
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Se vi jam havas bazajn sciojn pri Esperanto kaj volas iun facilan legaĵon por daŭrigi vian lernadon, ni varme rekomendas la malsuprajn librojn.
![]() (36 paĝoj) |
"Dankon, Amiko!" - Verkisto: Claude PIRON"Kion vi farus, se, dum vojaĝo eksterlande, vi retroviĝus sola, sen mono - kaj sen kreditkarto - ĉar iu, dum vi dormis, prenis de vi ĉion, kion vi havis? Certe interesos vin vidi, kiamaniere Rikardo, la juna vojaĝanto, pri kiu rakontas ĉi tiu libro, reagis al tiu problemo. Se Rikardo estus kuraĝa, aŭ plena je ideoj, eble li sukcesus pli malpli rapide elturni sin el tiu malplaĉa situacio, sed tia li ĝuste ne estas. Sen mono, sen amikoj, perdita en fremda urbo, kie li konas neniun, kaj kie la polico ne pretas helpi, kion timema junulo povas fari? Tamen Rikardo savos la urbon el grava danĝero... Verkita en flua kaj facila lingvo, sed ne pro tio malpli bela, ĉi tiu romaneto nur povas plaĉi al vi. Se vi estas komencanto, vi mire rimarkos, ke vi facile ĝin komprenas. Kaj se vi delonge scipovas esperanton, vi ŝatos la naturan lingvaĵon de la verkinto kaj la humuron de la situacioj, kiujn li atentokapte priskribas." (De la dorsoflanko de la libro.) Rekta ligilo: i-espero.info |
![]() |
"Gerda Malaperis" - Verkisto: Claude PIRONLa krim-romaneto povas doni la unuan sukceson en la lingvolernado por la komencintoj. Ĝi povas servi ne nur kiel simpla legaĵo, sed kun la aparte eldonita ekzercaro ankaŭ kiel bona kursmaterialo. En la nederlanda kaj angla lingvoj aĉeteblas aparta vortlisto por la verko. Fonto: Edukado.net |
![]() (77 paĝoj) |
"La Kisa Malsano" - Verkisto: Claude PIRON"Tiu ĉi romaneto estas destinita al la ĝenerala esperantista publiko. Tamen, mi konfesas, ke, pliafoje, mi speciale atentis, verkante, la bezonojn de la progresantoj. Mi provis eviti malsimplajn frazojn, kaj uzis kiel eble plej multe vortojn el la baza vortaro. Leganto, kiu regas nur la vortojn troveblajn en Gerda malaperis!, komprenos almenaŭ 93 elcentojn el ĉiu ĉapitro. Fakte, li divenos la signifon de la plimulto el la nekonataj vortoj nur pro la ĉirkaŭteksto. Kvankam multaj okcidentanoj tion ne konscias, ekzistas popoloj, kiel la ĉina, por kiuj la t.n. "internaciaj" vortoj ne havas similaĵon en la gepatra lingvo; sekve, ilia signifo restas plene mistera, kiam la lernanto unuafoje renkontas ilin. Grandparte por enkonduki tiajn legantojn en la terminaron de la ekonomia kaj politika vivo, mi verkis ĉi tiun rakonton. La vortoj, kiujn ili renkontos ĉi tie, sed kiuj ne apartenas al la vortaro de Gerda malaperis!, estas vortoj kiel banko, demokratio, ekonomio, evolui, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, publika, regi (-> registaro), salajro, statistiko, strukturo, ktp. Sed kia ajn la lingva nivelo, mi esperas, ke la leganto ricevos el ĉi tiu rakonto tiom da plezuro, kiam mi havis verkante ĝin." (Postnoto de Piron.) Fonto: esperanto.net Rekta ligilo: http://www.esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/kismalsanrec.html |
![]() |
