* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Portu tuj, mi petas!

Kelnero kaj gasto Kelnero: Bonan tagon. Kion vi deziras?
Gasto: Ĉu vi havas fromaĝon?
Kelnero: Jes.
Gasto: Donu al mi glason da fromaĝo.
Kelnero: Glason da fromaĝo?
Gasto: Jes.
Kelnero: Vi celas pecon da fromaĝo, ĉu ne?
Gasto: Ne, mi deziras glason da fromaĝo.
Kelnero: Ni ne havas glasojn da fromaĝo.
Gasto: Do, kion alian vi havas?
Kelnero: Ni havas salatojn, raguojn, supojn...
Gasto: Bone! Portu al mi pecon da supo!
Kelnero: Pecon da supo?
Gasto: Jes.
Kelnero: Vi celas - teleron bovlon da supo, ĉu ne?
Gasto: Ne, mi deziras pecon da supo.
Kelnero: Pardonu, sed mi ne povas doni al vi pecon da supo.
Gasto: Hmm. Do, kiujn trinkaĵojn vi povas proponi?
Kelnero: Limonadon, teon, kafon, vinon, bieron...
Gasto: Bone! Portu al mi teleron da biero!
Kelnero: Teleron da biero?
Gasto: Jes.
Kelnero: Vi celas - glason da biero, ĉu ne?
Gasto: Ne, mi deziras teleron da biero.
Kelnero: Pardonu, sed mi ne povas doni al vi teleron da biero.
Gasto: Ve! Kion alian vi povas proponi?
Kelnero: Ni havas kolbasojn, legomojn, fiŝojn, omletojn, fromaĝon...
Gasto: Bone. Portu al mi… glason da fromaĝo!

Verkis: Stefan MacGill.

Aperis en Juna amiko de junio 1995 kun titolo "Fromaĝon, mi petas."

Ĝi aperis kun la sekva bildo, desegnita de Pavel Rak, kiu dum pli ol 30 jaroj liveras al la revuo desegnaĵojn: Kelnero kaj gasto