* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Legendo pri vulturoj

el Valaĥio (suda parto de Rumanio, apud la Danubo)

Vulturo Vivis iam du gereĝoj kiuj havis filon kaj ankaŭ multe da geservistoj. Inter tiuj geservistoj estis unu nekutime fia. Tiu estis la kokistino de la palaco kaj ankaŭ ŝi havis filon.

La filo de la kokistino kaj la filo de la gereĝoj ofte kverelis. Unu tagon la reĝino sendis sian filon alporti kelkajn ovojn. Sed la kokistino, kiu estis ankaŭ fama sorĉistino, donis al la reĝa filo iun venenon kaj li mortis surloke.

Post iom da atendado, vidante ke ilia filo ne revenas, la du gereĝoj ekiris enketi pri lia farto. Ilin vidante veni kaj timante reĝan punon, la kokistino neatendite ĵetis antaŭ ilin kelkajn sorĉaĵojn, dirante: "Vulturoj iĝu kaj gereĝoj de l’ĉielo estu kaj ne de ĉi tiu palaco! Vi nutru vin nur per rabaĵoj kaj mortintaĵoj!"

Tiumomente la du gereĝoj transformiĝis en du vulturojn kiuj cirkle flugis super la kastelo kvazaŭ serĉante ion. Poste ili iris en la montaron, sur kies pintoj ili faris siajn nestojn, kaj de kie ili ĉirkaŭ-rigardas kvazaŭ gereĝoj de la ĉielo.

Vulturo Vulturo

Jen do kiel aperis la vulturoj surtere.

El la rumana tradukis: Ionel ONET

Vortoj
fia: morale aĉa kvereli: disputi
veneno: mortiga substanco enketi: demandadi farto: stato
rabajo: aĵo, kiun oni ŝtele prenis

Aperis en Juna Amiko de 1996, sept-dec.