
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Du viroj sidas en aŭto de ŝofor-lernejo kun granda "L" videbla, por signi ke ŝoforas "Lernanto".
Bonan tagon, s-ino... s-ro... Nervastreĉ, ĉu? Jes, saluton, mi nomiĝas s-ro Timotrem, mi estas via nova ŝofor-instruisto. Se mi ne eraras, via antaŭa instruisto estis s-ino Kluĉengaĝ. Jes, ŝi jam vokis min — el la hospitalo — do mi jam estas iom informita pri via ... progreso.
Nu, nur por ke mi estu iom pli komplete informita pri via lasta leciono kun ŝi, bonvolu diri, kiom rapide vi estis ŝoforanta, kiam ŝi saltis el la aŭto? ... Naŭdek kvin. Kaj kie precize tio okazis? …Apud via domo, sur via garaĝa vojo. Hmm. En kiu rapidumo vi tiam veturis — tria aŭ kvara? Ho, tamen, ... kiam vi inverse eliris por eniri la stratan trafikon. ...Kaj cent dek kilometrojn hore, kiam vi trairis la ruĝan lumon. Hmm.
Do, via celo estis eniri trafikon — tio estas bona komenco-punkto. Provu memori! Kion faris s-ino Kluĉengaĝ kiam ŝi intencis eniri la trafikon kun vi? Nu, jes, certe, sed ... krom preĝi. Nu, vi ne memoras. Ne gravas, ni ne povas ĉion memori! Mi pensis pri tio, ke necesas rigardi en la retro-spegulon! Nu, rigardu, kaj poste provu eniri la trafi... (skuo) NE NUN!!
Ha, ha (histeria ridado), ĉu vi ne rimarkis tiun beton-miksilan kamionon? Nu, ne gravas, estas homoj kiuj scias forskrapi betonon. Koncentriĝu pri la ekiro, libera vojo, jes, bone, (skueto) unua rapidumo, jes, iom pli da akcelado, jes (skuo), nun tridek km/hore, sufiĉe rapida por la dua rapidumo. (subita skuego) Nu, mi vere ne volis instrui la inversan iradon tiom frue en la kurso ... sed ĉar vi ĉiuokaze elektis ĝin...
Ni provu retroiri en tiun spacon. (skuo) Fakte, ne tiun spacon mi celis. Mia kulpo, mi ne sufiĉe klare esprimis min. Kaj vi preskaŭ sukcesis. Tre bone! Nu, preskaŭ tre bone! Ni foriru kiel eble plej baldaŭ! Ne gravas, la telefon-kompanio instalos novan!
Nun, ni provu turnon. Ĉu vi vidas tiun straton maldekstre? Jes, do, memoru ĉion, kion vi lernis, kaj provu turni en ĝin! Jes, jes, bone.... JAAJJJJ!!! Ne tiun straton! Tio estas dekstro! Bremsu!!!
Kion krias tiu alia ŝoforo? Mi ne scias precize. Io pri la kvalitoj de via patrino, ŝajne. Nu, jes, mi petis vin turni maldekstren, vi indikis maldekstran turnon, li vidis tion, mi supozas ke li, same kiel mi, nature supozis, ke vi fakte intencas turniĝi maldekstren!
Nu, nu, ne ekscitiĝu, estas tute mia kulpo. Mi estus devinta rimarki, ke dekstre estas unu-direkta strato. Nu, necesas foriri, iru en tiun aleon, apud la lernejo por liberigi nin de tiu krianta ŝoforo.
Ve! Ĉu vi ne kredas, ke 60 estas iom tro rapida por tiom mallarĝa aleo? Povus aperi obstakloj, kiel ekzemple tiu liverkamiono — se samtempe aliflanke aperus sket-bretulo aŭ panjo kun bebo-ĉaro ... jes, ĝuste kiel tiuj, vi ne sukcesus... vi ne sukcesos.... la spaco ne SUFI...I..I..I..Ĉ! Ĉ! Mi VERE kredis, ke tiu spaco ne sufiĉus.
Nu, tio nur montras, kiel ni ĉiuj povas erari! Do, bone, do nun faru por mi maldekstran turnon!
Hmm. Jes, mi fakte celis, ke vi turniĝu en la venontan straton, kaj ne sur la gazonon de ĉi tiu kolera sinjoro. Jes, senprokraste, inverse denove, tiun, kiun vi trovis jam foje, jes , mi ne ŝatas kiel li svingas tiun rastilon, jes, ek! KRAŜ!!
Ho, ŝajnas, ke ni ion trafis. Kial? Ho, vi estis blindigita de iu lumo. Nu, tio povas okazi. Blindigita de kiu lumo? Ho, jes, tiu ruĝa lumo. La pulsanta ruĝa lumo. Jes, nun ankaŭ mi vidas ĝin. Jes, tiuj ruĝaj lumoj supre sur tiu nigra-blanka aŭto (mallevas fenestron). Jes, bonan tagon, sinjoro oficiro, s-ro Nervastreĉ estis ĵus rakontanta al mi...
Nun, vi rajtos veturi kun la oficisto en tiu polic-aŭto, kaj mi sekvos en ĉi tiu, kaj en la policejo ni enordigos ĉion — vi ricevos dokumenton.,. Kion? Ne, pri tio ne temas. Ne, s-ro Nervostreĉ, vi ne ricevos tie vian ŝofor-permeson.
Verkis Stefan macGill, iom laŭ aŭdita monologo de Bob Newhart.
Aperis en Juna amiko, numero 1995/3.