
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Eŭgeno Miĥalski
Komparu la sekvantajn versojn
Ĉu ekzistas eĉ "mi mem"? Eble "mi" estas nur fantazio!?kun la jenaj:
Mia brusto potenca similas al ŝtal'. Ĝi ne timas, alvokas al fajra batal'...
Kion ni pensu pri poeto, kiu donas tiom diferencajn bildojn pri si mem? Ĉi tiuj versoj, prenitaj el du apartaj poemoj, estas verkitaj de la sama poeto, la ruso Eŭgeno Miĥalski, kaj en la sama periodo, probable en la sama jaro, 1919. Ili prezentas du aspektojn de la poeto, du malsamajn membildojn. Kio kaŭzas tiun drastan diferencon? Ni rigardu unue la malmulton, kion oni scias pri la vivhistorio de Miĥalski.
Eŭgeno Miĥalski naskiĝis en 1897. Profesie li estis instruisto kaj bibliotekisto. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj baldaŭ aktivis kiel movadano kaj poeto. En 1917 li fondis literaturan revuon, Libera Torento, en urbo Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj. Miĥalski fariĝis aktiva apoganto de la sovetia reĝimo kaj same partoprenis la internacian laboristan movadon kiel kunlaboranto de laboristaj gazetoj. Pri la morto de Miĥalski ne troviĝas detaloj, nur mencio ke li "tragedie mortis" en 1937, sed sciu, ke precize en tiu jaro la soveta Esperanto-movado malaperis kaj ankaŭ multaj ĝiaj anoj.
La cititaj versoj ĉi-supre estas prenitaj el la du ĉefaj poemlibroj de Miĥalski: la unuaj el Prologo (1929), la duaj el Fajro kuracas (1932). La unuaj estas la finaj linioj de iom longa poemo, titolita Anjo; la duaj el poemo nomita Forĝisto. Laŭ indikoj post la poemoj, ili estis verkataj en Saratov en la sama jaro, 1919. Malgraŭ tiu samtempeco, tiuj poemoj kaj la du poemaroj mem, draste malsimilas je temoj kaj vidpunktoj. Personaj deziroj, pasioj, amoj estas la ĉeftemoj de Prologo en ligo kun sentoj de malespero, kiam la poeto dubas eĉ pri sia propra ekzisto. En Fajro kuracas la poeto proponas siajn servojn al la socialismo, li oferas sian propran personon al la klasbatalo cele al la fina venko de la socialismo. Kvankam la seriozo de la poeto estas senduba, tiuj socirealismaj poemoj malhavas la personan sinceron de la poemoj en Prologo, sinceron, kiu esploras sen indulgo la poetan animon. Oni povas demandi: Ĉu poeta esprimo tiom kontraŭdira en si mem kiel la du poemlibroj atestas, estas plene fidinda? Miĥalski mem donas la respondon en la poemo Mi estas... kie li eldiras Mi estas pokalo de belpoezio; Mi estas martelo de ver'... kaj aldonas Mi kreas por krei. Li rigardis sin mem unuavice kiel kreanton, kiu celas la veron – per rimedoj, kiuj nenion indulgas, eble je la kostoj de la poezio mem. Pli fortefikaj poemoj apenaŭ troviĝas en Esperantujo.
Forme la poezio de Miĥalski estas ankaŭ io aparta. Ĝi estas interese libera, kvankam la poeto uzas ankaŭ kutimajn formojn kiel rimojn kaj verspiedajn ritmojn. Miĥalski estas la unua Esperanto-poeto, kiu grandparte uzas liberajn versojn kontraste al la tradiciaj, klasikaj versoformoj. Sed pli atentinda estas lia uzo de la lingvo mem, de signife densaj kunmetitaj vortoj, foje neordinaraj gramatikaj formoj. Entute oni povas aserti, ke la poezio de Eŭgeno Miĥalski meritas daŭran seriozan studon kaj je tio mi ne esceptas Fajro kuracas, kvankam iuj emas rigardi ĝin kiel krudan esprimiĝon sub signo de dogmatismo.
Baldur Ragnarsson
Juna amiko, n-ro 96, marto 2001