Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Juna Amiko

Edmond Privatla dolĉa Vorto!

En la komencaj jaroj de Esperanto ne malmultaj verkemuloj faris provojn krei poemojn en la nova lingvo. Tio montris fidon al la lingvo kiel taŭga esprimilo de poezio, kvankam la rezultoj estis modestaj. Sed la tempo de maturiĝo estis proksima: en 1912 aperis Tra l' silento de Edmond Privat, 23-jara sviso, kiu jam tiam famiĝis inter la esperantistoj kiel oratoro kaj verkisto. Pri tiu libro preskaŭ duonjarcenton poste (en antaŭparolo al Junaĝa verkaro de Privat), la hungara Esperanto-verkisto Julio Baghy (:Bagi) esprimis sian memoraĵon jene: "la unua verko, kiu sukcesis sugesti al mi la penson, ke Esperanto estas destinita por la poezio pro sia melodia belsoneco". Baghy citis la unuajn versojn de la poemo Lasta kiso kiel pruvon pri la "melodia belsoneco":

            Vi kien flugas papilio,
            Tremante kaj rapide?
            Jam mortis rozo kaj lilio
            Kaj venas frost' perfide.

Jes ja, Baghy pravas pri la belsoneco, sed tio estas nur ekstera vesto, pli gravas la senta enhavo de la poezio de Privat. Lasta kiso ne temas pri homaj geamantoj, kiuj devas disiĝi portempe por ĉiam, kiel oni anticipe supozus, sed pri soleca papilio, kiu ĝisvivis la komencon de la vintro, kaj baldaŭ mortos doninte lastan kison al "velkinta krizantemo". La temo havas romantikan, tamen serioze trankvilan tonon: etavivo akceptas morton per kisokiel naturan proceson:

            Vi kial flugas en malvarmo
            Tra flora la tombejo?
            Sur ĉiu loko pluva larmo
            Nun restas en herbejo.
        
            Silentas ĉiuj en la nestoj
            Kaj svenis bonodoroj.
            Jam ne batalos vi kun vespoj
            Pri la floretaj koroj.

            Jen restas nur en kampo vasta
            Velkinta krizantemo,
            Sur kiu kiso via lasta
            Mortigos vin en tremo.

La poemoj de Privat havas aŭtentikan karakteron ĉefe kiel konvinka esprimo de sinceraj sentoj. Estas evidente, ke la poeto tiel firme sidas en la lingvo, ke estas al li nature uzi ĝin kiel esprimilon de siaj sentoj. La poemoj estas romantikaj kaj svingiĝas inter sentoj de ĝojo kaj malĝojo. Foje ili iel obskure aludas al spertoj, kiujn la poeto plutenas misteraj kaj neklarigitaj al la leganto. La unua strofo de la unua poemo Ĉu en tombejo? Jam atestas tiun metodon:

            Dum tie vi staris en nigra mantelo
            Kaj ĉerkon en foson aŭskultis degliti
            Ĉu brilis la suno? Ĉu bluis ĉielo?
            La tombon neniam mi volas viziti.

Kial la poeto neniam volas viziti la tombon? La sekvantaj ses strofoj tion ne klarigas, sed aldonas pliajn misterojn. La konvinke serioza tono de la poemo tamen kunportas aludojn sufiĉajn por doni al la poemo statuson de aŭtentiko. Samo validas pli-malpli pri la ceteraj poemoj, la senta esprimo ĉiam sin asertas, ofte per kontrastoj, plej klare en la plej longa poemo Sur vojo de l' vivo, kiu havas du partojn, la unua esprimas amon, esperon kaj ĝojon, la dua perdon kaj malesperon.

La rolo de Privat en la disvolviĝo de Esperanto kiel senta esprimilo trovis sian teorian pritrakton en lia verko Esprimo de sentoj en Esperanto (1931). Tiu libreto daŭre validas kiel konvinka argumento por la sentesprimaj rimedoj de Esperanto kaj kiel libro de instruo por tiuj, kiuj jam lernis la lingvon, sed deziras ĝin plue studi.

Edmond Privat lernis Esperanton en sia junaĝo kaj mirinde rapide akiris tioman majstrecon pri la lingvo, ke li jam kiel 16-jarulo vekis multan atenton en la Unua Universala Kongreso (1905) pro matura elokventeco kaj oratora stilo. Krom Esprimo de sentoj liaj plej konataj prozaj verkoj estas Historio de Esperanto kaj Vivo de Zamenhof, ambaŭ klasikaj verkoj laŭ spirito kaj stilo. La spirito estas idealisma, la stilo poezieca.

Se la stilon de Zamenhof karakterizas grandparte ellaborita sintakso, la stilon de Kabe senkomplika rekto, la stilon de Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo. Tamen, la diferencaj stiloj de tiuj tri estas ĉiam kristale klaraj kaj samegale efikaj por siaj apartaj celoj.

Edmond Privat mortis en aŭgusto 1962, 73-jara. Liaj personaj rememoroj aperis en la posta jaro sub la titolo Aventuroj de pioniro en redakto de lia samlandano Henri Vatré. La titolo estas aparte taŭga. Privat estis pioniro de Esperanto en Svislando kaj internacia propagandisto jam de junaĝo.

Juna amiko, n-ro 93, junio 2000

Back Forward