
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Tra tri tagoj, Mira, la infanoj kaj la polico laŭvice observis la domon de la sorĉistino. La mistera virino restis ene, precipe en unu ĉambro. De tiu loko aŭdeblis timigaj bruoj kaj videblis divers-koloraj lum-briloj. Nur en la kvara tago, kiam Kati deĵoris, la sinjorino aperis ĉe la pordo kun la konata valizo kaj ekiris al la urbo. Kati vokis poŝ-telefone al Mira, kiu alvenis baldaŭ kun policisto kaj traserĉa permesilo.
"Ĉu mi rajtas peti intervjuon kun la lernejestro?"
"Intervjuon? Por kiu ĵurnalo? Aŭ ĉu, eble, televida stacio?"
"Ne por televido. Por la loka ĵurnalo. Por nia serio Kvartalaj herooj."
"Do, post duon-horo estos libera momento."
"Koran dankon." La telefoninto remetis la aŭskultilon kaj reprenis sian valizon.
"Jen la ĉambro, de kie venis la lumoj kaj bruoj," diris Mira, montrante al pordo. La policisto malfermis ĝin kaj ili eniris.
"Laboratorio! Rigardu! Vitraj ujoj kaj koloraj likvaĵoj."
Mira ordonis al la infanoj: "Tuŝu nenion! Trinku nenion!"
Riko montris al bretaroj en angulo: "Rigardu! Libroj - multaj libroj pri kemio."
"Ne nur kemio. Jen libro pri magio, alia pri sorĉoj."

"Jes receptoj: prepar-planoj por magiaj trinkaĵoj."
"Do, certe nia sinjorino magias - kaj sorĉas malbonon. Ĉu ŝi havas nomon?"
"Mi trovis nomon. Jen malnovaj lernejaj libroj kun nomo sur kovrilo: Hedvigo Latruk. Eble, tio estas ŝi."
"Eble. Kio alia legablas?" demandis Mira.
"Klaso 4C, kemio." legis Kati.
"Ha, ha!" ridis Riko: "Kvarco ja apartenas al kemio!"
"Ha, ha, mal-ha!" reagis Kati: "Estu serioza. Serĉu pli."
"Multaj nefinitaj ekzercoj. Jen ruĝa kruco de instruisto kaj teksto:
Malbone farita hejmtasko: Noto 1.
Neeblas pli malbone.
"Jen rezulto-kajero kun jarfinaj rezultoj. Ankaŭ malbonaj, krom unu. Fiziko 2, Matematiko 2, Kemio 1, Historio 4. Pri kemio:
Hedvigo perdas sian tempon en mia klaso.
Sed pri historio:
Ŝia eseo pri la historio de magio estis bonega!"
"Ĉu estas informo pri la jaro?"
"Jes, 1992 - kaj ŝi apartenis al nia lernejo!"
"Do, Hedvigo estis lernanto en via lernejo antaŭ deko da jaroj."
"Kaj nun ŝi reiris tien por ataki lernantojn kaj instruistojn."
"Eble ŝi ĝuste ĵus reiris!" kriis la policisto: "Vi vokos kolegojn iri tien por serĉi kaj haltigi ŝin."
"Koran dankon pro la akcepto - mi scias ke vi estas tre okupata."
"Se nur nia lernejo estus klimatizita, estus pli facile labori."
"Nu, ni sidiĝu trankvile. La intervjuo daŭros nur dek minutojn. Komence, mi povas proponi refreŝigan malvarman trinkaĵon."
"Ho, dankon, tre bon-vena." diris la lernejestro akceptante glason.
"Hmm, kia str... rimarkinda gusto!" li komentis.
"Mia unua demando: en via laboro, vi certe renkontas malfacilajn infanojn..."
"Jes. Antaŭ dek minutoj, mi ĵus havis tian."
"Ĉu vere? Rakontu pri tio. Tio interesos niajn legantojn."
"Mi demandis ion de tiu lernanto - li ne respondis, nur ruktis!"
"Ĉu ruktis? Kiom malĝentile. Ĉu kontraŭvole?"
"Ne. Li intence faris tion. Tuj poste li montris sian langon, mi kriis 'Haltu nun!', sed li ripetruktis."
"Terure! Kion vi faris pri tio?"
"Nu, mi vokis la gepatrojn kaj ni interparolos vespere."
"Do, vi ne batis la infanon?"
"Certe ne. Tion ni certe ne faras!"
"Do, ŝanĝiĝis aferoj en ĉi tiu lernejo - antaŭ dek jaroj oni batis malbonajn lernantojn, eĉ knabinojn."
"Aliaj horoj, aliaj moroj - kiel diras proverbo - aliaj jaroj, aliaj faroj."
"Do, mia dua demando..."
"Momenton" interrompis la estro, "Mi vidas ke polic-aŭto venas en la lernejan korton, kaj tre rapide."
"Kio? Ho, ve!" kriis la 'ĵurnalisto': "Mi ĵus memoris. Mi havas gravan interparolon kun mia redaktoro. Pardonu, min, mi devas foriri tuj."
"Sed, via dua demando, kaj la foto, por via ĵurnalo! Kvartalaj he.. ve!"
Sinjorino Hedvigo jam malaperis - tiom rapide ke ŝi lasis sian valizon kaj la botelon da 'Porĉio'.
"Klare la trinkaĵo havas iun ligon kun la akcidentoj." diris Kati.
"Sed ne simplan kaŭzan rilaton. Ĉar pluraj homoj trinkis ĝin. Ankaŭ mi." diris Lopez.
"Kaj pluraj instruistoj. Sed ne ĉiuj suferis akcidenton." aldonis la policisto.
"Prave. Tamen, ĉiufoje kiam la mistera sinjorino disdonis la trinkaĵojn, iu akcidentis."
"Kial tiu kaj ne la aliaj? Jen mistero por ni." diris Mira.
"Ĉu ŝi proponis al vi trinkaĵon?" demandis la alveninta policisto.
"Jes, kaj mi trinkis ĝin - iom metala gusto."
"Bedaŭrinde. Sed kie ŝi estas? Mi ne vidas ŝin."
"Ŝi forkuris tiom rapide, mi ne povis haltigi ŝin. Stranga konduto por ĵurnalisto. Vidu, ŝi lasis sian valizon."
Antaŭ ol la policisto povis malhelpi tion, la estro levis ĝin por montri. Subite, ĝi tremis. La lernejestro provis senmovigi ĝin, sed ĝi tuj falis sur la plankon. La estro kriis, la valizo per forta bato rompis la plankon kaj malaperis suben en freŝe faritan truon, tirante kun si la brakon de la estro. Li rekrie falis sur la plankon kaj en la truon.

Inter la flugantaj ligno-pecoj, jen tria viktimo!