la organizanta teamo estas juna, tre entuziasma, amikiĝ- kaj helpema! Aldone, ĉi-jare estas eĉ pli favora kotizo ol lastfoje (klaku sur la titoleton „Kotizo”). Kaj pri la partoprenantoj: kiel ĉiam, certe ankaŭ nun ĉeestos multaj junuloj el diversaj landoj, kio garantias la bonan amuziĝon… des pli, se ankaŭ vi venas! ![]() * prononco: [nø:tintʃ] laŭ IFA (Internacio Fonetika Alfabeto) aŭ ĉ. „notinĉ” ::* Malkovru, ke estas tamen vero Via kara infanaĝa revo; Ne estu ĉi-foje prokrastulo, Venu kun ni nun al Neninsulo! |
||
|
Rogir
Country of residence: Denmark Messages: 1725 |
2012-03-27 16:14:39 | Reply / Report spam |
|
Mi eble ĉeestos unu tagon, sed mi nenion povas promesi. Mi ŝatas la malaltajn kotizojn!
|
||
|
marcuscf
Country of residence: Brazil Messages: 343 |
2012-03-29 13:43:08 | Reply / Report spam |
|
"JoMosa" hahaha
![]() |
||
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-04-21 7:14:45 | Reply / Report spam |
Jes, mojosa JoMo koncerto estas JoMosa koncerto. Kaj JoMo estas la nomo de la homo en la domo ![]() |
||
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-04-25 20:58:56 | Reply / Report spam |
|
Nur kelkaj tagoj restis ĝis la fino de la unua aliĝperiodo.
Ne hezitu, aliĝu nun! www.ijs.hu/eo |
||
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-05-01 18:47:15 | Reply / Report spam |
|
Okaze de la ĉi-semajna laborfesto, teamo de IJS decidis subteni vian partoprenon en amuziĝ- kaj ripozfesto. Kaŭze de tio, la favora unua aligxperiodo de IJS plilongiĝis ĝis la 14a de majo. Certe uzinda eblo: koncerto de JoMo, akvobatalo kaj kazino, postkongresa budapeŝtumo kaj bambumo, taŭgega tempo (tuj post SES kaj antaŭ FESTO), karavanoj al kaj de IJS... kaj multe pli!
ALIĜU NUN, kaj venu al Hungario inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto! http://www.ijs.hu/ |
||
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-06-04 19:47:35 | Reply / Report spam |
|
IJS 2012: subĉiela kuirado kun stelulo de kuirarto!
Vi ne estas jam infano, tamen ŝatas ĝui kuirarton (de aliuloj)? Ĉu vi ŝatus malkovri la hungaran kuirarton, eble eĉ agante? Jen unika eblo ĝuste (kaj guste) por vi: IJS, unu semajna vigla aranĝo komence de aŭgusto, kie atendos vin... - subĉiela kuirado kun Petra (kies scion pruvas sia kuira programo ĉe Muzaiko), - koncerto de JoMo, - karavanoj tien-reen, - bonfreneza akvobatalo, +1 tago por budapeŝtumado... Ne hezitu aliĝi, ankoraŭ en la dua aliĝperiodo! ijs.hu |
||
|
ikem
Country of residence: Hungary Messages: 17 |
2012-06-27 17:51:53 | Reply / Report spam |
|
Grava anonco: programo de IJS (Internacia Junulara Semajno) pli kaj pli
riĉiĝas! Ni ĝoje anoncas, ke dum la arangxo okazos ankaŭ kurso de ĵonglado, kaj daŭre en la magia Neninsulo Aventurparko. Krom tio kompreneble multo okazos ankoraŭ, pro kio indas partopreni - ekz. koncerto de JoMo, kunveturado tien-reen, akvobatalo... Por vidi ĉion kaj anonciĉi vizitu la retpagxon ijs.hu/eo! Ni do elkore esperas je via aliĝo kaj je baldaŭa (juli-fina) renkontiĝo. Ne forgesu: jam nur kelkaj tagoj ĝis fino de la dua aliĝperiodo! (Aliĝu kaj ĝiru la antaŭpagon ĝis la 30a de junio por ĝui tiun ĉi favoran eblon!) Ĝis baldaŭ! Amike: teamo de IJS |
||
|
Rogir
Country of residence: Denmark Messages: 1725 |
2012-06-28 11:04:55 | Reply / Report spam |
|
Ĉu estos sofoj?
|
||
|
spreecamper
Country of residence: Germany Messages: 332 |
2012-06-28 19:07:57 | Reply / Report spam |
Antaŭe la konzerto de JoMo la sofojn forportos. ![]() |
||
|
Page 1 2 (of 2) |
New post Subscribe to the thread |