
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Tomaso kaj Lopez forlasis la lernejon je la tria, kiel kutime. Same kutima estis la pezo de iliaj tornistroj. Ili prave plendas pri la peza ŝarĝo de siaj lerniloj kaj hejmtaskoj. Ĉi-tage, kiel ĉiu-tage, la instruistoj ne forgesis doni pezajn kaj malfacilajn taskojn por solvi. Por sin konsoli, la knaboj eniris vendejon por aĉeti ĉokoladon.
Apud la kaso, alta virino vokis al ili el dumtempa budo: "Knaboj! Venu ĉi tien. Provu ĉi tiun novan bongustan trinkaĵon 'Porĉio'. Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi?"
"Ne." respondis Tomaso: "Kiu gusto estas?"
"Tiu de frambo" ŝi respondis, kaj donis al ili el la bobelanta ruĝa likvaĵo. La knaboj trinkis tion kaj dube rigardis unu al la alia.
"Nu, kiel ĝi plaĉis?" demandis la sinjorino.
"Strange. Iom metale." diris Lopez.
"Plumbe, ne frambe." aldonis Tomaso.
"Perfekte!" malice ridis al si mem la virino. Konstatinte ke la infanoj aŭdis tion, ŝi kaŝis sian eldiron: "Err, mi volas diri, perplekse! Ĉiu alia ŝatis ĝin!"
La knaboj eliris el la vendejo, sen rimarki ke la ridinta virino forlasis sian budon kaj sekrete sekvis ilin.
"Ho, kioma horo nun estas?" demandis Lopez, dum ili preterpasis konstru-terenon.
"Estas la tria tridek kvin minutoj. Kial?"
"Mi promesis renkonti Panjon ĉe la bus-haltejo je la tria kaj duono. Do, ni devos rapidi.
Ni atingos vian patrinon pli rapide se ni trairos la tunelon de la konstrukompanio.” diris Tomaso. La lernantoj sciis ke oni ne rajtas trairi la tunelon ĝis ĝi estos finita, sed ili jam uzis ĝin antaŭe, kaj ĝi kondukos ilin pli rapide al la haltejo. La infanoj eniris, do, la tunelan mallumon.
La ombra sinjorino jam proksimiĝis kaj subaŭskultis ilin kaj rigardis ilin malaperi. Kun malica rido ŝi murmuris al si mem: "Nun ni ekscios por kio utilas 'Porĉio'!"
Kati kaj Riko jam revenis de la lernejo kaj nun iras kun la hundeto Bozo al parko. Pasante bushaltejon, ili salutis s-inon VanGrande.
"Saluton, infanoj!" ŝi respondis: "Mankas al mi Lopez. Li malfruas. Ĉu vi vidis lin?"
"Ne. Li kutime venas hejmen kun Tomaso, ne kun ni. Ni iras al la parko, se ni vidos lin, ni sendos lin al vi."

Kati kaj Riko restis kun Tomaso dum Lopez kuris al la bushaltejo kun Bozo bojante kaj kurante post li. Li klarigis al la panjo kio okazis. Ŝi tuj prenis sian porteblan telefonon kaj vokis la ambulancan servon.
"La ambulanco venis post dudek minutoj" rakontis Kati: "sed ili ne povis levi la tornistron for de Tomaso."
"Ili donis injekton kontraŭ la doloro, ĉar ŝajne Tomaso rompis kruron. Sed ili devis voki la policon kaj la fajro-brigadon por liberigi lin de sub tiu lerneja dorso-sako!" aldonis Riko.
Pasis unu horo de post la akcidento, kaj tiel Riko kaj Kati rakontis ĉion al la amikino Mira, kiu estas privata detektivo. Ili sidas en ŝia oficejo. Bozo sidas ekstere kaj ploretas. Ĝi ankoraŭ timas la mallumon de la tunelo.
"Imagu! La fajro-brigado devis alporti fortan arganon por levi la tornistron for de la dorso de Tomaso. Kaj tiu levilo montris ke la tornistro pezis pli ol tricent kilogramojn!"
"Tricent!?" miris Mira: "Kvar aŭ kvin-oble pli ol la pezo de Tomas mem! Li ne povus levi ĝin!"
"Mi diris ke la sako estis kvazaŭ plena je oro – aŭ plumbo."
"Eĉ tiukaze, ĝi ne povus pezi 300 kilogramojn! Kiom granda ĝi estas?" demandis Mira. Kati desegnis grandecon en la aero; tion de normala lerneja tornistro.
"Kio estis en ĝi?"
"Nur ordinaraj libroj."
"Nu!" diris Mira malfermante dosieron: "Jen nova mistero por ni!"