"Vere aŭ Fantazie" - Verkisto: Claude PIRONLa libro tre taŭgas por lernantoj, kiuj deziras plibonigi sian scion de la lingvo. Ĝi konsistas el 43 rakontoj. "Mi fine diru ankaŭ ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte. Tio ne ĉiam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi. Ĉu mi sukcesis? Ne mi povus diri. Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed ankaŭ plaĉa." (De la antaŭparolo.) Fonto: Edukado.net |
![]() |
"Ili Kaptis Elzan!" - Verkisto: Johán VALANODetektiva ĉarma humura romaneto en facila Esperanto. La libro konsistas el 26 ĉapitroj. "Efektive ĝia intrigo estas ekstreme komplika, plena de neatenditaj turniĝoj kaj malkovroj, kaj tiel sinua, ke ĉe la fino ne eblas memori la komencon." (El recenzo de Sten Johansson) Fonto: Edukado.net |
![]() |
"Inter Tero kaj Ĉielo" - Verkisto: Benjamin JACOBSENEl la dana lingvo tradukis: S. JOHANSSON |
![]() |
"Karlo" - Verkisto: Edmond PRIVATĈi tiu rakonto similas al biografio, ĉar ĝi priskribas la vivon de la knabeto Karlo. Oni povas legi pri lia infaneco, juneco, diversaj okazaĵoj kaj problemoj. Rekta ligilo: members.tripod.com |
![]() |
"Kion ajn!" - Verkisto: Sten JOHANSSONLa rakonto celas komencintojn, konantaj la bazon de vortostoko kaj gramatiko de Esperanto. La leksiko kaj la gramatiko laŭpaŝe malfaciliĝas, tamen ĝisfine restas simplaj kaj facile kompreneblaj. Tre utilas la librofinaj postklarigaj de la aŭtoro pri la ofteco de la utiligitaj vortoj. Fonto: Edukado.net |
![]() |
"La Eta Princo" - Verkisto: Antoine DE SAINT-EXUPÉRYDua reviziita eldono de: Pierre DELAIRE Fonto: esperanto.utopia.com.br |
![]() |
"La Knabo Frenezeta" - Verkisto: Ziraldo ALVES PINTOLa libro "La knabo frenezeta" - unu el la plej famaj libroj en Brazilo - estis publikigita en la jaro 1980. La rakonto estis adaptita por teatraĵoj, bildstrioj, operoj por infanoj, video-ludoj, Interreto kaj filmoj. Ĉi tiu rakonto enhavas bildojn samgrandajn kiel tiuj de la libro. Ilin eblas ankaŭ printi kaj kolorigi. Malfacilaj vortoj havas klarigon en malgranda glosaro, kie ankaŭ estas klarigoj pri la teksto, speciale pri la historio de Brazilo. Por turni la paĝon, oni uzu la muson de la komputilo sur la frenezeta raketo. La libron eblas legi de la unua paĝo ĝis la lasta, aŭ inverse... Fonto: esperanto.utopia.com.br |
![]() |
"La Verda Koro" - Verkisto: Julio BAGHYEn "La verda koro" ĉefrolas Esperanto, la instruado kaj lernado de Esperanto, kaj la ideoj kaj emocioj ligitaj al Esperanto. Krom tio ni tamen ricevas ankaŭ interesajn priskribojn de homoj kaj medioj, dramajn historiajn eventojn el la interna milito en orienta Siberio en 1918-1920, kaj kompreneble amhistoriojn kun obstakloj. Fonto: Edukado.net |
![]() |
"Mi Vizitis Grandan Urbon" - Verkisto: Koffi GBEGLOEn la rakonto "Mi vizitis grandan urbon" ni konatiĝas kun la vilaĝano Gaĝenu en Togolando. Li vivas tradician vilaĝan vivon kiel fiŝisto sen grandaj scioj pri la ĉirkaŭa mondo. Lia filo Kuturo tamen vivas modernan komfortan vivon en la ĉefurbo Lome. Iutage li invitas sian patron veni tien por pasigi kelkajn semajnojn kun sia filo... |
![]() (279 paĝoj) |
"Vojaĝo en Esperanto-Lando" - Verkisto: Boris KOLKER"Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker" (Kep ENDERBY) "Kial pagi flugbileton? Lege VOJAĜU al Esperanto-lando!" (Claude PIRON) "Vojaĝo en Esperanto-Lando estas certe la plej riĉe ilustrita orginala libro en nia eldonhistorio." (Trevor STEELE) Jen paĝo kun kvar el la ĉapitroj de la libro. |