* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Aventuroj de Mira: la pezo-plago

Parto 5

"Kiu estos la sekva viktimo?" demandis Riko, kiam ili revenis de la lernejo.
"Nu, kiuj estis la antaŭaj?" demandis Mira, la detektivo.
"La unua estis Tomaso, lernanto en nia lernejo, ĉe la tunelo".
"La dua estis Jan, instruisto, kiu falis en la parkejo antaŭ la lernejo".
"La tria estis la lernejestro mem. Pli kaj pli alta rango!"
"Nu, la kvara viktimo ne estis la Ministro pri Edukado, sed instruistino."
"Jes. Vidu la sinsekvon: lernanto, instruisto, lernejestro, instruisto..."
"Do, logike, la kvina viktimo estos lernanto!"
"Nu, eble, sed ne certe." dubis Mira.
"La unua lernanto estis knabo, la unua instruisto estis viro..."
"La dua instruista viktimo estis virino, dologikela dua lernanta viktimo..."
"...ESTOS KNABINO! Certe!"
"Ne certe. Eble. Certe ne certe. dube." prudentis Mira.
Kati ignoris tiun dubon: "Klaras! Estas nur logiko. Detektiva laboro. Estos knabina viktimo." Post momenta silento ŝi aldonis: "Mira, eble tiu estu mi!"
"Kio? Absolute ne!" verdiktis la detektivo.

"He, he" ridaĉis Hevigo: "Nova atako! Plia venĝo kontraŭ tiu aĉa lernejo. La punoj, la batoj, la kritikoj ricevitaj... Denove, la vico de lernanto, knabino ĉi-foje! Mi preparu la likvaĵon!"

"Ion alian ni esploru" diris Mira: "Ĉiuj viktimoj trinkis likvaĵon, sed ne ĉiu trinkinto iĝis viktimo. Estis plia kondiĉo. Ni rigardu la aĵojn de Hedvigo."
Antaŭ ili kuŝis libroj, receptoj kaj likvaĵoj prenitaj de Ranmonto.
"Jen libro de sorĉaj diroj kaj magiaĵoj," diris Mira: "Mi legis el tio. Ni kredas ke kutime la sorĉanto diras la magiajn frazojn, sed ne ĉiam. Foje la sorĉatotiu kiun oni sorĉasdevas diri la vortojn! Mi ne sciis tion."
"Do, ni provu memori la dirojn de la viktimoj."
"Mi telefonos al Lopez por demandi kion diris Tomaso antaŭ la akcidento."
"Ni demandu al S-ino Mulo, kion diris Jan en la parkejo."
"Jes, telefonu al Kristi. Eble ŝi memoros." diris Mira: "Kaj mi telefonos al la lernejestro pri la 'intervjuo' kiun li donis al Hedviga."
"Mi telefonos al klasanoj, kiuj estis en la kemia leciono."
"Mi vidas nur unu problemon en nia plano."
Ĉiuj okuloj turnis sin al Mira: "Kio?"
"Ni ne havas sufiĉajn telefonojn."

"Mi volis esti fama historiisto, verkisto, preleganto, sed tiu stulta lernejo: ĉiam matematiko, fiziko kaj, super ĉio, kemio! Nur noton unu ili sciis doni al mi, kaj kun sarkasmo." diris Hedvigo, pakanta sakon, "Nun, truko-preta. Pluen al lernantino, kaj post tio... la Ministro!"

"Jen ni skribis sur paperoj la dirojn de ĉiuj viktimoj. Ni rigardu ilin." La tablo en la detektiva oficejo estis kovrita per paper-pecoj.
"Jen unu: Tomaso diris 'Ni atingos vian patrinon pli rapide, se ni trairos la tunelon de la konstrukompanio.' Ĉu tio helpas nin?"

Skribaĵo

Kaj jen bildo de Tomaso post la akcidento:

Tomaso falis

"La instruistoj diskutis eseon de lernanto. Jan diris: 'Espereble ŝia kontribuo estos oportunaĉu en ŝia instrukajero?' en la parkejo tuj antaŭ la atako.

Skribaĵo

"En la intervjuo, la lernejestro rakontis pri malbona lernanto: 'Tuj poste li montris sian langon. Mi kriis 'Haltu nun', sed li ripetruktis.' Ĉu io signifa en tio?" demandis Mira.

Skribaĵo

La polico aperis minutojn poste, kaj vidis la lernejestron levi sian valizon ... kun teruraj rezultoj...

Nova viktimo

"En la kemia leciono ili studis la efikon de natrio sur latunoĝuste antaŭ la atako sinjorino Gem parolis pri la detrukapablo de natrio."

Skribaĵo

Pri la akcidento en la kemia laboratorio ni havas bildon, kiun desegnis poste lernantino Monika:

Bruo

La esploro daŭris, ili legis pliajn dirojn. Subite Mira kriis: "Donu al mi denove tiun sorĉo-libron! Indekso... paĝo tridek du, jes, tiu sorĉo ... pri pezo, kaj tunoj... Jes!
Infanoj, mi solvis la misteron! Kati, eble vi tamen povos esti la sekva viktimo, ĉar ne plu estos danĝero!"

Fino de la kvina parto

(aperinta en Juna amiko, n-ro 108 (Marto 2004)
La sesa kaj lasta parto aperos post monato.

Rakonto: Stefan MacGill. Bildoj: Monika Molnár.

Mira solvis la misteron. Eble. Ankaŭ vi solvu ĝin antaŭ la apero de la lasta parto post monato. Rigardu la dirojn de la homoj, kaj la informojn kiujn ni gajnis en la kvara parto pri tiu sorĉlibro. Se vi trovos la solvon, mesaĝu al .