
To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Help: * ? More....
Tri nomoj sin levas kiel respondo al la demando, kiuj kreis la fundamenton de Esperanto, kiel plen-taŭga lingvo por literatura kreado: L.L.Zamenhof, A.Grabowski kaj Kabe. Pri Zamenhof kaj Grabowski mi parolis en miaj antaŭaj artikoloj. Ĉi tiun artikolon mi volas dediĉi al KABE, homo, kiu per siaj tradukoj de prozaj verkoj elegantigis la Esperantan prozan stilon sub la signo de klareco kaj ekvilibro.
Fakte, Kabe estis lia pseŭdonimo, plumnomo, kiun li uzis por signi siajn Esperantajn verkojn. Kaj laŭ tiu nomo la esperantistoj ankoraŭ konas lin. Lia vera nomo estis Kazimierz BEIN [Kazimeĵ Bein]. Li estis Polo kiel Grabowski, naskiĝis en 1872 kaj mortis en 1959. Li studis medicinon kaj specialiĝis pri okulmalsanoj.
Li lernis Esperanton en 1895 kaj lia unua tradukaĵo, La fundo de l' mizero de la pola verkisto Waclaw SIEROSZEWSKI [Vaclav Sjeroŝevski], aperis en 1904. Post tio, ĉiu-jare ĝis 1912 aperis liaj verkoj, kelkfoje pluraj samjare, entute 14. En 1906 Kabe estis elektita kiel visprezidanto de la Esperanta Akademio, kiun postenon li okupis ĝis 1911, kiam li, por nekonataj kaŭzoj, forlasis la Esperanto-movadon kaj, laŭŝajne, ne plu okupiĝis pri Esperanto.
La verkojn de Kabe oni povas dividi en du klasojn. Unuflnake, ni havas lian Vortaron de Esperanto (1910), du instruajn librojn: El la historio de Esperanto (1906), Unua legolibro (1908), pedagogian kolekton de diversaj tekstoj: Internacia Krestomatio (1907), Pola Antologio (1906). Aliflanke ni havas liajn tradukaĵojn de apartaj verkoj, entute naŭ, el kiuj elstaras La Faraono, romano de la granda pola verkisto Boleslaw PRUS. Ĉi tie mi povas iom pritrakti nur la Vortaron kaj La Faraonon.
Vortaro de Esperanto de KABE estas la unua ĝenerala vortaro de la lingvo kun samlingvaj difinoj kaj ekzemploj. La difinoj en la Vortaro de Kabe havas ĝeneralan stilan karakteron de liaj verkoj: klarecon, trafecon kaj elegantecon. Mi menciu nur unu ekzemplon. La verbo 'kuri' estas simple sed trafe difinita kiel 'rapide sin movi per la piedoj'. En PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la difino estas pli analiza: iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero. La Vortaro de Kabe estis varme akceptita de la esperantistoj. Ĝi estis reeldonita en 1925 kaj ankoraŭ havas grandan valoron, ne nur vortarecan, sed fakte ankaŭ artan. Oni sentas serenan ĝuon, legante ĝiajn sen-komplikajn difinojn kaj koncizajn ekzemplojn. La Faraono estas granda verko, tri-voluma. Ĝi aperis en 1907 kaj post tiam aperis tri eldonoj, la lasta en 1957, kio atestas la gravan lokon, kiun ĝi okupas en la Esperantlingva literaturo. La okazejo de la romano estas antikva Egiptujo kaj la ĉeftemo estas konfliktoj inter la potenca pastraro kaj la kronprinco, kiu mem celas plenan potencon. La verko abundas je priskriboj de la cirkonstancoj, kutimoj kaj moroj de la tiu-epokaj Egiptoj. Ofte kaj ripete oni laŭdis la stilon de la Esperantaj tradukoj de Kabe, kiujn oni epitetas kiel modele simplajn kaj klarajn. En intervjuo en la revuo Literatura Mondo en 1931 Kabe asertis, ke "por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Tiu antaŭkondiĉo, verŝajne, estas pravigebla en la unuaj jaroj de Esperanto kiel literatura lingvo. Sed nuntempe junaj esperantistoj certe povas akiri simplan kaj klaran Esperanto-stilon per senpera studado de verkoj de bonaj Esperanto-stilistoj. Inter tiuj la tradukaĵoj de Kabe daŭre okupas gravan lokon. De Kabe oni povas, ekzemple, lerni kiel uzi la simplan finaĵon -is por laŭeble eviti kunmetitajn verboformojn kiel 'estas -inta', 'estis -inta', kiuj pezigas la stilon. En la menciita intervjuo Kabe esprimas sian admiron pri la stilo de Zamenhof: "Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan". Tamen la stiloj de tiuj niaj du klasikaj verkistoj, fakte, ne tre similas. Ekzemple, en siaj originalaj verkoj Zamenhof ofte uzas kunmetitajn frazojn, cetere ĉiam tre klare kaj logike konstruitajn.
Stilo multe dependas de la enhavo kaj celo de la teksto. La originalaj verkoj de Zamenhof grandparte havas analizan aŭ retorikan karakteron, kio postulas apartan stilon, ofte kun longaj frazoj. Kabe neniam verkis originale kaj tradukis preskaŭ nur rakontajn verkojn, kiuj kutime ne estas stile malsimplaj. Tio, verŝajne, influis ankaŭ la stilon de Kabe. En nia originala literaturo ambaŭ stiloj havas fortikan bazon en la klasikaj verkoj de Zamenhof kaj Kabe.
Baldur RAGNARSSON
PREĜO
Ho, Dio, donu al mi la serenecon akcepti la cirkonstancojn, kiujn ŝanĝi mi ne povas;
La kuraĝon por ŝanĝi tiujn, kiujn mi povas;
Kaj la saĝecon por koni la diferencon.
S-ino Saranath, Hindujo
Juna amiko, n-ro 92, marto 2000
serena: maltrankviligita de nenio
cirkonstanco: akompanaĵo de agoj, faktoj