* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Rules * *


/ Community /

Forum

Overview / Viewpoints / Dio ne ekzistas
Page First « 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 » Last (of 128)
New post
Ĉu iu dio ekzistas.
Dio ne ekzistas
Dio ekzistas
Results
 Author   Messages 
Miland
Country of residence: United Kingdom
Messages: 4540


2013-08-09 7:19:04 Reply / Report message
Jen interesa anglalingva libro fare de iutempa ateisto, ĵurnalisto kaj krim-raportisto, kiu kristaniĝis kaj intervjuis la agnostikulon Templeton (iutempe kunlaboranto de Billy Graham) kaj multajn spertulojn pri religiaj temoj: Lee Strobel. Li verkis "The case for faith" ("La kazo por fido" ). Mi ĵus finis la libron kaj legontas aliajn verkojn de Strobel.
 
mihxil
Country of residence: Netherlands
Messages: 1873


2013-08-09 15:57:26 Reply / Report message
Miland skribis:
Jen interesa anglalingva libro fare de iutempa ateisto, ĵurnalisto kaj krim-raportisto, kiu kristaniĝis kaj intervjuis la agnostikulon Templeton (iutempe kunlaboranto de Billy Graham) kaj multajn spertulojn pri religiaj temoj: Lee Strobel. Li verkis "The case for faith" ("La kazo por fido" ). Mi ĵus finis la duan kaj legontas aliajn verkojn de Strobel.
Kaj kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?

Aldone, mi dirus ke ne estas tre inde reklami pri komercaj produktoj en la forumo. Tio ja preskaŭ estas spamo.
 
Miland
Country of residence: United Kingdom
Messages: 4540


2013-08-10 22:34:53 Reply / Report message
mihxil skribis:
..kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?
Miaopinie, eblas ke kelkaj homoj ne volas kredi je Dio pro tio, ke ili ne volas forlasi tiun ĉi tiun pekon. Tamen, mi ne povas juĝi individuojn.

mihxil skribis:
..ne estas tre inde reklami pri komercaj produktoj en la forumo. Tio ja preskaŭ estas spamo.
La libron rilatas al la fadentemo, do miaopinie eblas, ke ĝi helpos kelkajn serĉantojn al la vero. Legi ĝin, tamen ne estas deviga por tiuj, kiuj ne volas.
 
Sunjo
Country of residence: Germany
Messages: 502


2013-08-11 9:36:00 Reply / Report message
Miland skribis:
mihxil skribis:
..kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?
Miaopinie, eblas ke kelkaj homoj ne volas kredi je Dio pro tio, ke ili ne volas forlasi tiun ĉi tiun pekon. Tamen, mi ne povas juĝi individuojn.
Ekzistas ankaŭ homoj kiuj simple ne samopinias ke tiuj "pekoj" entute estas pekoj.

Laŭ mia opinio tiu aserto de heirabbit montras tro fermitan mondobildon.

Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
2. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio.
3. Tiuj kiuj ne samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
4. Tiuj kiuj ne samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio.

Pri la aserto de Miland (ke ekzistas homoj kiuj apartenus al grupo 1 sed pro konscia decido nun apartenas al grupo 2) mi opinias ke temas pri ŝajnargumento de religianoj por klarigi ateismon al aliaj religianoj.
 
-
2013-08-11 15:06:49 Reply / Report message
Sunjo skribis:
Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
 
Sunjo
Country of residence: Germany
Messages: 502


2013-08-11 16:08:57 Reply / Report message
pdenisowski skribis:
Sunjo skribis:
Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
Kaj kion ekzakte vi nun ne komprenas?
 
-
2013-08-11 19:56:33 Reply / Report message
Sunjo skribis:
pdenisowski skribis:
Sunjo skribis:
Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
Kaj kion ekzakte vi nun ne komprenas?
Mi ne komprenas ĉu vi intence neintence misprezentas la afiŝon de heirabbit, kiu nenial uzis la vorton "peko" -- tio estas VIA vorto.

kredantoj povas kritiki malbonaĵojn en nia socio sen nomi ilin "pekojn".

Efektive, mi ne povas kaj ne rajtas nomi ion "pekon" : peko ne estas la ag(ad)o mem, sed la sentoj, intencoj, kaj kialoj de la faranto, kaj nur Dio scias tion.

Amike,
Paul
 
Sunjo
Country of residence: Germany
Messages: 502


2013-08-11 20:15:14 Reply / Report message
Paul, mi kredas ke estas sufiĉe evidente ke mi respondis al Miland kiu ja uzis la vorton "peko" (en rilato al la afiŝo de heirabbit).

Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto. Al mi ankaŭ ne gravas ĉu religianoj uzas ĝin ne kaj kial kial ne.

Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.
 
-
2013-08-11 21:39:33 Reply / Report message
Sunjo skribis:
Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto.
Vi ĵus uzis tiun vorton, ĉu?

Sunjo skribis:
Ekzistas ankaŭ homoj kiuj simple ne samopinias ke tiuj "pekoj" entute estas pekoj.
Do, kion vi volas diri pri "peko"?

Sunjo skribis:
Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.
Vi (nekredanto, ĉu?) multfoje uzas la vorton "pekon" (kun kaj sen citsignoj) sed se iu volas precizigi la signifon de tiu vorto, tio estas "konfuzi/devojigi la diskuton"?

Sunjo 2013-07-09 19:57:50 skribis:
Tiu ĉi fadeno jam havas preskaŭ 100 paĝojn kaj mi ne vidas sencon en ripetado de ĉiuj argumentoj kaj en diskuto kiu estas eterna cirklo.
Do, kial ne diskuti "Kio estas peko"?

Amike,
Paul
 
Paulinho
Country of residence: Brazil
Messages: 466


2013-08-11 21:52:08 Reply / Report message
Tralegante tiun fadenon mi vidis plurajn menciojn al la temo de la suferado. Ĝi estas malfacila temo. En mia opinio, du ekstremoj estu forĵetitaj. Mi ne kredas ke Dio kaŭzas suferadon por puni iun. La puno por fari malbonon estas la malbona, kiun mi praktikas kaj kiu turnas kontraŭ mi. Mi ne ankaŭ ne kredas ke Dio favoras iun pro esti de la religio A B de neniu religio. Ni kristanoj havas Jesuon kiel majstro kaj li mortis sur la kruco. Kaj li mortis pro ni, kiam ni NE estis kristanoj... Do li suferis grande. Mia kristana fido diras al mi ke la homa vivo ĉiam indas, kiam ĝi estas dolora kaj dekadenca. Laŭ mi, maljunulo, malsana, dekadenca, sed kiu eblas ami senkondiĉe, malperfekte, por unu sekundo, estas proksima al atingi eternecon de gloro kaj beleco.

Page First « 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 » Last (of 128)
New post

Subscribe to the thread