Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Juna Amiko

Kial havas testudo kirason

(Ĝi ricevis la unuan premion en kategorio C)

Granda dio Zeŭso estis la reganto de ĉiuj grekaj dioj. Li havis grandan aŭtoritaton kaj ofte havis malbonan humoron. Tiam li ĉirkaŭĵetadis fulmojn kaj la aliaj dioj timis lin.

En iu tago Zeŭso invitis ĉiujn bestojn al sia solena edziĝ-festo. Kiam alvenis tiu grava tago, la bestoj rapidis al la festa aranĝaĵo. Sciu, ke ĉiu-tage laŭ siaj deziroj ili povis manĝi siajn plej ŝatatajn manĝaĵojn.

Zeŭso rigardis ilin kaj gaje ridetis. Poste, li subite eknubiĝis: "Kie estas la testudo?" demandis li al Hera, sia nov-edzino. "Kial ĝi ne estas ĉi tie?"

Ankaŭ la diino Hera rimarkis, ke la testudo ne alvenis.

"Morgaŭ mi demandos ĝin", diris Zeŭso.

Kaj en la sekva tago Zeuso trovis la testudon, kiu trankvile ripozis sur kota bordo de rivero. "Testudo, kial vi sola el ĉiuj bestoj ne venis al mia edziĝfesto? Respondu!" ripetis Zeuso.

La testudo levis la kapon kaj flustris per mallaŭta, timema voĉo: "Ĉie estas bone, sed hejme plej bone." Zeŭso koleriĝis. Li tiel laŭte ekkriis, ke la timigitaj birdoj kun bruo elflugis el la ĉirkaŭaj arboj. "Nu, se estas tiel, vi ĉiam portos vian hejmon kun vi ĉien, kien vi iros!" Kaj tuj poste kun granda tondro kaj blindiga fulmo malaperis Zeŭso.

En tiu momento la testudo jam sentis, ke io pezas sur ĝia dorso. Estis firma, peza kiraso, kiu ĝin tute kovris. La testudo paŝetis for. Videbla estis nur la skvama kapeto, la pinto de la vosto kaj la kvar fleksitaj piedoj.

De tiu tempo ĉiu testudo de la mondo senĉese portas sian dometon sur la dorso.

Eliska Splichalová, Ĉeĥio

aŭtoritato: respekto al iu pro ties altaj kvalitoj kaj povo
flustri: paroli apenaŭ aŭdeble
kiraso: fortika korpo-ŝirmilo
koto: tero mola pro akvo
skvamo: kovrilo de fiŝo-korpo, simila al monereto
solena: farata laŭ ne ordinaraj, festaj reguloj