
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
"Hodiaŭ", diras sinjorino Ardeo, "mi instruos al vi la vortojn pomo, bero kaj monto. Unue mi skribos la literojn per mia flugilo en la aero kaj nur poste vi ripetu. Ni komencu per la po." Malrapide ŝi levas unu el la flugiloj kaj komencas: "Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren. Nun ĉiuj! Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren."
Nun ankaŭ la bestoj en la klaso levas kruron aŭ flugilon kaj ripetas: "Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren. Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren."
"Bone", diras la instruistino. "Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren. Tesa Rano, kial vi ne partoprenas? Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren. Ne, Tomaso Grilo, aliflanken. Jes, tiel. Ankoraŭfoje. Unu streko malsupren kaj unu rondeto dekstren. Benĉjo Kuniklo, montru vian kruron! Hejme vi povas ripozi, ne ĉi tie en la klaso."
"Mi ne bezonas partopreni", li fieras, "ĉar mi jam povas legi!"
"Tio estas tre laŭdinda, sed tamen mi volas vidi vian kruron gestadi. Vi simple partoprenu kun la aliaj. Ĉar estas ankaŭ bestoj kiuj ankoraŭ ne scias tiel multe kiel vi."
Grumblante ek-gestas la eta kuniklo, sed ne precize laŭ la deziroj de la instruistino! Intence li faras tre malgrandajn streketojn kaj rondetojn kaj li diras nenion.
Kiam finfine ankaŭ Peĉjo Pigo komprenis la literon, la instruistino daŭrigas per la litero o. La plimulto opinias ĝin tre facila, do ili baldaŭ povas ekekzerci pri la mo. "Unu streketo malsupren, unu kurbeto dekstren kaj ankoraŭ unu kurbeto dekstren. Ne Tesa, ĉi tiu streketo ne estas tiel longa kiel tiu de la po. Ankoraŭfoje. Unu streketo malsupren, unu kurbeto dekstren kaj ankoraŭ unu kurbeto dekstren. Unu streketo malsupren... Benĉjo, kie estas via kruro!? ... Unu kurbeto dekstren... Bone, Peĉjo! ... kaj ankoraŭ unu kurbeto dekstren. BENĈJO!! Ĉi tio estas la lasta averto! Vi TUJ levu tiun kruron, alikaze... !"
Post la leciono ĉiuj ricevas kajeron, krajonon kaj gumon por skribi la vortojn pomo, bero kaj monto dek fojojn laŭ la ekzemploj sur la nigra tabulo. Multaj bestoj ne precize scias kiel teni la krajonon, do la instruistino unue montras. Intertempe Benĉjo jam finskribis la vortojn kaj nun frandas el sia nazo.
"BENĈJO! Tuj elnazigu vian kruron! Se vi malsatas, vi prefere atendu ĝis la paŭzo, tiam vi povos manĝi karoton! Kaj kial vi ne skribas same kiel ĉiuj aliaj?"
"Ĉar mi jam estas preta. Ĉu mi nun rajtas legi libron?">
"Ne, kompreneble ne! Hejme vi povas legi librojn. Aŭ post Kristnasko, kiam ankaŭ la aliaj povos legi, tiam ni legos kune." La instruistino turnas sin kaj daŭrigas la helpadon, ĉar Peĉjo Pigo ankoran ne tute komprenas. Benĉjo enuegas. Kion fari nun? Elfosi la nazon ne plu eblas, ĉar ĉiu muko jam elĉerpiĝis. Ĉu eble elfosi orelon? Sin-garde li metas kruron en unu el la longaj oreloj kaj sukcesas eloreligi iom da ŝmiraĵo. Erik Najtingalo vidas tion kaj laŭte kriegas: "Sinjorino! Benĉjo faras ion tre abomenan!"
Kolerege sinjorino Ardeo alpaŝas per siaj longaj kruroj al Benĉjo kaj ordonas ke li skribu la vortojn ankoraŭ dek fojojn. Grumble li ek-laboras.
