
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Pluraj esperantistoj opinias tiun temon tute superflua. Kaj ili grandparte pravas. Oni trovas pri ĝi eĉ ne unu vorton en la baza regularo, konsistanta el 16 reguloj. Plej ofte estas evidente, ke bel-, grand-, bon-, ktp. havas adjektivan karakteron, neniu dubas pri tio, ke patr-, amik-, ĝarden-, ktp. estas substantivaj radikoj. Por ĉiuj evidentas, ke sid-, leg-, ir-, ktp. estas verb-karakteraj radikoj. Tamen ekzistas okazoj, kiam necesas scii la karakteron de la vortradiko, ĉar sen tio oni ne povas ĝuste pluformi la vorton aŭ kapti ties sencon.
Ni prenu kiel ekzemplon la radikon martel-. Ĉu ĝi havas substantivan aŭ verban karakteron? Martelo kaj marteli ambaŭ formoj estas ofte uzataj. Sed, se ni prenas ĝin kiel verban radikon, martelo havas la sencon de agado per martelo kiel ĉe ĉiuj supraj vortradikoj verbaj: sido, lego, iro ... indikas la nomon de unu-foja ago. Sed ni scias, ke martelo estas metala ilo, per kiu oni martelas. La substantivan formon de la agado ni povas esprimi nur per martelado, aŭ se temas nur pri unufoja ago, oni diras plej ofte: martel-bato. Simile oni povas formi verbojn per simpla i-finaĵo el la vortoj: broso, serpo, forko, kulero, krajono, hojo, pioĉo (ili ĉiuj estas nomoj de instrumentoj), kaj ili signifas agadon per la menciitaj instrumentoj kaj la substantivan formon de la agado oni ĉiam devas esprimi per -ado. Tiel kondutas ankaŭ la sekvaj veturiloj: biciklo, motorciklo, aŭto, boato, trajno, k.a. aŭ muzikiloj kiel violono, violonĉelo, cimbalo, fluto, gitaro, ktp. aŭ sportludoj kiel futbalo, basbalo, basketbalo k.a. Ĉe ili la simpla verbigo rezultigas respektive veturon kaj ludon per la nomitaj iloj. Ne forgesu, ke ĉe ili la ag-substantivo ĉiam esprimiĝas per sufikso -ad. La afero estas iom ĝena pro tio, ke tute similaj agoj kiel, ekzemple, tranĉi, falĉi, kombi, tajpi, rasti, fosi, ktp. per aldono de -o oni venas al ag-verboj, neniam al instrumentoj. Tiuj ĉi lastaj estas formitaj per sufikso -il.
Lasta-tempe ĉiam pli kaj pli ofte oni verbigas adjektivojn. Anstataŭ La horloĝo estas malfrua oni preskaŭ ĉiam diras: La horloĝo malfruas. Simile: Ŝi belegas (= estas belega); Mi malgajis (= estis malgaja); La tasko facilas (= estas facila). k.a. Per verbigo de adjektivaj radikoj oni ĉiam venas al kompakta esprimo: esti –a(j).
Okaze de vort-farado atentu, do, iomete pri la gramatika karaktero de la vortoj.
Geza Kurucz