* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Lingva doktoro
Riĉigu vian vort-provizon!

Ĉu vi scias, sia-tempe, kio kaptis min plej pleje en Esperanto?

La mirakla vort-fara sistemo, dank' al kiu lerninte unu vort-radikon, oni povas krei el ĝi 15-20, pli da novaj vortoj, kaj oni povas esti certa, ke ili ĉiuj estas ĝustaj (ne kiel en etnaj lingvoj!). La reguleco de la afiksoj (mal-, re-, -ar, -ul...) en Esperanto ĉiam estas fidinda.

Ne malpli interesa estas la kunmetado de vortoj. Ĉu vi aŭdis, ke kun la tempo kelkaj vortradikoj fariĝis prefiksoj? Unu el la plej konataj el ili estas ĉef- (ĉef-urbo, ĉefkuracisto, ĉefartikolo, ĉefstrato...). Nun mi prezentas al vi alian miraklan vortradikon, kiu ankaŭ fariĝis prefikso.

Kiom da vortoj vi povas krei per kaŝ- helpe de afiksoj? Ne tre multe. Jen kelkaj ekzemploj: kaŝejo (La polico trovis lian kaŝejon.), kaŝisto (Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne estus kaŝistoj.), kaŝiĝi (Li kaŝiĝis en la arbaro.), malkaŝi (La tempo ĉiam malkaŝas la veron.), (ne)kaŝebla (Ŝia ĝojo estis nekaŝebla.), kaŝema (Li ne parolas rekte, li estas tre kaŝema.) kaj ankoraŭ kelkaj aliaj.

Sed prefikse kaŝ- fariĝis multe pli produktiva. Kiel prefikso ĝi havas du sencojn: a) "agi nevidate, ne rimarkate" b) "agi ne-leĝe". Mi prezentas al vi nur dek-kelkajn ekzemplojn. Atentu ilin kaj provu krei almenaŭ 20 novajn ekzemplojn. Se vi sendos ilin (rete aŭŭ papere) al la redaktoro, vi ricevos premion.

Dum du semajnoj kaŝpolicistoj kaŝobservis lin.
Kaŝkomercistoj kaŝaĉetas ŝtelas varojn kaj kaŝvendas ilin al malriĉuloj.
Zamenhof aperigis sian lingvo-projekton en 1887 sub kaŝnomo: D-ro Esperanto.
La instruisto ne akceptis lian teston, ĉar li uzis kaŝhelpilon.
Venu, diris ebiulo, ni kaŝdrinku. Mi havas kaŝmonon.
Hieraŭ tiuj fiuloj kaŝatakis nin de malantaŭe.
Kaŝĉasistoj paf-mortigis pli ol mil protektatajn birdojn.
Ĉu vi trovis la kaŝfrazon de la enigmo?
Dum lecionoj de fiziko li ofte kaŝlegas librojn.

Daŭrigu! Restis ankoraŭ multaj vortoj!

Geza Kurucz

Aperis en Juna amiko 2004/3.