Kiam li finis la kroman laboron, tiam la plimulto ankoraŭ ŝvitas super la tasko. Pro enuado li elŝiras paper-pecon el sia kajero kaj enbuŝigas ĝin. Post kelkaj firmaj maĉoj, la peco bone kaĉiĝis tiel ke ĝi bone povas algluiĝi ie. Tuj kiam la instruistino turnas sian rigardon aliflanken, li elbuŝigas la pecon kaj ĵetas ĝin al la vosto de Olaf Sciuro. Tiu ektimigite turniĝas.
"Fek! Kio estas tio?", li krias.
"Aĉe! Tio similas la fekaĵon de kolombo!" ridas Kenjo Talpo.
"Ho ne, tio certe ne venis de mi," kontraŭdiras Petra Kolombo: "Se vi surmetus viajn okulvitrojn, stulta besto, tiam vi certe vidus ke temas nur pri malseka paperpeco."
Sinjorino Ardeo ekperdas sian paciencon. "Kiu faris tion?", ŝi kriegas tra la klasĉambro. "Kiu estas tiu ĝenulo?" Sed neniu diras ion.
"Do bone. Ĉiuj restu ĉi tie ĝis mi scias kiu faris tion. Se necese ĝis morgaŭ matene." "Kio!? Sed tio ne estas justa!" protestas Ninjo Strigo: "Mi faris nenion kaj baldaŭ mi devos iri al la naskiĝtagfesto de mia onklino!"
"Tio ne interesas min! Post la leciono vi restu ĉi tie!" Kolere la bestoj ek-grumblas unu al la alia. Kia maljusteco! Ankaŭ Benĉjo Kuniklo opinias la aferon nejusta kaj decidas ke li tamen levu la kruron.
"Benĉjo, kio estas?" sonas abrupte.
"Pri tiu peco, ĉu ne? Nu, mi ĵetis ĝin." li pepas obtuze.
"Kompreneble! Denove nia kara Benĉjo! Kaj kial vi faris tion, se vi permesas al mi la demandon?" Tra kuntiritaj palpebroj ŝi alrigardas la etan kuniklon trans la supro de la okulvitroj.
"Ĉar mi tiom enuas," li respondas: "Mi jam povas legi kaj iom skribi, ĉar tion instruis al mi la patro. Kaj mi jam povas kalkuli. Ĉu mi vere ne rajtas legi libron? Mi estas ĉi tie por lerni ion, ne por enuadi!"
Nu, pri tio li kompreneble pravas. Ĝemante la instruistino ek-staras kaj el-klasiĝas. Post iom da tempo ŝi revenas kun libro pri flugipova koboldo. Ŝi prenis ĝin el la ŝranko de la sekva klaso.
"Jen", ŝi diras, "ĉiam kiam vi finis vian taskon, vi rajtas legi en ĝi. Kaj eble vi ankaŭ povos helpi Peĉjon de tempo al tempo, se vi volas."
Tion Benĉjo volas kaj ankoraŭfoje funde eksplikinte al la pigo la diferencon inter la no kaj la mo, li malfermas la libron kaj ek-legas: "Antaŭ longe vivis ruza koboldo..."
Verkis: Marie-Louise van As
Tradukis el la nederlanda: Roel Haveman
abomena: tre malbona
eksplikinte: klariginte
ektimigite: kun subita granda timo
elklasiĝi: el-klas-iĝi: foriri el la klas-ĉambro
enuas: trovas nenion interesan
gestadi: komuniki per la manoj (aŭ kruroj!)
grilo: insekto, kiu kantas somere
gumo: for-viŝilo por krajonaj skribaĵoj
ĝenulo: iu kiu estas malagrabla al aliaj
justa: morale kaj etike gusta
koboldo: nano, eta fguro
laŭdinda: pri kio oni devas diri, ke bona estas
maĉo: dento-movo
muko: naza likvaĵo
obtuze: malklare
palpebro: super-okulaj haroj
pigo: grarda nigra-blanka birdo
ripeti: diri laŭ ekzemplo, diri re-foje
singarde: kun zorgo por si mem
ŝviti super tasko: laboregi
Aperis en Juna Amiko de septembro 1995 (numero 74).