Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Juna Amiko

Gajnu someran ferion en la koro de Germanio!

HerzbergJen nia proponogajnu lokon en la dua Somera Arbara Lernejo (SALO2). Tiu estas speciala feria renkontiĝo por infanoj kiuj parolas Esperanton, plejparte venantaj el lernejoj en partner-urboj de Herzberg. La aranĝo estas organizita apud la Esperanta urbo Herzberg-am-Harz. Tiu urbeto estas ĉirkaŭata de arbaroj kaj la montaro Harz. Serĉu ĝin sur mapo. Sud-oriente de Hanovro, sud-okcidente de Magdeburg kaj Berlino, nord-oriente dettingen kaj Kassel kaj sud-okcidente de Leipzig. Herzberg havas kelkajn partner-urbojn en aliaj Eŭropaj landoj. Multaj eŭropaj urboj havas ĝemel-urbojn. Sed la homa kaj kultura interŝanĝo inter tiuj malsam-landandanoj tuj renkontas obstaklonlingvo-baron. Jen perfekta ŝanco por esperantistoj. Tiun ideon sekvas la Esperanta Centro en Herzberg. Tiu urbo havas oficialan ĝemelan rilaton kun Gora (pron. Gura) en okcidenta Pollando (serĉu ankaŭ tion sur mapo!).

En Herzbergaj lernejoj oni instruas Esperanton, same en lernejoj en Gora. Jam en la pasintjara unua SALO, infanoj el tiuj du urboj renkontis unu la alian kaj bone amikiĝis. Krome, lernantoj el Hungario partoprenis. Ĉi-jare partoprenos infanoj el Herzberg kaj Gora, kune kun grupo eble el Kroatio. Povos aldoniĝi pliajkaj ankaŭ vise vi kuraĝos partopreni la konkurson!

Dato kaj programo

La aranĝo daŭros du semajnojn: de la 28a de julio ĝis la 11a de aŭgusto. En la programo okazos ekskursoj, naĝado, konkursoj, ludoj, sportoj kaj multe pli. Foto de la lasta SALO1 aperis sur la kovrilo de la januara numero de Revuo Esperanto. Vidu ankaŭ nian nunan kovrilon.

Bildoj de la loko, kie okazos SALO-2 estas rigardeblaj en la reto ĉe http://fotoalbum.web.de/gast/interkultura-centro/SALO_2_Sieber_Herzberg. Legu pri Herzberg kaj ĝia E-centro ĉe http://www.ic-herzberg.de.

La premioj

La premioj estas donacitaj de la Esperanto-Centro:

    Unua premio: 6-taga senkotiza junula partopreno en SALO 2.
  • Dua premio: 3-taga senkotiza junula partopreno en SALO2.

Aĝlimoj 11-17 Akompananta plenkreskulo estos bezonata por junaj gajnontoj. La premio inkluzivas tranoktadon, programon kaj tri manĝojn tage. Ne inkluzivitaj estas vojaĝ-kostoj kaj asekurokiun oni nepre akiru. Ni invitas al akompanant(in)o aliĝi al la gvida teamola Centro ofertas bonetosan kunlaboremon kun signifa partopren-rabato.

La tasko

  1. Sendu la kaŝfrazon de la kruc-enigmo en JA 2007/1 sur p. 26
  2. Sendu viajn respondojn al la kvin demandoj sur paĝo 5 de JA 2007/1.
  3. Sendu verkon kun 400 ĝis 600 vortoj pri unu el la sekvaj temoj:
    1. Kial mi volas partopreni en SALO 2.
    2. Ŝanĝoj en mia vivo.
    3. Maŝinojĉu niaj amikoj malamikoj?

Juna amiko rezervas la rajton aperigi konkursaĵojn. Ĉiu konkursaĵo kiu atingas akcepteblan nivelon eniros loterion. Familianoj de nia redakcio ne rajtas partopreni.

Ensendo

Sendu vian respondon rete al: , kun temlinio "SALO2 Konkurso"; paperpoŝte al: Juna amiko, pf. 193, HU-1368 Budapestse eble aldonu retadreson per kiu ni povos mesaĝi al vi. Se vi ne ricevas retan konfirmon pri ricevo de via konkursaĵo, sendu protestan ret-mesaĝon. Limdato por alveno de konkursaĵoj: Junio 10, 2007. Ni tuj sciigos la gajnintojn per ret-poŝto letero. La rezultoj aperos ĉe retejo de Juna amiko en la biblioteko ĉe www.lernu.net ekde junio 15.

Teksto prenita el la tuj aperonta Juna amiko 2007/1

Informoj pri la konkurso en la formato PDF