* Support lernu!
lernu is able to operate thanks to your support.

Log in

Remember me

THE DICTIONARY VORTARO*

To open the dictionary, click on the button above. You can find explanations on how to use the dictionary under "Help pages".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? More....

THE INSTANT MESSENGER TUJMESAĜILO*

You can use this instant messenger to chat with other lernu! users. To start the messenger, click on one of the above buttons. You can find more information under "Help Pages".

Help * *

Juna Amiko

Energio

Vi bezonas energion por ellitiĝi en la mateno. Por kuri bicikli al la lernejo. iri per aŭtomobilo al laborejo. Kuiri manĝon vi ne povas sen energio. Post peza tago, vi volas ripozi antaŭ televidilo, malripozi antaŭ komputilo. Por legi dum endormiĝo, vi bezonas energion. Elŝalti la lumon kaj via bezono por energio ne ĉesas. ronki postulas energion.

En viaj sonĝoj vi reiras al la marto de 1996. Tiam la revuo Juna amiko aperigis tutan numeron pri Energio. Jen ĝia enkonduko:

"Ĉiu bezonas energion. Ni bezonas energion por pensi, por paroli, por moviĝi, por labori kaj por ludi. Ni bezonas energion por vivi. Ni manĝas por doni energion al niaj korpoj. Niaj aŭtoj "trinkas" oleon kaj benzinon por transporti nin. Niaj helpiloj en la hejmo "manĝas" elektron por servi nin. Por esti pli varma, pli komforta, pli sata, pli bela, pli saĝa, pli feliĉa, pli sukcesa, ni bezonas energion.

Lampoj permesas al ni legi, komputiloj helpas al ni kalkuli, verki kaj administri, filmoj kaj televido amuzas nin, fornoj kuiras niajn manĝojn, fridujoj ilin konservas. Lav-maŝinoj purigas niajn vestaĵojn, centrifugoj sekigas ilin kaj per gladilo ni platigas ilin. Telefonoj permesas al ni paroli al aliaj. Ĵurnaloj kaj libroj permesas al aliaj komuniki kun ni Ĉio bezonas energion."

Ve, legi pri energio bezonas energion! Tamen, kuraĝe plu! Elektu:

Nomu la fontojn de energio pdf-format
Parigu bildojn kaj tekstojn pri energi-formoj pdf-format
Pensu: kiaj energifontoj estas pli bonaj?
Desegnu absurdajn maŝinojn!
Decidu la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la energi-formoj pdf-format
Legu raportojn pri energio el kelkaj landoj
Legu kaj aktoru skeĉojn pri energio de infanoj pdf-format
Perfekta energio por lud-komputilo! pdf-format
Solvu krucenigmon pri energio
Debatu pri energio
Rol-ludu pri la sorto de Frivolando pdf-format