
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Dank' al akuzativo Esperanto havas liberan vortordon. Malgraŭ pluraj proponoj forigi la n-finaĵon, Zamenhof petis la uzantojn de la lingvo konservi ĝin. La tragika sorto de Ido (reformita Esperanto, kiu ekzemple ne havas akuzativon) pruvas lian pravecon, eĉ se por pluraj popoloj en la komenca etapo de la lingvolernado la uzado de akuzativo kaŭzas malfacilaĵojn. Rekompence oni ricevas liberan vortordon, kiu garantias klarecon kaj ofte malebligas miskomprenon, kio aparte gravas ĉe internacia lingvo, kiun uzas homoj sub influo de la gepatraj lingvoj de plej diversaj formoj.
Prezentu al vi, ekzemple, du esperantistojn, unu el kiuj havas denaskan lingvon kun akuzativo por esprimi la objekton de la frazo, sed la gepatra lingvo de lia partnero havas akuzativon nur ĉe kelkaj pronomoj kiel: min, vin, kiun, ĉiujn k.t.p. Ĉi-lasta ofte deklaras: por kio havi akuzativon! Ĉiu komprenas ke, se Adamo amas Eva, Adamo estas la subjekto, kiu amas kaj Eva estas la objekto, kiun Adamo amas. La vortordo klare montras ĉion, la subjekto ĉiam staras antaŭ la predikato (amas) kaj la objekto post la predikato. Nu, jes, vere, sed per tio malebliĝas tio, kion la unua povas esprimi, nome: Evan amas Adamo, t.e. ne iun alian fraŭlinon, ĉar la dua (sen akuzativa finaĵo) ne povas diri: Eva amas Adamo, ĉar ĉi-okaze tute ŝanĝiĝas la senco de la frazo, kiel ni vidis supre ĉe Adamo amas Eva. Homo, kies gepatra lingvo ĉiam distingas nominativon (subjekton) kaj akuzativon (objekton) povas komenci la frazon per la vorto kiu havas apartan emfazon. Komparu la frazojn: Per aŭtobuso ni venis. – Ni venis per aŭtobuso. / Hodiaŭ mi ekiris je la 7a. – Je la 7a mi ekiris hodiaŭ. / Aĉetu por mi papagon, ne kuniklon. – Papagon aĉetu por mi, ne kuniklon. – Por mi papagon aĉetu, ne kuniklon. – Ne kuniklon, papagon aĉetu por mi. Ĉiuj frazoparoj komunikas la saman penson, tamen ĉiu sentas, ke ekzistas inter ili certa stila diferenceto.
Notu bone: absolute libera vortordo ne ekzistas. La elementojn de sintagmoj (vort-grupetoj, kiuj esprimas unu penseron) oni ne povas disloki. En la domo ne estas direbla: la domo en (kvankam hungaroj kaj finnoj, ekzemple, diras tiele), des pli ne domo la en. Sed sintagmoj povas ŝanĝi siajn lokojn. Vidu ekzemple: Post lia alveno ŝi akompanis lin en la ĉambron kun granda ĝojo. – Kun granda ĝojo ŝi akompanis lin en la ĉambron post lia alveno. – En la ĉambron kun granda ĝojo ŝi akompanis lin post lia alveno. Kaj ekzistas ankoraŭ kelkaj variantoj, tiom pli, ke granda ĝojo estas direbla ankaŭ kun inversa vortordo: ĝojo granda (notu bone: postmetita epiteto donas apartan akcenton al la epiteto).
En Esperanto estas grava regulo por la vortordo, nome: la subjekto kaj la predikato troviĝu kiel eble proksime unu al la alia, t.e. oni ne intermetu plurajn sintagmojn kiel en la sekva frazo, ekzemple: Mi hieraŭ vespere antaŭ la teatro longe atendis vin. Eĉ se via nacia lingvo preferas tian frazo-strukturon, konstruu la frazon ekzemple jene: Hieraŭ vespere mi longe atendis vin antaŭ la teatro. Aŭ: Antaŭ la teatro mi longe atendis vin hieraŭ vespere. Ni rekomendas al vi intermeti nur simplajn adverbojn kiel jam, ankoraŭ, tre, ĉiam, apenaŭ, nur... aŭ e-adverbojn: daŭre, severe, malfrue, diligente, haste... Escepto estas la kompleksaj frazoj, kiam la subjekto havas subpropozicion, kiu devas tuj sekvi la subjekton. Vidu ekzemple: Eva, kiu estas mia plej bona amikino, invitis nin al si. La intermetita propozicio (ne forgesu apartigi ĝin per komoj, por klare videbligi la strukturon!) ne povas stari en alia loko, ĉar kiu retromontras al la plej proksima antaŭa frazero. Ĉi-okaze, por klara kompreno, aparte gravas, ke la intermetitan propozicion tuj sekvu la predikato.
Ĉi-supre mi diris, ke oni komencas la frazon per la plej grava elemento. Tio tamen ne ĉiam validas. Mi ĝustigas jene: Por turni la atenton al iu frazero oni metas ĝin al nekutima, surpriza loko. Komparu la du frazojn: Ĉu vi solvis la taskon sola? – Ĉu solvis vi la taskon sola? En la dua frazo la postmetita pronomo vi, kio tre maloftas en ordinara dialogo, tre akcentas la subjekton, ĉu ne? Simile: Iru vi, mi restas. Mi pagis eŭrojn dek por kilogramo da pomo! (Ĉiu sentas, ke la parolanto trovas la prezon tro alta.) Vinon dolĉetan li ŝatas, ne acidetan (pri la postmetita epiteto mi jam parolis supre).
Por ordinara esperantisto tiom sufiĉas pri la vortordo, sed se vi deziras verki poemojn aŭ traduki art-verkojn, nepre konsultu la Plenan Analizan Gramatikon (PAG).
Geza KURUCZ, Hungario
akuzativo: vorto kun n-finaĵo
nominativo: o-vorto sen prepozicio
objekto: frazero, kiu respondas la demandon: kion, kiu(j)n
predikato: la plej grava frazero, kiu konstatas ion pri la subjekto
propozicio: parto de kompleksa frazo, enhavanta predikaton
sintagmo: frazero el unu aŭ pluraj vortoj
subjekto: frazero, pri kiu oni konstatas ion.