* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Hundo kaj koko

Afrika fablo

Hundo Koko Estis hundo kaj koko, kiuj konatiĝis. Iun tagon la hundo diris al la koko: "Ni iru viziti mian fratinon."

La sekvan tagon ili ekiris. Survoje la koko petis pardonon pro bezono fari ie flanke necesaĵon.

Tie, sub arbusto li trovis kadavron. Li manĝis ĝin kaj satiĝis. La hundo daŭrigis la vojon kaj alvenis al sia fratino. Tre ĝoja la fratino preparis por la gasto ion por manĝi. Dum ŝi kuiris, la hundo diris: "Metu la viandon sub la rizon, por ke mia amiko koko, kiu venos post mi kaj kiu ne manĝas rizon sen viando, malakceptu la inviton."

La satega koko baldaŭ alvenis kaj helpis prepari la tablon. Kiam ĝi estis preta, la koko diris: "Ĉio estas en ordo por mia amiko hundo. Bonvolu manĝi sen mi." Tiam la hundo ridetis kaj formanĝis la tutan manĝaĵon.

Irante hejmen la hundo fanfaronis al la koko: "Sciu, ke sub la rizo estis viando." La malkontenta koko sia-vice reciprokis jene: "Kiam mi iris flanken por min malpezigi, mi trovis grandan kadavron, per kiu mi plen-ŝtopis min. Tial mi ne manĝis la malbon-gustaĵon de via fratino."

Aŭdinte tion la hundo koleriĝis. De tiu tempo la hundo estas ĵaluza kontraŭ la koko. Ili disiĝis. La hundo komencis la serĉadon, sed ĝis hodiaŭ ne trovis kadavron. Kaj la koko ĝis hodiaŭ skrapas la teron por trovi sub ĝi viandon.

Jen pro tio hundo paŝadas malrekte kaj koko skrapas teron.

Esperantigis: B.Mudole-Guerschon, Zimbabvo

VORT-KLARIGOJ

arbusto: arbeto sentrunka
fablo: fabelo, en kiu la herooj estas bestoj
ĵaluza: envia pro ies sukceso
kadavro: korpo de mortinta homo besto.