* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

La koro de panjo

La koro de panjoPost multaj klopodoj Petro sukcesis havi belegan fianĉinon, tian kian li volis de ĉiam. Li tutkore amis sian fianĉinon kaj povus morti kaj mortigi pro ŝi. Li amis ŝin pli ol sian vivon, pli ol la tutan mondon kaj riĉigan monon. Iam ili estis en la parko, parolis pri fianĉaĵoj kaj pri sia reciproka amego. Subite ŝi demandis al li:
Petro, ĉu vi vere amas min?
Kompreneble! – tuj respondis Petro.
Kiom? – diris ŝi kun duba grimaco.
Tre multe –, respondis li firme.
Ĉu pli ol vian hundon? – ŝi demandis kun maliceto.
Multege pli.
Ĉu pli ol viajn gefratojn?
Multe pli –, li respondis.
Ĉu pli ol vian patrinon?
Estas malsamaj amoj –, respondis li.
Jes ne!? – diris ŝi.
Sed...
Jes ne!? – ŝi ripetis.
Jes! – diris li dubeme.
Do, vi devas pruvi tion, ĉar se ne, mi lasos vin kaj mortigos min. Vi portu al mi la koron de via patrino morgaŭ.
Li amis ŝin tro kaj kiam li alvenis hejmen, li meditis longe: ĉu perdi ŝin senkorigi panjon? Kompreneble, panjo estas maljuna kaj ĝenema kaj la fianĉino estas bela, juna kaj aminda. Li mortigis do panjon, metis la koron sur pleton kaj la sekvan tagon ekiris. Li kuris por montri al ŝi, kiom vere li amas ŝin, sed li falis kaj la koro ruliĝis malproksimen kaj dume de ĝi eliĝis lumo kaj voĉo, kiu milde demandis:
Fileto mia, ĉu vi vundiĝis?

J.Cruz, Kolumbio