* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Verda Paĝo

Demokratio kaj mult-lingveco

Sci-volulo: Saluton, kara ĉef-komputila Moŝto! Ĉu mi ĝenas vin?
Ĉef-komputila moŝto: Saluton, Sci-volulo! Tute male. Mi delonge aten-das vian vokon. Ĉu mi povas vin helpi? Parolu!
Sci-volulo: Kun ĝojo. Ĉu vi aŭdis, ke ankaŭ nia lando baldaŭ aliĝos al Eŭropa Unio (EU) kaj solviĝos por ĉiam nia izoliteco. Mi tre ĝojas.
Ĉef-komputila moŝto: Gratulon! Ĉu ankaŭ la lingva izoliteco?
Sci-volulo: Jes ja, ĉar ĉiuj lingvoj estas egal-rajtaj. Tio estas postulo de demokratio, ĉu ne?
Ĉef-komputila moŝto: Sendube. Kaj kiel realiĝas la de-mokratia principo de komunikado en EU? En kiu lingvo vi, ekzemple, parolos kun estono? Ĉu en la estona en la hungara? Venis jam la tempo de demokratio ankaŭ en la komunikado transnacia
Sci-volulo: Ili ambaŭ estos oficialaj lingvoj de EU, tamen praktike, tre verŝajne, ni komunikiĝos en iu labor-lingvo de EU, ĉu en la angla, franca...
Ĉef-komputila moŝto: Se ekzistas distingo inter la lingvoj, t.e. ekzistas, unu-flanke, oficialaj lingvoj, aliflanke, laborlingvoj, tiu-okaze ne ekzistas vera egaleco en la komunikado.
Sci-volulo: Vi pravas. Tamen, tio estas pli bona ol se estus nur unu deviga lingvo por ĉiuj.
Ĉef-komputila moŝto: Sendube. Kaj vi pravas en tiu okazo, se la deviga lingvo estus iu el la lingvoj de la aliĝintaj nacioj. Sed kiel paroli pri demokratio ĉe tia okazo?
Sci-volulo: Ni devus, do, laŭ via opinio, elekti iun ekster-Eŭropan lingvon por preferi neniun nacion.
Ĉef-komputila moŝto: Tio estus stultaĵo. Ekzistas, jade pli ol 100 jarojneŭtrala internacia lingvo, kiu baziĝas sur la hind-Eŭropaj lingvoj, kaj kiupro sia regulecoestas multe pli facila ol iu ajn el la naciaj lingvoj. Prudenta homo, memkompreneble, elektus tiun elir-vojon, se li vere deziras demokration.
Sci-volulo: Pri tio mi absolute konsentas, plen-kore apogas ties realigon laŭ miaj modestaj forto kaj kapablo.
Ĉef-komputila moŝto: Mi deziras al vi kaj al viaj amikoj, baldaŭan triumfon en la komunikada kampo.

estono: popolo apud la Balta Maro
principo: fundamenta veraĵo
stulta: malsaĝa
triumfo: brila venko, sukceso.